K vsebini

Lingala lingvo

od Djino, 31. maj 2012

Sporočila: 18

Jezik: Esperanto

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 09:32:05

Mi rimarkis ke multaj uloj havas antaŭjuĝojn pri la bantuaj lingvoj, kaj multaj opinias ke ĝi estas malfacilaj lingvoj. Mi pruvos la malon.
En la lingala lingvo, oni prononcas ĉiujn literojn ĉiam en la sama maniero, kiel en Esperanto.

PERSONAJ PRONOMOJ

Ngai (mi)
Yo (vi)
Ye (li, ŝi, ĝi)
Biso (ni)
Bino (vi)
Bango (ili)

Sed oni nur uzas pronomojn por substreki la subjekto, ĉar jam estas indikata en la konjugacio (kiel en hispana), uzante "verba subjektoprefiksoj".
(Ngai) nazali (mi estas)
(Yo) ozali (vi estas)
(Ye) azali (li/ŝi estas) / Ezali (ĝi estas)
(Biso) tozali (ni estas)
(Bino) bozali (vi estas)
(Bango) bazali (ili estas)
AKCENTO
En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj, la akcento estas plejofte sur la antaŭlasta vokalo, kiel en Esperanto.
Mobali (viro)
Mwasi (virino)
Koloba (paroli)
Malamu (bona)

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 09:34:14

KONJUGACIO

* La infinitivo
la i-modo estas komparebla al tiu en angla (to ...). En tiu modo, la verbo ĉiam komencas per la prefikso "ko" kaj preskaŭ ĉiam finiĝas per "a" (malofte "e" )
Ko-zala = esti
Ko-linga = voli, ami
Ko-loba = paroli
Ko-yeba = scii
Ko-tala = rigardi
Ko-zela = atendi
Ko-sala = fari, labori
Ko-yaka = veni

* Prezenco finita / Pasinteco ĵusa
subjektoprefikso, radiko, -i (la verbfinaĵo -i indikas la plenumon de la ago)
* Na-lob-i > Nalobi yo (mi ĵus diris vin, mi ĵus parolis vin, mi parolas vin, mi diras vin)
Unikaj esceptoj: verboj kies antaŭlasta litero jam estas i aŭ y, kiel "kolia" (manĝi), "kotia" (meti), aŭ "koya" (alveni). Tiukaze, la verbo finiĝas per -e.
* Na-li-e > nalie (mi ĵus manĝis)
* Na-y-e > naye (mi ĵus alvenis)
* Prezenco ĝenerala
subjektoprefikso, radiko, -aka (aŭ -eke se la verbo finiĝas per -e)
* Na-lob-aka > Nalobaka lingala (mi parolas la lingalan)
* Na-kend-eke > Nakendeke na zando mbala mingi (mi iras al merkato fojoj multaj = mi iras ofte al la merkato)
* Prezenco progresiva
Oni povas esprimi ĝin per du malsamaj manieroj
- Aŭ uzante la verbo "esti" konjugata en prezenco + infinitivo
- Aŭ uzante la kontraktita formo de ĉi tiu (zali + ko... devenas "zo" )
* Na-zal-i ko-loba > Nazali koloba (mi estas paroli = mi estas parolanto)
* Na-zo-loba > Nazoloba (mi estas parolanto)
* La preterito (pasinteco nefinita)
Subjektopartikulo, radiko, -aki (aŭ -eki se la verbo finiĝas kun -e)
* Na-lob-aki > Nalobaki (mi parolis)
* La pasinteco progresiva
Verbo esti en pasinteco + infinitivo
* Na-zal-aki ko-loba > Nazalaki koloba (mi estis paroli = mi estis parolanto)
* La futuro
subjektoprefikso, verbo en infinitivo (-ko-, radiko, -verbfinaĵo)
* Na-ko-lob-a > Nakoloba (mi parolos)
* La futuro progresiva
Verbo esti en futuro + infinitivo
* Na-ko-zal-a ko-lob-a > Nakozala koloba (mi estos paroli = mi estos parolanto)
La volitivo
Kiam parolante al la dua persona, oni nur forigas la prefikson de la verbo.
kotala (rigardi) > tala (rigardu)
koyaka (veni) > yaka (venu)
Kun aliaj pronomoj, oni prononcas la akcenton tonan sur la verba subjektprefikso.
tala (ni rigardu)
Nalingi yaka (mi volas ke ili venu)

Paquillo (Prikaži profil) 31. maj 2012 10:21:59

Dankon pro viaj klarigoj, mi ŝatas afrikajn lingvojn. Mi kredas ke vi ankaŭ scipovas la swahilan, tiu lingvo plaĉas al mi kaj mi iomete studis. Kial vi ne parolas pri swahili? Mi pensas ke ĝi povas interesi al multaj.

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 10:25:24

SUFIKSOJ
Kiel en Esperanto, la lingala lingvo havas kelkajn sufiksojn kiuj riĉigi sian vortliston.

-am- simila al la sufikso -iĝ- en Esperanto
* kobota (naski) > kobotama (naskiĝi)
* koboma (mortigi) > kobomama (mortigiĝi)
-is- simila al la sufikso -ig- en Esperanto
* kokola (kreski) > kokolisa (eduki)
* kobina (danci) > kobinisa (dancigi)
* kobeba (difektiĝi) > kobebisa (difekti)
* koyeba (scii) > koyebisa (informi, sciigi)
-el- aplika sufikso
* kosomba (aĉeti) > kosombela (aĉeti por iun)
* kosala (labori) > kosalela (labori por ...)
* kolamba (kuiri) > kolambela (kuiri por ...)
-an- reciprokeca sufikso
* kolinga (ami) > kolingana (ami unu la alian)
* koboma (mortigi) > kobomana (mortigi unu la alian)
* koyoka (aŭdi, kompreni) > koyokana (akordiĝi unu la alian)
-ol- esprimas la malo, la reverso aŭ la etendo
* kokanga (fermi) > kokangola (malfermi)
* koseme (albordiĝi, ankriĝi) > kosemola (deankriĝi)
-w- stato de la verboj formataj kun -ol-
* kokangola (malfermi) > kokangwa (esti malfermata)
la sufikso -ad- en Esperanto havas sian similon en lingala. Por indiki adon, oni duobligas la verbon
* koloba = paroli / kolobaloba = babili, paroladi
* koluka = serĉi / kolukaluka = enketi
* kotambola = marŝi, promeni > kotambolatambola = vagadi
* kondima = konsenti > kondimandima = naivi
- Koloba = paroli
- Kolob-am-a = paroliĝi
- Kolob-is-a = paroligi
- Kolob-el-a = paroli por iun
- Kolob-an-a = paroli unu la alian
- Kolob-is-el-a = paroligi por iun
- Koloba-loba = babili
...

ADJEKTIVOJ KAJ APARTENO
La adjektivo estas indikata per la prepozicio "ya" (sed ne estas deviga se la frazo estas komprenebla)
Ekz: bela virino = mwasi ya kitoko (virino de beleco)
inteligenta virino = mwasi ya mayele (virino de inteligenteco)

La aparteno estas indikata per la prepozicioj "ya" aŭ "na"
Ekz: mia panjo = mama na ngai (panjo al mi)
mia aĵoj = biloko ya ngai (aĵoj de mi)

UTILAJ VORTOJ
jes = ee
ne = te
se = soki
sed = nkasi
aŭ = to
tiam, poste = nde
nu, tamen = nzokande
kun, kaj, en, al = na
multa, multe = mingi
de = ya
ankaŭ = mpe
por = pona
kio = nini
kiu = nani [ulo], nini [aĵo]
kial = pona nini (por kio/kiu)
kie = wapi
ĉar = po, mpo
momento = mukolo
kiam? = mukolo nini (momento kiu)
kiom = boni
maniero = ndenge
kiel? = ndenge nini (maniero kiu)
kiel (komparo) = lokola

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 10:29:02

Mi ne parolas pri svahila lingvo ĉar mi ne parolas svahila ^^
Mi kreskis en Kinŝasa, kie oni parolas lingala (sed mi kredas ke la lingala estas multe pli facila ol la svahila, laŭ la malmulto ke mi scias pri tiun lingvon)

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 10:35:13

SUBSTANTIVKLASOJ
ĝi estas la sola malfacilaĵo de la lingala, kaj la sola malfacilaĵo de la bantuaj lingvoj ĝenerale.
Ĉiuj vortoj apartenas al klasoj (15 en lingala), kaj ĉiu klaso posedas sian pluralan.

* mu, mw, mo / ba (tiu klaso koncernas la ulojn)
mutu (homo) / batu (homoj)
moninga (amiko) / baninga (amikoj)

* - / ba (plejofta klaso)
tata (paĉjo) / batata (paĉjoj)
kiti (seĝo) / bakiti (seĝoj)

* mu, mo / mi
mosapi (fingro) / misapi (fingroj)
mosala (laboro) / misala (laboroj)

* li / ma
liboko (mano) / maboko (manoj)
likaku (simio) / makaku (simioj)

* e / bi (tiu klaso koncernas neanimata aĵoj)
eloko (aĵo) / biloko (aĵoj)
elamba (vestaĵo) / bilamba (vestaĵoj)

... kaj iom aliaj maloftaj klasoj.

-
VORTFORMADO
Uzante la verbradiko, oni povas formi substantivojn.

ko-sal-a = labori
mo-sal-a = laboro
a-sal-i = li/ŝi laboras
mo-sal-i = laboranto, tiu kiu laboras (laboristo)
(la prefikso mo- indikas la ulon, kaj la verbfinaĵo -i indikas la plenumon de la ago)

- kobota = naski > moboti = naskanto (gepatro)
- koyemba = kanti > moyembi = kantanto (kantisto)
- kokonza = estri > mokonzi = estranto (estro)
- koyiba = ŝteli > moyibi = ŝtelanto (ŝtelisto)
- kolakisa = montri > molakisi = montranto (profesoro)
- kolamba = kuiri > molambi = kuiranto (kuiristo)
- kobala = edzigi > mobali = edziganto (viro)

Hyperboreus (Prikaži profil) 31. maj 2012 17:23:54

Forigite

Tjeri (Prikaži profil) 31. maj 2012 18:55:41

UTILAJ VORTOJ
Iom ŝokas min, ke tie troviĝas nek dankon nek saluton. Kutime ili estas la du unuaj, kaj ofte solaj, vortoj, kiun mi lernas, kiam mi vojaĝas...Ĉu oni estas tiel malĝentila en Kinŝaso?

Djino (Prikaži profil) 31. maj 2012 19:29:27

Tjeri:
UTILAJ VORTOJ
Iom ŝokas min, ke tie troviĝas nek dankon nek saluton. Kutime ili estas la du unuaj, kaj ofte solaj, vortoj, kiun mi lernas, kiam mi vojaĝas...Ĉu oni estas tiel malĝentila en Kinŝaso?
hahahahaha mi forĝesis tio

Mbote = Saluton
Sango nini? = Noveloj kiu? (kiel vi fartas?)
Sango te = Noveloj ne (Mi fartas bone)
Kombo na yo nani? = Nomo de vi kiu? (Kio estas via nomo?)
Kombo na ngai Elikya = Nomo de mi Elikya (Mia nomo estas Elikya)
Olobaka lingala? = Vi parolas lingala? (Ĉu vi parolas la lingalan?)
Nayoki te = Mi komprenis ne (Mi ne komprenis)
Oyo (ezali) nini? = Tio (estas) kio? (Kio estas tio?)
Oyo (ezali) nyau = Tio (estas) kato (Tio estas kato)
Oyo (ezali) mbwa? = Tio (estas) hundo? (Ĉu tio estas hundo?)
Ee = jes
Te, ezali meme = Ne, ĝi estas kapro
Melesí, osilisi ngai mingi = Dankon, vi helpis min multe
Kende malamu = Iru bone (Ĝis revido)

Nikolaj73 (Prikaži profil) 31. maj 2012 21:01:09

Dankojn sincerajn! Por mi ĉiuj bantuaj lingvoj sonas simile, ĉu vere ili estas pli proksimaj unu al aliaj ol ekz-e romanaj aŭ slavaj?

Nazaj na začetek