К содержанию

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

от Paquillo, 27 мая 2012 г.

Сообщений: 122

Язык: Esperanto

hebda999 (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 13:21:45

Evidente komuna lingvo ne garantias la pacon inter la popoloj. En esperanto estas eĉ pli facile ofendi unu la alian, ĉar ĉio estas komprenata laŭvorte kaj sennaciece.

Returnante al la temo: rigardu kion mi trovis:

bonpatrino kaj bopatrino estas tro similaj kaj danĝere signifantaj tute aliajn aferojn - tio estas tre minaca...

darkweasel (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 13:37:53

hebda999:En esperanto estas eĉ pli facile ofendi unu la alian
Nu - fakte ne.

Paquillo (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 13:51:44

vincas:
Paquillo:Eble mia lando bankrotos, sed mi neniam parolus je la nomo de alilandanoj por minaci iun pro liaj diroj.

Vi legis multe da pseŭdofilozofio, sed vi lernis malmulton da respekto.
Sed vi defendas ulon, kiu ankaŭ ne zorgas pri siaj vortoj.
Ŝajnas ke li nur kritikis la eksteran politikon de usono, io kio eĉ multaj usonanoj faras. Sed vi minacis lin. Tio estas terorisma kaj faŝisma. Ankaŭ usonestroj kritikas la politikon de aliaj ŝtatoj sed tiuj landoj normale ne minacas usonon. se vi volas ke neniu kritiku usonon, vi estas kontraŭ la rajto libere esprimi pensojn en demokratio.

fajrkapo (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 14:08:25

hebda999:Evidente komuna lingvo ne garantias la pacon inter la popoloj. En esperanto estas eĉ pli facile ofendi unu la alian, ĉar ĉio estas komprenata laŭvorte kaj sennaciece
Jes, sed komuna lingvo almenaŭ garantias militon inter du aŭ pli, per komunaj vortoj... tiel oni ne bezonas interpretistojn ankaŭ ĉe danĝero...

hebda999 (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 14:33:18

darkweasel:
hebda999:En esperanto estas eĉ pli facile ofendi unu la alian
Nu - fakte ne.
Kial ne? Hungare aŭ ĉine vi povus ofendadi min dum multaj horoj kaj mi eĉ tion ne perceptus.

darkweasel (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 14:37:05

hebda999:
darkweasel:
hebda999:En esperanto estas eĉ pli facile ofendi unu la alian
Nu - fakte ne.
Kial ne? Hungare aŭ ĉine vi povus ofendadi min dum multaj horoj kaj mi eĉ tion ne perceptus.
Ni jam kelkfoje diskutis tion en la forumo. Aferoj diritaj en fremdlingvo iras tra ia filtrilo, kaj ni ne ofendiĝas pro ili same facile, kiel se ili estus en nia gepatra lingvo. Kaj Esperanto estas por la plimulto de ĝiaj parolantoj fremdlingvo.

Se vi insultus min en la germana, tio certe pli trafus min ol se vi dirus la saman aferon en la angla aŭ en Esperanto, kvankam ankaŭ tiujn lingvojn mi sufiĉe bone scipovas.

galvis (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 17:01:41

--Troa loĝantaro de la Tero--

Ĉar ĝi kondukas al ĉiuj aliaj.

cxevino (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 17:33:23

Militoj plej kruelaj jam okazis entre samlingvanoj pro malsamaj religioj aŭ idearoj...
Fakte, tiukaze, eble ne estintus batalo se ne estintus komuna lingvo...

vincas (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 18:50:28

Paquillo:Ŝajnas ke li nur kritikis la eksteran politikon de usono, io kio eĉ multaj usonanoj faras. Sed vi minacis lin. Tio estas terorisma kaj faŝisma.
cxevino:Usono, la nova faŝista potenco.
Ĉu tio estas nur senkulpa kritiko?

hebda999 (Показать профиль) 29 мая 2012 г., 20:09:23

Kial oni ne ŝatas Usonon en latinaj landoj?

Наверх