Al la enhavo

Kiel traduki "stakeholder"

de c2o, 2012-majo-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

c2o (Montri la profilon) 2012-majo-28 17:13:27

Saluton karaj gesamideanoj,

Bonvolu, kiel traduki la angla vorto "stakeholder".

"Stakeholder": homoj aŭ institucioj kiuj havas intereson en iu entrepreno.

Dankon,
Markos

omid17 (Montri la profilon) 2012-majo-28 17:49:58

Se nur temas pri rilato kun aŭ intereso en iu enterpreno, eble "koncernato" aŭ "priinteresiĝanto" povus esti uzata. Se temas pri investo/akcio, eble la vortoj "akciulo" aŭ "investanto".

Sunjo (Montri la profilon) 2012-majo-28 17:57:00

Mi mem tradukus "stakeholder" per "pretendhavanto" sed tiu ĉi vorto estas tute ne uzata (google ne trovis ĝin). Do mi uzus "koncernato". "Akciulo" aŭ "investanto" mi uzus por traduki "shareholder".

cxevino (Montri la profilon) 2012-majo-28 19:00:10

Tiu problemo pri traduko de anglaj neologismoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. La malracieco kaj senlogikeco de la angla vortaro igas malfacila traduki ilin kaj plefofte ili ne estas tradukitaj, pretekstante ke oni jam alkukimiĝis al ili, kio plifortigas la lingva koloniigado...
Bona solvo kuŝas en esperantigi nur forme kaj provizore: stakeholder > stejkholdro, tiel ke ni scios ke temas pri angla vorto kiu bezonas tradukon.

Sunjo (Montri la profilon) 2012-majo-28 20:00:39

cxevino:Tiu problemo pri traduko de anglajn neologismojn ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. La malracieco kaj senlogikeco de la angla vortaro igas malfacila traduki ilin kaj plefofte ili ne estas tradukitaj, pretekstante ke oni jam alkukimiĝis al ili, kio plifortigas la lingva koloniigado...
Temas pri fakvortoj, ĉu ne? Oni bezonas kompreni ilin por traduki ilin, tute sendepende de la lingvo el kiuj ili devenas (kaj nuntempe la ĉefa lingvo de la sciencoj estas la angla, ne gravas ĉu tio plaĉas al ni). Kaj ke anglaj fakvortoj ofte ne estas tradukitaj en aliajn lingvojn apenaŭ estas la kulpo de la anglalingvanoj. Kaj eble por alilingvaj scientistoj (kaj aliaj legantoj) ne tre gravas ĉu ili devas lerni tradukitan fakvorton aŭ originalan fakvorton, ĉar la klarigo estas necesa en ambaŭ kazoj. Do la verajn problemojn kaŭzas nur tiuj kiuj uzas anglajn vortojn sen kompreni (kaj klarigi) ilin.
cxevino:
Bona solvo kuŝas en esperantigi nur forme kaj provizore: stakeholder > stejkholdro, tiel ke ni scios ke temas pri angla vorto kiu bezonas tradukon.
Mi opinias ke tio estus la plej malbona solvo, eĉ pli malbona ol tute ne esperantigi la vorton.

cxevino (Montri la profilon) 2012-majo-28 20:20:40

Eble ne, ĉar paroli en esperanto aŭ en ia ajn lingvo alia kun vortoj en la angla damaĝas la parolata lingvo kiel oni konstatas jam en pluraj lingvoj, ĉar tion devigas onin havi du lingvoregistrojn, kio helpas la pli forta detrui la malpli. Tia fenomeno oni jam observis rilate la bretona neniigita de la franca post kelkaj generacioj...

Kaj oni eĉ povas gardi la vorton kiel en la brazila en kiu estas vortoj kia "sinuca" el "snooker" = bilardo...

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-majo-28 20:53:58

Forigite

Reen al la supro