Al contingut

Ne-vortaraj aŭ malserĉeblaj vortoj

de fajrkapo, 31 de maig de 2012

Missatges: 61

Llengua: Esperanto

fajrkapo (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 9.02.57

Kelkfoje, mi rigardas en la vortaro kaj mi ne trovas la vorton kiun mi serĉas, nek ĉe lernu!-a vortaro, nek en REVO, nek en PIV, nek iel. Tiam, mi demandas min ĉu tiu vorto ekzistas en Esperanto, aŭ ĉu eble mia serĉado estus farendonta per alia ideo aŭ alia vorto de mia lingvo.

Mi proponas difini la vorton esperante, por provi serĉi ĝin inter ĉiuj, kaj meti la originan vorton por tiuj samlingvanoj kiuj povus helpi.

Mi nun havas kvar vortojn, kvin, kiujn mi ne trovas vortare:

Unua estas la pupo, kutime bestoj, aŭ simbolo ke oni uzas por sportoj, kutime Olimpiado, aŭ aliaj aferoj kiel ekspozicioj. (por kiu parolas la hispanan estas mascota).

Dua estas inoj kiuj faras ĵonglistajn ludojn dum paradoj, ili portas etegaj jupoj (ĉu minijupo eblus? mini esta neoficiala sufikso en PMEG, sed ankaŭ mi ne tute scias ĉu ne-oficialaj afiksoj estas uzeblaj aŭ taŭgaj en Esperanto), ĉu eble ili estas ĵonglistinoj? (hispane ili estas mayorets, eble el la franca)

Tria estas ankaŭ la inoj kiuj dum matĉo, kutime amerikaninoj, kuraĝigas aŭ animigas ludistojn. Ŝi-ili ankaŭ portas etajn jupojn, kaj aĵojn, nubforme, kiujn per la manoj ili tre movigas (ankaŭ mi ne trovas tiun, hispane pompón), hispane ni uzas animadoras, ili animigas ludistojn.

Antaŭdankon, mi esperas ne ripeti fadenon, kaj kiel estas dirate en Terminator, Mi revenos.okulumo.gif

HaleBopp (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 10.27.27

1) "maskoto" trovita danke al Gugla tradukilo

2) "maĵoreto", trovita per Vikia Vortaro kiu resendas al [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Maĵoreto]tiu retpaĝo[/url]

3) "kuraĝigistino" trovita dank' al [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Kuraĝigistinoj]la sama ligilo kiel por maĵoreto[/url]

Vi certe trovos la aliajn vortojn, kiujn vi serĉas per ĉi tiuj antaŭaj ligiloj (Guglo kaj ViVo).

Tjeri (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 11.23.25

Fetiĉbesto, paradistinoj, kuraĝigistinoj

fajrkapo (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 12.14.25

Merci, Dankon, sed ekzemple mi ne tre fidas pri gugla tradukilo, maskoto ne estas en REVO, nek pli grave, en PIV. Ankaŭ ne maĵoreto en PIV. Oni supozas ke PIV estas la pravilo, ĉu.
Ankaŭ mi ne trovas pompóm, la nubforma ilo kiun uzas la kuraĝigistinoj.
Kaj ekzemple hejmbesto aŭ dorlotbesto, aŭ fetiĉbesto, ne taŭgas ĝenerale, ĉar ĝi povas ne esti besto, sed stelo, pomo, oranĝo, aŭ alio. Parenteze, kiel oni nomiĝas la dika verda stelulo kiujn iuj uzas?, kiel ekzemple unu el la helpantoj de la vorto de la tago en la germana, mi tre ŝatas tiun, ĉu maskoton? Estas ĝi tre amuza.

marcuscf (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 14.36.28

Antaŭ nelonge mi bezonis traduki "mascote", kaj mi nur trovis ĝin tie:
http://vortaro.brazilo.org/

Ĝi estas portugala-esperanta (kaj inversa) vortaro, ankoraŭ sen bona serĉilo, sed ampleksega.
Ĝi sugestas "talismano" kiel tradukon por la vorto "mascote". Mi ne tre ŝatis tion, ĉar laŭ mia opinio ĝi aludas luksan ŝtonon, do mi inventis la longegan vorton "dorlottalismano" (por indiki ke ne temas pri ŝtono, sed ja temas pri besto aŭ pupo dorlotinda). Tamen, se ĉi tie ni interkonsentos pri "maskoto", mi opinios tion sufiĉa por ekuzi la neologismon! ridulo.gif

fajrkapo (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 14.49.39

En la franca ankaŭ estas mascotte, fakte estas francorigina vorto.

TatuLe (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 14.56.18

fajrkapo:Unua estas la pupo, kutime bestoj, aŭ simbolo ke oni uzas por sportoj, kutime Olimpiado, aŭ aliaj aferoj kiel ekspozicioj. (por kiu parolas la hispanan estas mascota).
Per guglo-serĉo mi trovis [url=https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/fbba61c2441ae884/4341c62cc8971cd8?hl=neჵc62cc8971cd8]diskuton[/url] pri tio en la reto.

Mia propra opinio: Ŝajnas ke multaj eŭropaj lingvoj havas vorton similan al "maskot" por tiu koncepto, sed eble tio ne estas sufiĉa kialo por uzi neologismon "maskoto" en Esperanto, se oni povas esprimi la aferon per jam ekzistantaj vortoj (eble "simbolulo"?).

fajrkapo (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 15.59.03

TatuLe: Mia propra opinio: Ŝajnas ke multaj eŭropaj lingvoj havas vorton similan al "maskot" por tiu koncepto, sed eble tio ne estas sufiĉa kialo por uzi neologismon "maskoto" en Esperanto, se oni povas esprimi la aferon per jam ekzistantaj vortoj (eble "simbolulo"?).
Jes, mi samopinias, simbolulo esprimus tion, ĉar estus vivanta simbolo.
Aliflanke, mi supozas ke iu proponas la neologismojn al Akademio, kiu ankaŭ mi supozas, estas kiu decidas inkludi neologismojn.
Ĉiel, mi opinias ke ne nur ĉar multaj eŭropaj lingvoj havas -maskot-, devus esti ŝufica kialo por uzi ĝin, sed ankaŭ ne ĉar oni devus elpreni la neologismajn radikojn el la ĉina, araba, suahila, aŭ hinda, kaj ne denove el eŭropaj lingvoj, alivorte, el afrikanaj aŭ aziaj lingvoj, por kompensi iom.

laurent_mariko (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 17.59.02

El la ĉina, la vorto por maskoto estas jíxiángwù (吉祥物).
La tonoj, kiuj tiom gravas en la ĉina lingvo ne estas transigeblaj al la esperanta lingvo.
Tamen, eblas elpreni el la ĉina, vorto, tia maniere ke se estas vortkombinaĵo oni uzu ties erojn.
Ekzemple:
jíxiáng signifas favoro/a kaj wù signifas aĵo, aŭ besto (ekzemple en dongwu).
Do, se oni vola traduki "maskoto" esperante, uzante ĉinan vorton, oni diru "favorbesto", aŭ "favorobjekto".

fajrkapo (Mostra el perfil) 31 de maig de 2012 18.14.44

laurent_mariko:El la ĉina, la vorto por maskoto estas jíxiángwù (吉祥物).
La tonoj, kiuj tiom gravas en la ĉina lingvo ne estas transigeblaj al la esperanta lingvo.
Tamen, eblas elpreni el la ĉina, vorto, tia maniere ke se estas vortkombinaĵo oni uzu ties erojn.
Ekzemple:
jíxiáng signifas favoro/a kaj wù signifas aĵo, aŭ besto (ekzemple en dongwu).
Do, se oni vola traduki "maskoto" esperante, uzante ĉinan vorton, oni diru "favorbesto", aŭ "favorobjekto".
Interesege, sed kiel oni skribus jixiangwu, kiel sonus? ĉu eble ĝiŝiang-gu?, do, esperantigate kiel ĝiŝianguo, aŭ ĝiŝianbuo, ekzemple...

Mi havas alian malserĉeblan vorton, pri subvesto, vira kaj ina, krom subvesto, ĉu iu scias pliajn vortojn? (hispane bragas-ŝi, calzoncillos, boxers, eslip-li)

Tornar a dalt