Al la enhavo

La mortiglisto de Obama

de BenjamenoPoeto, 2012-majo-29

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-majo-29 23:55:13

Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?

cxevino (Montri la profilon) 2012-majo-30 00:22:00

Al Usono, terorismo estas komerco (kaj reciproke).

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-majo-30 05:35:18

BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
En nunaj internaciaj rilatoj "rajto" signifas "kapablo fari ion senpune". Se Usono kapablas senpune mortigi la arabojn, do ĝi rajtas tion fari. Se la arabaj landoj ne kapablas mortigi usonanojn aŭ eŭropanojn, do ili ne havas tiun rajton.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2012-majo-30 09:22:25

Usono certe rajtas mortigi teroristojn, same kiel Rusio aŭ iu alia lando rajtas tion fari pro ununura kialo: teroristoj minacas al la homaro kaj mortigo de ili estas normala afero. ĉu araboj rajtas fari proprajn mortiglistojn? kial ne? sed fari kaj realigi estas tute malsamaj aferoj. krome. kiom mi vidas, islamaj teroristoj ial mortigas precipe civitanojn en aliaj landoj.

karasutengu (Montri la profilon) 2012-majo-30 10:35:20

Fuzzy:
BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
En nunaj internaciaj rilatoj "rajto" signifas "kapablo fari ion senpune". Se Usono kapablas senpune mortigi la arabojn, do ĝi rajtas tion fari. Se la arabaj landoj ne kapablas mortigi usonanojn aŭ eŭropanojn, do ili ne havas tiun rajton.
Ĉu vi pensas ke kapablo estas justo?

Mi ne pensas tiel.

Kapablo estas nur kapablo.

Justo estas nur justo.

Rajto estas nur rajto.

Ĉu ne?

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-30 11:04:48

BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
Ĉu tiuj mortigendaj araboj estas tute senkulpaj?

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-30 11:38:40

karasutengu:
Fuzzy:
BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
En nunaj internaciaj rilatoj "rajto" signifas "kapablo fari ion senpune". Se Usono kapablas senpune mortigi la arabojn, do ĝi rajtas tion fari. Se la arabaj landoj ne kapablas mortigi usonanojn aŭ eŭropanojn, do ili ne havas tiun rajton.
Ĉu vi pensas ke kapablo estas justo?

Mi ne pensas tiel.

Kapablo estas nur kapablo.

Justo estas nur justo.

Rajto estas nur rajto.

Ĉu ne?
Ŝajnas ke fuzzi volis diri ke ni vivas en mondo kies sola leĝo estas militkapablo, sed ne ke li ŝatas tion.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-30 11:42:03

vincas:
BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
Ĉu tiuj mortigendaj araboj estas tute senkulpaj?
Ĉu vi estas tute senkulpa?

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-30 11:49:06

Paquillo:
vincas:
BenjamenoPoeto:Usona prezidanto Barack Obama ĵus malkovris, ke li prezidas je speciala listo de homoj, kiujn la militistaro de Usono devas mortigi. Se Usono rajtas estigi liston de mortigendaj araboj, ĉu arabaj landoj ne (Kante) rajtas estigi liston de mortigendaj usonanoj?
Ĉu tiuj mortigendaj araboj estas tute senkulpaj?
Ĉu vi estas tute senkulpa?
Se vi havas nenion por diri, ne skribu ;]

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-30 12:01:32

Fuzzy: En nunaj internaciaj rilatoj "rajto" signifas "kapablo fari ion senpune". Se Usono kapablas senpune mortigi la arabojn, do ĝi rajtas tion fari. Se la arabaj landoj ne kapablas mortigi usonanojn aŭ eŭropanojn, do ili ne havas tiun rajton.
Jes, estas ĝuste tia simplo...la ĉiama leĝo de la plej forta ulo. Simple, simplege.

Reen al la supro