ورود به محتوا

Respondo al Paquillo

از darkweasel, 1 ژوئن 2012

پست‌ها: 42

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 11:24:29

La lernu!-teamo forigis la unuan fadenon "Respondo al Paquillo" - nu, espereble ĝi estas akceptebla en la forumparto "Humuro". ridulo.gif (Ĝi ja ne estas pli sensenca ol "La ulo sub mi" kaj similaj fadenoj.)

Por ke aliaj sciu, pri kio temas, jen ekranfoto de parto de la unua fadeno.

fajrkapo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 11:43:18

Ha,ha, espereble ke la protagonisto ne ĝenu (ĉu geniĝu?)
Paisano, tienes tu propio hilo! samlandano: vi havas vian propran fadenon!

Paquillo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 12:22:40

Dankon, dark.

Mi emociiĝus se iu farus ŝercon kie mi estus la protagonisto/heroo.

Paquillo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 13:16:45

Do, mi faros la unuan.

Unu tago mi iris al la mondan cirkon. Kiam mi alproksimiĝis al la cirko, mi legis en granda afiŝo: Hodiaŭ, aĉetante tiketon por plenaĝulo, infano senpage!
Do, mi aĉetis mian tiketon kaj demandis: Kaj kie estas mia infano?

fajrkapo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 13:55:07

Paquillo:Do, mi faros la unuan.

Unu tago mi iris al la mondan cirkon. Kiam mi alproksimiĝis al la cirko, mi legis en granda afiŝo: Hodiaŭ, aĉetante tiketon por plenaĝulo, infano senpage!
Do, mi aĉetis mian tiketon kaj demandis: Kaj kie estas mia infano?
1 Paquillo ne havas infanon
2 Paquillo volis memori sian infanecon
3 Paquillo perdis sian infanon
4 Paquillo demandis sin kial li ne havis infanon
...okulumo.gif

dobri (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 14:00:55

5 Paquillo koleretis kontraŭ falsa reklamo, ĉar li ricevis nenian infanon dum aĉetado de sia tiketo!

fajrkapo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 14:12:19

dobri:5 Paquillo koleretis kontraŭ falsa reklamo, ĉar li ricevis nenian infanon dum aĉetado de sia tiketo!
haha,
6 Paquillo nur sonĝadis, kaj subite li ekvekiĝis vokante sian infanon: kie estas mia infano?

vincas (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 14:40:16

Feliĉe, miaj amikoj fajrkapo, darkweasel kaj aliaj plu povas grave diskuti :]

fajrkapo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 15:29:38

vincas:Feliĉe, miaj amikoj fajrkapo, darkweasel kaj aliaj plu povas grave diskuti :]
Jes vincas, ĉi tio estas tre grava...Respondo al Paquillo ne estas ia ludo, do, estus tre ĝentile farite de vi, se vi kontribuus per alia serioza kaj plenaĝa respondo. ]
7 Paquillo, dum la emocio reveni al cirko denove, forgesis sian infanon hejme.

Paquillo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2012،‏ 18:36:28

Kial Paquillo ĉiam ŝatas esti la protagonisto? Eĉ estante simpla hispano.

بازگشت به بالا