前往目錄

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

貼文者: Paquillo, 2012年5月27日

訊息: 122

語言: Esperanto

Paquillo (顯示個人資料) 2012年6月1日上午8:47:18

vincas:
hilex:Tio estas egale tia stultaĵo kiel la elekto de la litovia prezidento. Nur la skalo estas malsama.
Kiam voĉdonoj estas en Litovio neniu scias, kiu estos la prezidento, ĉu tio validas ankaŭ en Rusio?

hilex:Ĉe sovetia "okupacio" mankis genocido kaj holokaŭsto por ke ĝi esti la terura evento. Mi estas malkontraŭ la litovia libero se ĝi ne estas kontraŭ Rusio.
Do se tio estis, kiel vi skribas, "okupacio" kial litovoj batalis kontraŭ ĝi. Mi devas redemandi ĉar mi ne aŭdis la respondon. Por litovoj tio ne estis liberigo, ĉar unu okupacio estis anstataŭita la alia. Kvankam litovoj holokaŭston ne spertis, tamen Rusio en Litovio faris gravajn krimojn.
Tamen, mi legis, ke litovoj helpis la naziojn fari genocidon en Rusio. Ĉu tio estas certa?

hilex (顯示個人資料) 2012年6月1日上午9:40:16

vincas:
hilex:Tio estas egale tia stultaĵo kiel la elekto de la litovia prezidento. Nur la skalo estas malsama.
Kiam voĉdonoj estas en Litovio neniu scias, kiu estos la prezidento, ĉu tio validas ankaŭ en Rusio?
Ĝenerale yes.

vincas:
hilex:Ĉe sovetia "okupacio" mankis genocido kaj holokaŭsto por ke ĝi esti la terura evento. Mi estas malkontraŭ la litovia libero se ĝi ne estas kontraŭ Rusio.
Do se tio estis, kiel vi skribas, "okupacio" kial litovoj batalis kontraŭ ĝi. Mi devas redemandi ĉar mi ne aŭdis la respondon. Por litovoj tio ne estis liberigo, ĉar unu okupacio estis anstataŭita la alia. Kvankam litovoj holokaŭston ne spertis, tamen Rusio en Litovio faris gravajn krimojn.
Rusa kaj litova nacioj havas komplikan komunan historion. En sia tempo litovoj faris okupacion de rusaj teritorioj. Poste rusaj ekposedis teritorion de litovoj. Estas tia umo --- la karmo. Nome ĝi ĉiam ekvilibrigas ĉiujn malekvilibrojn. Mi persone deziras la liberon al litova nacio. Sed mi ne ŝatas kiam homoj ne komprenas kialojn de ĉiuj malagrablaĵoj.

hilex (顯示個人資料) 2012年6月1日上午9:41:32

Paquillo:
Tamen, mi legis, ke litovoj helpis la naziojn fari genocidon en Rusio. Ĉu tio estas certa?
Yes, tio estas simple la fakto.

zaratustro (顯示個人資料) 2012年6月1日上午10:43:17

Laŭ mia opinio, la plej grava minaco por la homaro estas la homaro mem. Bedaŭrinde ni estas la plej granda malamiko de ni mem kaj de la vivo en la tero.

hilex (顯示個人資料) 2012年6月1日上午10:58:45

zaratustro:Laŭ mia opinio, la plej grava minaco por la homaro estas la homaro mem. Bedaŭrinde ni estas la plej granda malamiko de ni mem kaj de la vivo en la tero.
Plene konsentas.

cxevino (顯示個人資料) 2012年6月1日上午11:24:13

zaratustro:Laŭ mia opinio, la plej grava minaco por la homaro estas la homaro mem. Bedaŭrinde ni estas la plej granda malamiko de ni mem kaj de la vivo en la tero.
Sagaca konkludo.

vincas (顯示個人資料) 2012年6月1日下午12:47:45

hilex:
Paquillo:
Tamen, mi legis, ke litovoj helpis la naziojn fari genocidon en Rusio. Ĉu tio estas certa?
Yes, tio estas simple la fakto.
Karaj, kion vi fumas? Mi ankaŭ volas tion!

Diru nomojn de tiuj litovoj.

hilex:
Ĝenerale yes.
Mi ŝatas vian humorsenton. Kiu estos nia prezidento, pensas iu ruso. Ĉu Putin aŭ Putin ;]

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年6月2日下午5:41:42

Ĝamadio: Ĉu ĉi tiu fadeno ankoraŭ temas pri sia origina demando?
La plej grava minaco por la homaro estas eliriĝi de la origina demando dum forumfadenoj...]

hilex (顯示個人資料) 2012年6月2日下午11:05:49

vincas:
hilex:
Paquillo:
Tamen, mi legis, ke litovoj helpis la naziojn fari genocidon en Rusio. Ĉu tio estas certa?
Yes, tio estas simple la fakto.
Karaj, kion vi fumas? Mi ankaŭ volas tion!

Diru nomojn de tiuj litovoj.
Legu ĉi tiu ligilo. Mi esperas ke ĉe vi sufiĉas la kultura nivelo por fari tio en rusa lingvo.
Vi povas legi kaj ĉi tiu ligilo en angla vikipedio (rigardu precipe Participation of local collaborators). Principe interreto plenas pri similaj faktoj. Kiu volos tiu trovos.

vincas (顯示個人資料) 2012年6月3日上午8:11:48

hilex:
Legu ĉi tiu ligilo. Mi esperas ke ĉe vi sufiĉas la kultura nivelo por fari tio en rusa lingvo.
Bedaŭrinde/feliĉe mi scias nur kelkaj vortoj ruse kaj ne povas legi la tekston.

hilex:Vi povas legi kaj ĉi tiu ligilo en angla vikipedio (rigardu precipe Participation of local collaborators). Principe interreto plenas pri similaj faktoj. Kiu volos tiu trovos.
Jes mi scias pri tio, sed Paquillo diris ke litovoj helpis al nazioj en Rusio.
Plu Vikipedio ne estas tre kredinda fonto de informo.
Jes estis litovoj, kiuj helpis al nazioj kaj tio estas granda honto, sed ankaŭ estis litovoj, kiuj savis judojn, ekzemple, en vilaĝo de mia patro homoj savis ĉirkaŭ 30 judoj dum okupacio de germanoj.

回到上端