Přejít k obsahu

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

od uživatele Paquillo ze dne 27. května 2012

Příspěvky: 122

Jazyk: Esperanto

hilex (Ukázat profil) 3. června 2012 8:37:39

vincas:
Bedaŭrinde/feliĉe mi scias nur kelkaj vortoj ruse kaj ne povas legi la tekston.
En viaj vortoj ofte oni sentas ioman parton da ekstrememo. Pro kio?

vincas:
Jes mi scias pri tio, sed Paquillo diris ke litovoj helpis al nazioj en Rusio.
Plu Vikipedio ne estas tre kredinda fonto de informo.
Jes estis litovoj, kiuj helpis al nazioj kaj tio estas granda honto, sed ankaŭ estis litovoj, kiuj savis judojn, ekzemple, en vilaĝo de mia patro homoj savis ĉirkaŭ 30 judoj dum okupacio de germanoj.
En ruslingva ligilo ĝuste pri tio estas parolata. Bedaŭrinde vi ne scias la lingvon de via najbaro tamen oni ne povas diri tion pri la lingvo de la lando malproksima al la via.
Mi ne kutimas juĝi homojn laŭ ilia lando. Estas klare al mi ke ĉie estas honestuloj, kvankam estas ne malmulte da malhonestuloj. Mi estas tre ĝoja ke vian familion oni povas alporti al la honesta flanko.

Paquillo (Ukázat profil) 3. června 2012 8:56:01

vincas:
hilex:
Legu ĉi tiu ligilo. Mi esperas ke ĉe vi sufiĉas la kultura nivelo por fari tio en rusa lingvo.
Bedaŭrinde/feliĉe mi scias nur kelkaj vortoj ruse kaj ne povas legi la tekston.

hilex:Vi povas legi kaj ĉi tiu ligilo en angla vikipedio (rigardu precipe Participation of local collaborators). Principe interreto plenas pri similaj faktoj. Kiu volos tiu trovos.
Jes mi scias pri tio, sed Paquillo diris ke litovoj helpis al nazioj en Rusio.
Plu Vikipedio ne estas tre kredinda fonto de informo.
Jes estis litovoj, kiuj helpis al nazioj kaj tio estas granda honto, sed ankaŭ estis litovoj, kiuj savis judojn, ekzemple, en vilaĝo de mia patro homoj savis ĉirkaŭ 30 judoj dum okupacio de germanoj.
Mi ne diris ke litovoj helpis naziojn, mi nur faris demandon pri io kio mi legis.

vincas (Ukázat profil) 3. června 2012 9:43:45

hilex:En viaj vortoj ofte oni sentas ioman parton da ekstrememo. Pro kio?
Eble mi malbone ŝercas. Pardonu :]

Paquillo:Mi ne diris ke litovoj helpis naziojn, mi nur faris demandon pri io kio mi legis.
Bedaŭre, estis litovoj, kiuj helpis al nazioj.

ereere (Ukázat profil) 3. června 2012 18:34:11

Paquillo:kiu estas la plej grava minaco por la homaro?
Ekzistas multaj minacoj, la plej serioza laŭ mi estas indiferenteco de multegaj homoj antaŭ militoj, ĉiutaga forpreno de demokrataj rajtoj, malsatigo de popoloj.

Paquillo (Ukázat profil) 3. června 2012 21:05:14

vincas:
hilex:En viaj vortoj ofte oni sentas ioman parton da ekstrememo. Pro kio?
Eble mi malbone ŝercas. Pardonu :]

Paquillo:Mi ne diris ke litovoj helpis naziojn, mi nur faris demandon pri io kio mi legis.
Bedaŭre, estis litovoj, kiuj helpis al nazioj.
Ŝajnas ke litovoj devis multe suferi pro la invado de aliaj pli grandaj landoj.

Sed, kion vi opinias pri la lastaj invadoj de landoj kiel irako aŭ afganistano?

Paulinho (Ukázat profil) 3. června 2012 21:33:31

La homo.

Koracio (Ukázat profil) 4. června 2012 18:01:14

La dependeco al la oleo.

auxro (Ukázat profil) 6. června 2012 19:59:43

fajrkapo:
Ĝamadio: Ĉu ĉi tiu fadeno ankoraŭ temas pri sia origina demando?
La plej grava minaco por la homaro estas eliriĝi de la origina demando dum forumfadenoj...]
Vi povas konsideri tion ne kiel flankeniro, sed kiel viva respondo al la temo-grava minaco estas miskompreno inter nacioj kaj popoloj pro ilia doloriga historio kaj malsama traktado de faktoj

fajrkapo (Ukázat profil) 6. června 2012 20:22:49

auxro: Vi povas konsideri tion ne kiel flankeniro, sed kiel viva respondo al la temo-grava minaco estas miskompreno inter nacioj kaj popoloj pro ilia doloriga historio kaj malsama trakto de faktoj
la plej grava minaco por la homaro estas flavaj submarŝipoj kaj trakto-roj... ]

hebda999 (Ukázat profil) 8. června 2012 5:29:12

1. Asteroido, ĝi jam alvenas... Timegu!
2. Supervolkano en Yellowstone, ĝi jam preparas eksplodi... bum
3. Tria mondmilito, neniu postvivos - tiaj estas mondmilitoj.
4. Pereo de abeloj, ni ĉiuj mortos pro malsato (ne, ni ne manĝas abelojn, sed ili faras... nu, kion?)
5. Kosma civilizacio, ĝi nin konkeros kaj forigos, ĉar en la galaksio la homaro de Tero estas ege malŝatata, ne sen kialoj... Sed tio ĉi ne estas tute certa, ĉar usonaj soldatoj povas nin savi, ili jam dresas - mi vidis tion en multaj usonaj filmoj.
6. Jenifer Lopez, mi ankoraŭ ne scias la kialojn, sed mia ena intuicio min avertas pri ŝi...
7. Arnold Schwarzeneger - li ja estas terminatoro, brr... la afero tute klara kaj senduba, atendu kaj rigardu.
8. Komputiloj - per tiuj ĉi minacaj diablaĵoj la homaro iĝas pli kaj pli stulta (kaj Arnie povas ilin uzi por siaj malhelaj planoj)
9. Nia suno certe pligrandiĝos kaj detruos la tutan vivon sur nia planedo - fakto scienca
10. Galaksio de Andromedo kolidos kun la Lakta Vojo kaj la Tero estos forĵetita en la intergalaksian spacon - tion neniu postvivos.
11. Stultaj demandoj - mi ne devas klarigi, ĉiuj komprenas kial.

Zpět na začátek