Đi đến phần nội dung

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

viết bởi Paquillo, Ngày 27 tháng 5 năm 2012

Tin nhắn: 122

Nội dung: Esperanto

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 20:40:50 Ngày 29 tháng 5 năm 2012

Defendante la krimojn de usono vi povas timigi kelkajn homojn sed vi ne konvinkos ilin. Usonon oni ne defendas mensogante, mi pensas ke ĝi estas tro granda lando por tio. Se vi volas defendi usonon diru la veron, ekz:
Bone, ili kelkfoje eraris, ili komencis terurajn militojn, ktp. Sed ili ankaŭ faris mirindajn aferojn por la homaro, antaŭenirigis sciencon, medicinon, astronaŭtikon, gps, kaj milo da aliaj bonaj aferoj. Sed diri ke ĉio kion ili faris estis bonaĵoj estas mensogo kiu nur malhelpas kion vi volas defendi.
Ŝajnas ke vi poloj, litovoj, ktp. Neniam estis fortaj landoj, kaj vi sentas ke vi estas kiel imperiestroj kiam vi servas kaj helpas iun imperion, tamen aliaj landoj ne bezonas imagi tion, ĉar ili jam havis siajn imperiojn.
Latinoj ne malŝatas usonon, sed kelkaj ne povas fermi la buŝon kiam ili vidas maljustecojn, eĉ se ili kelkfoje povas riski siajn vivojn. Mi amas la usonanojn, ĉar ili kreis mirindaĵojn, tamen se mi devas kritiki ion, mi ne lasos ke faŝistoj fermu mian buŝon.

cxevino (Xem thông tin cá nhân) 00:42:43 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

vincas:
Paquillo:Ŝajnas ke li nur kritikis la eksteran politikon de usono, io kio eĉ multaj usonanoj faras. Sed vi minacis lin. Tio estas terorisma kaj faŝisma.
cxevino:Usono, la nova faŝista potenco.
Ĉu tio estas nur senkulpa kritiko?
Tio estas kulpiga kritiko.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 05:03:31 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

Paquillo:Ŝajnas ke vi poloj, litovoj, ktp. Neniam estis fortaj landoj, kaj vi sentas ke vi estas kiel imperiestroj kiam vi servas kaj helpas la imperion, tamen aliaj landoj ne bezonas imagi tion, ĉar ili jam havis siajn imperiojn.
Antaŭ ol vi komencas skribi ion pri poloj, legu la historion, ĉar vi skribas stultaĵojn.

rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 06:08:20 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

Laŭ mi la plej grava minaco por la homaro estas ke oni fajfas la Fudamenton okulumo.gif
Verŝajne la homaro mem estas la plej grava minaco por la homaro.
Ĉar kiam la homaro ne ĉeestos pro siaj stultaĵoj , la Tero daŭros turni...

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 06:14:56 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

Pri usonanoj - ilia edukado estas tre mizera, se eĉ la prezidento mem parolas pri polaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito. Same oni povas paroli pri la usonana akto de terorismo de 11-a de septembro. Ŝoko.

Sed verdire, la pola prezidento ankaŭ ne estas saĝegulo kaj nur malmultaj poloj lin ŝatas.

hilex (Xem thông tin cá nhân) 06:23:17 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

hebda999:Kial oni ne ŝatas Usonon en latinaj landoj?
Mi pensas ke laŭ tiu sama kialo ke vi, poloj, ne ŝatas Rusion. Pro la tro proksimaj historiaj ligoj en kiuj latinaj landoj estis similaj al Pollando en historia retrospektivo.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 06:29:39 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

hilex:
hebda999:Kial oni ne ŝatas Usonon en latinaj landoj?
Mi pensas ke laŭ tiu sama kialo ke vi, poloj, ne ŝatas Rusion. Pro la tro proksimaj historiaj ligoj en kiuj latinaj landoj estis similaj al Pollando en historia retrospektivo.
Tio estis retorika demando. Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.

hilex (Xem thông tin cá nhân) 06:53:30 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

hebda999:
Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.
Tio sonas tre ĝojige ridulo.gif Eroj de la homaro havas nenian rilaton al malŝato aŭ ŝato inter landoj. Tio estas ja nur politika histerio. Mi povas ŝati aŭ malŝati vin nur pro viaj personaj ecoj kaj ne pro via aparteno al Pollando.

auxro (Xem thông tin cá nhân) 06:58:11 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

hilex:
hebda999:
Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.
Tio sonas tre ĝojige ridulo.gif Eroj de la homaro havas nenian rilaton al malŝato aŭ ŝato inter landoj. Tio estas ja nur politika histerio. Mi povas ŝati aŭ malŝati vin nur pro viaj personaj ecoj kaj ne pro via aparteno al Pollando.
Pardonu, sed kial Rusio povus malŝati polojn?

hilex (Xem thông tin cá nhân) 07:15:19 Ngày 30 tháng 5 năm 2012

auxro:
hilex:
hebda999:
Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.
Tio sonas tre ĝojige ridulo.gif Eroj de la homaro havas nenian rilaton al malŝato aŭ ŝato inter landoj. Tio estas ja nur politika histerio. Mi povas ŝati aŭ malŝati vin nur pro viaj personaj ecoj kaj ne pro via aparteno al Pollando.
Pardonu, sed kial Rusio povus malŝati polojn?
Kontraŭe, poloj malŝatas rusojn.

Quay lại