Tästä sisältöön

Linuksa komando de la tago

Demian :lta, 31. toukokuuta 2012

Viestejä: 9

Kieli: Esperanto

Demian (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 5.45.23

Tiu ĉi fadeno celas pliigi konscion de linkuso inter parolantoj de Esperanto. La fadeno, kompreneble, inspiriĝas de diverslingvaj fadenoj, kiuj titoliĝas kiel "Vorto de la Tago en XYZ-a lingvo."

(Mi ne estas spertulo. Tial pardonu min por eraroj, kaj sciigu pri tiuj kiel eble plej baldaŭ.)

UNU

Komando: su
Signifo: supera uzanto
Rolo: Tiu ĉi komando donas al uzanto novajn rajton.

Utileco:

1. Ofte oni ne povas ĝisdatigi la linuksan mastrumsistemon de oni, se oni ne estas "supera uzanto."
2. Tiu ĉi komando estas bezona, se oni volas instali nova(j)n programaro(j)n.
3. Por fari gravajn ŝanĝojn, tiu ĉi komando estas postulata.

mschmitt (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 6.04.10

Su ne signifas "supera uzanto" sed "anstataŭigi uzanton" aŭ esperantigite eble "ŝanĝi uzanton". Oni ne nur uzas ĝin por atingi la rolon de root, sed ankaŭ neprivilegata uzanto uzas ĝin por atingi la rolon de alia uzanto kaj root uzas ĝin por atingi rolon de neprivilegata uzanto. Mi fakte ĉefe uzas ĝin en la lasta formo.

Hyperboreus (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 6.55.54

Forigite

darkweasel (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 7.58.31

Demian, ĉu ne eble blogo estus pli bona publikig-maniero por io tia? Tio estus ankaŭ serĉebla, kaj la komentoj estus disigitaj de la komandoj.

Demian (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 15.48.06

mschmitt:Su ne signifas "supera uzanto" sed "anstataŭigi uzanton" aŭ esperantigite eble "ŝanĝi uzanton". Oni ne nur uzas ĝin por atingi la rolon de root, sed ankaŭ neprivilegata uzanto uzas ĝin por atingi la rolon de alia uzanto kaj root uzas ĝin por atingi rolon de neprivilegata uzanto.
Vi pravas. Mi intermiksis du malsamajn komandojn; "sudo" kaj "su".

sudo = superuser do (supera uzanto, faru!)
su = switch user (anstataŭigi uzanton)

Kaj mi ankaŭ legis tie ĉi, ke oni povas esti alian uzanton pere de komando:

su NOMO-DE-UZANTO

Hyperboreus:"su" ne donas al uzanto novajn rajton, sed malfermas novan ŝelon de la uzanto indikita (aŭ root, se oni ne indikas uzanton). Por vidi pli da detaloj, konsultu man (manlibron).
Dankon! Mi memoros tion. ridulo.gif

darkweasel:Demian, ĉu ne eble blogo estus pli bona publikig-maniero por io tia? Tio estus ankaŭ serĉebla, kaj la komentoj estus disigitaj de la komandoj.
Dankon por bona ideo!

Sed mi ankaŭ daŭrigos tie ĉi. Por ke oni ĝustigos min kaj la kvalito de la blogo estos pli alta. Ĉu bona ideo? ridulo.gif

kefga_x (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 16.20.21

Demian:Sed mi ankaŭ daŭrigos tie ĉi. Por ke oni ĝustigos min kaj la kvalito de la blogo estos pli alta. Ĉu bona ideo? ridulo.gif
Laŭ mia opinio estas bona ideo. Mi vidas ke ekzistas mutlaj esperantistoj kiu ankaŭ estas linuksistoj. Tial estas bona okazo por diskuti pri tio!

Demian (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 16.32.32

kefga_x:Laŭ mia opinio estas bona ideo. Mi vidas ke ekzistas mutlaj esperantistoj kiu ankaŭ estas linuksistoj. Tial estas bona okazo por diskuti pri tio!
Dankon!

http://linuksajkomandoj.blogspot.com/



http://linuksajkomandoj.blogspot.in/

=========

Mi ekmemoris ke niaj karaj ĉinaj samideanoj ne povas malfermi Blogspot. Tial mi kreas la blogon ĉe LiveJournal.

http://linukskomandoj.livejournal.com/

Nun la tuta mondo povas legi ĝin. ridulo.gif

darkweasel (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 17.09.22

Demian:Vi pravas. Mi intermiksis du malsamajn komandojn; "sudo" kaj "su".

sudo = superuser do (supera uzanto, faru!)
su = switch user (anstataŭigi uzanton)
Fakte, laŭ la manlibro, ankaŭ per sudo oni ja povas kurigi komandon sub alia konto ol root.

Uzu sudo -u UZANTO KOMANDO.

mschmitt (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2012 17.12.58

Demian:
sudo = superuser do (supera uzanto, faru!)
Mi bedaŭras, sed sudo ankaŭ ne estas nur komando por fari aferojn kiel root. Tio estas unu aplikaĵo de sudo, sed ĝi ankaŭ tre ofte estas uzata por doni rajtojn al uzanto por agi kiel alia uzanto. Ekzemple, la uzanto martin, aŭ eĉ root, per sudo povas agi kiel la uzanto oracle.

Mi fojfoje uzas la malpromociado de root (per aŭ su aŭ sudo) por atingi bone difinitan cirkaŭaĵon de iu aplikaĵa uzanto.

Takaisin ylös