Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
c2o (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 5:13:27 alasiri
Bonvolu, kiel traduki la angla vorto "stakeholder".
"Stakeholder": homoj aŭ institucioj kiuj havas intereson en iu entrepreno.
Dankon,
Markos
omid17 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 5:49:58 alasiri
Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 5:57:00 alasiri
cxevino (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 7:00:10 alasiri
Bona solvo kuŝas en esperantigi nur forme kaj provizore: stakeholder > stejkholdro, tiel ke ni scios ke temas pri angla vorto kiu bezonas tradukon.
Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 8:00:39 alasiri
cxevino:Tiu problemo pri traduko de anglajn neologismojn ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. La malracieco kaj senlogikeco de la angla vortaro igas malfacila traduki ilin kaj plefofte ili ne estas tradukitaj, pretekstante ke oni jam alkukimiĝis al ili, kio plifortigas la lingva koloniigado...Temas pri fakvortoj, ĉu ne? Oni bezonas kompreni ilin por traduki ilin, tute sendepende de la lingvo el kiuj ili devenas (kaj nuntempe la ĉefa lingvo de la sciencoj estas la angla, ne gravas ĉu tio plaĉas al ni). Kaj ke anglaj fakvortoj ofte ne estas tradukitaj en aliajn lingvojn apenaŭ estas la kulpo de la anglalingvanoj. Kaj eble por alilingvaj scientistoj (kaj aliaj legantoj) ne tre gravas ĉu ili devas lerni tradukitan fakvorton aŭ originalan fakvorton, ĉar la klarigo estas necesa en ambaŭ kazoj. Do la verajn problemojn kaŭzas nur tiuj kiuj uzas anglajn vortojn sen kompreni (kaj klarigi) ilin.
cxevino:Mi opinias ke tio estus la plej malbona solvo, eĉ pli malbona ol tute ne esperantigi la vorton.
Bona solvo kuŝas en esperantigi nur forme kaj provizore: stakeholder > stejkholdro, tiel ke ni scios ke temas pri angla vorto kiu bezonas tradukon.
cxevino (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 8:20:40 alasiri
Kaj oni eĉ povas gardi la vorton kiel en la brazila en kiu estas vortoj kia "sinuca" el "snooker" = bilardo...
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Mei 2012 8:53:58 alasiri