K vsebini

Pri ĉina gramatiko (3)

od Demian, 29. maj 2012

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaži profil) 29. maj 2012 16:07:56

Frazoj:

甲:那位女士是誰?
乙:她是李太太。我給你們介紹介紹。

甲:Kiu estas la virino tie?
乙:Ŝi estas s-rino Li. Mi enkonduktas vin al ŝi. (Laŭvorta traduko: Mi enkonduktas vi ĉiuj al unu al alian.)

Nu, mia demando estas: ĉu la suba frazo estas ĝusta?

他們給他們一本書一本書。
= Ili donas libron al unu al alian.
= Ili interŝanĝas libron.

Demian (Prikaži profil) 30. maj 2012 15:37:42

黄鸡蛋:via laŭvorta traduko de "我給你們介紹介紹" estas malĝusta. La ripeto de "介紹" ĉi tie celas nur la simplecon de la prezentado. Mi tradukus kiel "Mi prezentu vin unu al la alia iomete."
Dankon! Kaj interesega estas via klarigo. La parolanto nur interesiĝas "iomete" prezenti sian amikon al la virino. okulumo.gif

黄鸡蛋:Kaj via frazo "他們給他們一本書一本書" estas sensenca.

Se vi volas diri "ili donas libron unu al la alia", "他們互相給對方書" estas taŭga, kaj ankaŭ "他們互相交換書本".
Dankon! Vi instruis min du novajn vortojn hodiaŭ: 互相 kaj 交換.
謝謝你!你教我兩個宇。

darkweasel (Prikaži profil) 31. maj 2012 17:05:31

N-true:
Demian:Dankon! Kaj interesega estas via klarigo. La parolanto nur interesiĝas "iomete" prezenti sian amikon al la virino. okulumo.gif
Fakte ne temas pri "iometa prezentado" (do, nur duonkore), sed la frazo tielmaniere sonas malpli formala. Estas malfacile klarigi tion, ĉar en Esperanto kaj la angla oni ne havas tiun saman formon kiel en la ĉina. En la germana, oni povus traduki ĉi tiun reduobliĝon per la vorteto "mal": "Ich stell euch mal vor." ("mal" laŭvorte signifas "foje").
Tiel la frazo iĝas malpli rekta, sed ankaŭ pli natura.

Mi kredas, ke oni povus same diri 一下 (yí xià) anstataŭ la reduobliĝo, kaj ĝi tamen estus la sama.

Alia ekzemplo kun duobligita verbo: 你来看看! (Nǐ lái kàn-kàn!), kiu laŭ mia kompreno kaj lingvosento estus samsignifa kaj samintenca kiel 你来看一下! (Nǐ lái kàn yí xià!). Eble en Esperanto oni povus diri: "Venu kaj rigardu unu fojon!", sed tio sonas ne tro nature. En la germana, oni dirus ambaŭfoje "(Komm und) sieh mal!"
Do ja ekzistas lingvo, kiu havas ekvivalenton al (ein)mal! Mi jam kredis, ke la germana estas unika pri tio. ridulo.gif (Kaj tia vorto ja ofte mankas al mi en fremdaj lingvoj.)

Nazaj na začetek