Al la enhavo

kiu estas la plej grava minaco por la homaro?

de Paquillo, 2012-majo-27

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

hebda999 (Montri la profilon) 2012-majo-30 07:19:08

hilex:
auxro:
hilex:
hebda999:
Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.
Tio sonas tre ĝojige ridulo.gif Eroj de la homaro havas nenian rilaton al malŝato aŭ ŝato inter landoj. Tio estas ja nur politika histerio. Mi povas ŝati aŭ malŝati vin nur pro viaj personaj ecoj kaj ne pro via aparteno al Pollando.
Pardonu, sed kial Rusio povus malŝati polojn?
Kontraŭe, poloj malŝatas rusojn.
Kiuj poloj malŝatas rusojn? - nomu ilin peradrese - aŭ silentu por ĉiam, se vi ilin ne konas.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-30 07:39:50

hebda999:Pri usonanoj - ilia edukado estas tre mizera, se eĉ la prezidento mem parolas pri polaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito. Same oni povas paroli pri la usonana akto de terorismo de 11-a de septembro. Ŝoko.

Sed verdire, la pola prezidento ankaŭ ne estas saĝulego kaj nur malmultaj poloj lin ŝatas.
Ĉu poloj iam sendis eĉ unu sateliton ekster la teron? Kiel vi povas diri ke la edukado de usonanoj estas mizera? Vi denove mensogas pri usono. Aŭ almenaŭ, ne diras la tutan veron.

hilex (Montri la profilon) 2012-majo-30 07:46:47

hebda999:
hilex:
auxro:
hilex:
hebda999:
Mi tre bone scias ĉiujn kialojn de malŝatado en la hodiaŭa mondo.
Tio sonas tre ĝojige ridulo.gif Eroj de la homaro havas nenian rilaton al malŝato aŭ ŝato inter landoj. Tio estas ja nur politika histerio. Mi povas ŝati aŭ malŝati vin nur pro viaj personaj ecoj kaj ne pro via aparteno al Pollando.
Pardonu, sed kial Rusio povus malŝati polojn?
Kontraŭe, poloj malŝatas rusojn.
Kiuj poloj malŝatas rusojn - nomu ilin peradrese - aŭ silentu por ĉiam, se vi ilin ne konas.
Yes, mi ne pravas. Ne poloj sed Pollando. Per siaj agoj, ekzemple freŝdata novaĵo pri egaligo de sovetia simbolaro al nazia simbolaro. Tio ja estas malsaĝago kaj malamika paŝo direkte al Rusio.

P.S. Grandega peto al vi ne igu min ke mi devu fari. Bone?

Zato (Montri la profilon) 2012-majo-30 07:55:08

rundvlp:Ĉar kiam la homaro ne ĉeestos pro siaj stultaĵoj , la Tero daŭros turni...
Jes! Kaj delfenoj daŭros naĝi... ridulo.gif

hebda999 (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:17:05

Paquillo:Ĉu poloj iam sendis eĉ unu sateliton ekster la teron? Kiel vi povas diri ke la edukado de usonanoj estas mizera? Vi denove mensogas pri usono. Aŭ almenaŭ, ne diras la tutan veron.
Kaj la Hispanio sendis sateliton? Ne skribu sensencaĵojn. La sciencistoj estas elito, ne tipaj civitanoj. Kaj multaj sciencistoj en Usono venas el aliaj landoj, ankaŭ de Pollando. Ĉu vi vere ne sciis tion?

Kiu inventis bluan laseron? Usonanoj?

hebda999 (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:20:34

hilex:
Yes, mi ne pravas. Ne poloj sed Pollando. Per siaj agoj, ekzemple freŝdata novaĵo pri egaligo de sovetia simbolaro al nazia simbolaro. Tio ja estas malsaĝago kaj malamika paŝo direkte al Rusio.

P.S. Grandega peto al vi ne igu min ke mi devu fari. Bone?
Mi tion ne faris kaj neniu el miaj konatoj. En ĉiu lando loĝas malbonuloj. Do ne ĝeneraligu.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:25:57

Paquillo:
Ĉu poloj iam sendis eĉ unu sateliton ekster la teron? Kiel vi povas diri ke la edukado de usonanoj estas mizera? Vi denove mensogas pri usono. Aŭ almenaŭ, ne diras la tutan veron.
Antaŭ ol sendi nenion ekter la tero, ili usonanoj devus doni manĝajojn al la tria mondo, kaj ripari la kompatinda Tero, ĉu por kio sendi ion se la Tero estas jam fekata? kaj neniu el homoj povas postvivi sen ĝi, neniu konas alian teron, kaj se ekzistus ĝi, estas tiom forege ke probable la homo neniam alvenos.
Do, tiu estas la grava minaco: pensi ke La Dio Homo povas vivi sen la Tero (haha, kompatinda, bedaŭrinda...)

hebda999 (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:30:19

fajrkapo:Do, tiu estas la grava minaco: pensi ke La Dio Homo povas vivi sen la Tero (haha, kompatinda, bedaŭrinda...)
Pri tio mi tut-brak-piede konsentas.

hilex (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:40:09

hebda999:
hilex:
Yes, mi ne pravas. Ne poloj sed Pollando. Per siaj agoj, ekzemple freŝdata novaĵo pri egaligo de sovetia simbolaro al nazia simbolaro. Tio ja estas malsaĝago kaj malamika paŝo direkte al Rusio.

P.S. Grandega peto al vi ne igu min ke mi devu fari. Bone?
Mi tion ne faris kaj neniu el miaj konatoj. En ĉiu lando loĝas malbonuloj. Do ne ĝeneraligu.
Bone. Ĝuste pri tio mi parolis antaŭe al vi. Sed tiu leĝo pri sovetia simbolaro vastigas ja pollanda registaro. Certe, mi povas pensi pri tiu ago de via registaro kiel pri malsaĝago de iuj malbonaj poloj... sed ne de vi aŭ viaj konatoj ridulo.gif

P.S. Mi havas radikojn en Volinia. Tial mi estas iom polo ridulo.gif Kvankam mi scias nenion pri pureco de nacieco. Verdire, mi estas la miksaĵo de kelkaj nacioj.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-30 09:06:39

Paquillo:Defendante la krimojn de usono vi povas timigi kelkajn homojn sed vi ne konvinkos ilin.
Ĉu tiujn krimojn agnoskis ia internacia organizaĵo?

Paquillo:Sed diri ke ĉio kion ili faris estis bonaĵoj estas mensogo
Ĉu mi diris tion?

Paquillo:Ŝajnas ke vi poloj, litovoj, ktp. Neniam estis fortaj landoj
Lernu historion, kara ;]
[url=http://en.wikipedia.org/wiki/Polish–Lithuanian_Commonwealth]http://en.wikipedia.org/wiki/Polish–Lithuanian_Commonwealth[/url]

Paquillo:tamen se mi devas kritiki ion, mi ne lasos ke faŝistoj fermu mian buŝon.
Ĉu vi eĉ scias, kion termino faŝismo signifas, ke vi uzas ĝin?

ĉevino:Tio estas kulpiga kritiko.
Kara, tio estas nur stultaĵdiro ;]

hilex:
freŝdata novaĵo pri egaligo de sovetia simbolaro al nazia simbolaro. Tio ja estas malsaĝago kaj malamika paŝo direkte al Rusio.
Do saĝaj poloj bone faris ;]

hilex:Yes, mi ne pravas. Ne poloj sed Pollando.
Do kiu vivas en Pollando?

Reen al la supro