לתוכן העניינים

Religio aŭ filozofio?

של Paquillo, 30 במאי 2012

הודעות: 20

שפה: Esperanto

Paquillo (הצגת פרופיל) 30 במאי 2012, 22:31:48

Kion vi preferas religion aŭ filozofion?

cxevino (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 00:06:36

Kion vi havu, fromaĝon aŭ deserton ?

Pli serioze, ĉu religio ĉu filozofio ĉu ideologio... ĉiam temas pri iu interpreto de la ekzisto, neniam pri la ekzisto mem !

Paquillo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 11:16:33

cxevino:Kion vi havu, fromaĝon aŭ deserton ?

Pli serioze, ĉu religio ĉu filozofio ĉu ideologio... ĉiam temas pri iu interpreto de la ekzisto, neniam pri la ekzisto mem !
Do vi estas vera filozofo!

antoniomoya (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 11:53:23

Paquillo:Kion vi preferas, religion aŭ filozofion?
Ambaŭ, kaj krome sciencon. Kial?

Ĉar la Realeco prezentiĝas al homo sub ĉi tiuj aspektoj: materia, mensa kaj spirita (valoroj). Kaj li esploras tiujn fenomenojn per la scienco, la filozofio kaj la religio (la vera, ne la oficiala, bazita sur ritoj kaj ceremonioj).

Amike.

cxevino (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 12:22:43

Paquillo:
cxevino:Kion vi havu, fromaĝon aŭ deserton ?

Pli serioze, ĉu religio ĉu filozofio ĉu ideologio... ĉiam temas pri iu interpreto de la ekzisto, neniam pri la ekzisto mem !
Do vi estas vera filozofo!
Mi preskaŭ estis skribonta tion...
Sed filozofio vanas, scienco vantas kaj religio vandalas...

fajrkapo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 12:52:03

cxevino:Sed filozofio vanas, scienco vantas kaj religio vandalas...
Krom filozofo ankaŭ poeto...vanis, vantis, vandalis, salve Cezaro!

Paquillo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 13:32:35

fajrkapo:
cxevino:Sed filozofio vanas, scienco vantas kaj religio vandalas...
Krom filozofo ankaŭ poeto...vanis, vantis, vandalis, salve Cezaro!
Ĉu poetoj kaj filozofoj estas cezaroj?

fajrkapo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 13:48:58

Paquillo:Ĉu poetoj kaj filozofoj estas cezaroj?
Vanis, vantis, vandalis, kiel poezie parolis Julio Cezaro (vini, vidi, vincis), negrava vortludeto

Makinary (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 21:22:45

Filozofio, sed ne ĉio filozofio.

Paquillo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2012, 21:58:23

Makinary:Filozofio, sed ne ĉia filozofio.

לראש הדף