Přejít k obsahu

bv korekti mia invitilo

od uživatele czupaka ze dne 31. května 2012

Příspěvky: 6

Jazyk: Esperanto

czupaka (Ukázat profil) 31. května 2012 11:43:49

Mi volis inviti kunlernejanoj al renkontiĝo. Mi ne sciis ĉu mi faris tion korekte. Bv. korekti miajn erorojn. Dankon!

"Lasta renkontiĝo okazis grandega sukceso. Bedaŭru vi kiuj ne
partoprenis en ĝi. Ni parolis esperante dum pli ol 3 horoj. Ĉiu
partoprenanto rakontis pri sia laste lernita libro. Dankon al ĉiu por
veni!
La venonta renkontiĝo ni estas retradukonta (mi jam poligis ĝin)
mallongan tekston pri spiritstata saneco. Poste ni estas aŭskultonta
romano de Baruŝka. Ĝi estas aŭtentike verkita per ŝi.
Ni invitas ĉiuj! Venu al nia renkontiĝo kaj pasigu grandan tempon!
Venu kun viaj amikoj!
Kiam?
Ni renkontiĝas ĵaude je 19:00 horo.
Pli informoj: telefonu al mi 507 189 849.
Petrofo"

TatuLe (Ukázat profil) 1. června 2012 3:30:41

Jen iom da korektoj:
czupaka:La lasta renkontiĝo okazis estis grandega sukceso. Bedaŭru vi kiuj ne
partoprenis en ĝi. Ni parolis esperante dum pli ol 3 horoj. Ĉiu
partoprenanto rakontis pri sia laste lernita legita? libro. Dankon al ĉiu por
veni!
Dum la venonta renkontiĝo ni estas retradukonta retradukos (mi jam poligis ĝin)
mallongan tekston pri spiritstata saneco. Poste ni estas aŭskultonta aŭskultos
romanon de Baruŝka. Ĝi estas aŭtentike verkita per de ŝi.
Ni invitas ĉiujn! Venu al nia renkontiĝo kaj pasigu grandan bonegan? (longan?) tempon!
Venu kun viaj amikoj!
Kiam?
Ni renkontiĝas ĵaude je 19:00 horo.
Pli da informoj: telefonu al mi 507 189 849.
Petrofo
Aldone, pri "Dankon al ĉiu por veni": Laŭ mi estus pli klare diri "Dankon al ĉiuj kiuj venis"

Pri "estas retradukonta" kaj "estas aŭskultonta": Mi simpligis ilin al "retradukos" kaj "aŭskultos", ĉar tiuj longaj verboformoj kun participoj estas nenecesaj ĉi tie - sufiĉas simplaj verboj.

dombola (Ukázat profil) 7. června 2012 14:43:53

czupaka:Mi volis inviti kunlernejanoj al renkontiĝo. Mi ne sciis ĉu mi faris tion korekte. Bv. korekti miajn erorojn. Dankon!

"Lasta renkontiĝo okazis grandega sukceso. Bedaŭru vi kiuj ne
partoprenis en ĝi. Ni parolis esperante dum pli ol 3 horoj. Ĉiu
partoprenanto rakontis pri sia laste lernita libro. Dankon al ĉiu por
veni!
La venonta renkontiĝo ni estas retradukonta (mi jam poligis ĝin)
mallongan tekston pri spiritstata saneco. Poste ni estas aŭskultonta
romano de Baruŝka. Ĝi estas aŭtentike verkita per ŝi.
Ni invitas ĉiuj! Venu al nia renkontiĝo kaj pasigu grandan tempon!
Venu kun viaj amikoj!
Kiam?
Ni renkontiĝas ĵaude je 19:00 horo.
Pli informoj: telefonu al mi 507 189 849.
Petrofo"
Lingvohelpilo ne akceptis la jenan frazon: "Bedaŭru vi kiuj ne
partoprenis en ĝi."

Ĝi akceptis : "Bedaŭru vin, kiuj ne partoprenis en ĝi."

TatuLe (Ukázat profil) 7. června 2012 17:59:20

dombola:

Lingvohelpilo ne pravas. Ĝian konfuzon kaŭzas tio, ke en tiu frazo la subjekto estas post la verbo kaj ne antaŭ ĝi. Kiam oni uzas la verbon bedaŭri kun subjekto kaj objekto, la subjekto estas persono, kiu sentas bedaŭron, kaj la objekto estas la afero, kiu estas bedaŭrinda - do "Bedaŭru vin, kiuj ne partoprenis en ĝi." estas sufiĉe sensenca.

Ankaŭe: La reguloj pri la uzo de komoj efektive ne estas tiel striktaj, kiel ŝajnigas Lingvohelpilo (la programo ne akceptas, ke la vorton "kiuj" ne antaŭas komo, kaj pri tiu korekto mi malkonsentas).

dombola (Ukázat profil) 11. června 2012 1:02:17

"Bedaŭru vi kiuj ne partoprenis en ĝi."

La verbo “bedaŭri” estas transitiva, do ĉiam postulas objekton.

Aldone, “kiam vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni kutime forlasas ĝin (§20 en Detala Lernu!-Gramatiko).”
Kelkmaniere, se “vi” estas subjekto en tiu frazo, ni rajtas demandi:

Kiu estas la objekto en la frazo "Bedaŭru vi kiuj ne partoprenis en ĝi."?

TatuLe (Ukázat profil) 11. června 2012 2:21:20

dombola:"Bedaŭru vi kiuj ne partoprenis en ĝi."

La verbo “bedaŭri” estas transitiva, do ĉiam postulas objekton.

Aldone, “kiam vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni kutime forlasas ĝin (§20 en Detala Lernu!-Gramatiko).”
Kelkmaniere, se “vi” estas subjekto en tiu frazo, ni rajtas demandi:

Kiu estas la objekto en la frazo "Bedaŭru vi kiuj ne partoprenis en ĝi."?
Foje, oni povas forlasi objekton de transitiva verbo, se estas tute klare en la kunteksto, kiu estas la objekto. Ekzemple, se la objekto estus inkluzivita en tiu frazo, ĝi iĝus:

"Vi kiuj ne partoprenis en ĝi bedaŭru tion, ke vi ne partoprenis en ĝi."

La objekto "tion, ke vi ne partoprenis en ĝi" estas superflua por la signifo de la frazo.

Jen dialogo kun pli da ekzemploj de tio:

A: Kiel vi fartas?
B: La lasta semajno estis tre malfacila por mi.
A: Mi bedaŭras.
B: Tamen, nun ni manĝu!

Kvankam "bedaŭri" kaj "manĝi" estas transitivaj verboj, estas klare en la kunteksto ke tio, kion A bedaŭras, estas la malfacilaĵoj, kiujn spertis B, kaj ke tio, kion A kaj B manĝos, estas manĝaĵo iaspeca.

--------------

Vi pravas pri tio, ke oni kutime forlasas la subjekton de U-verbo, kiam temas pri la pronomo "vi".
Tamen en "Bedaŭru vi kiuj ne partoprenis en ĝi" tia forlaso ne eblas, ĉar "vi" estas kunligita kun la subfrazo "kiuj ne partoprenis en ĝi", do la subjekto estas ne nur "vi" sed la tuta "vi kiuj ne partoprenis en ĝi".

Zpět na začátek