Al contingut

Dorson antaŭen...

de Chainy, 1 de juny de 2012

Missatges: 14

Llengua: Esperanto

Chainy (Mostra el perfil) 1 de juny de 2012 13.55.29

Kiam oni sin vestas tre rapide, oni povas poste rimarki, ke la dorsa flanko de la T-ĉemizo fakte estas sur la brusto.

En la Lernu-vortaro (la angla > Esperanto) mi trovis jenan tradukon:

"back to front = antaŭo posten"

- Mi demandis min, ĉu tio vere estas la kutima esprimo en Esperanto? Mi trovis en la vortaro de Kondratjev:

"surmeti la robon la dorson antaŭen = надеть платье задом наперёд."

Do, la rusa similas al la angla esprimo en la senco ke oni parolas pri la pozicio de la dorsa flanko.

En Esperanto oni povas eble pravigi ambaŭ esprimojn, do mi verŝajne lasu 'antaŭo posten' en la vortaro. Sed mi pensas, ke indas aldoni ankaŭ 'dorso antaŭen', ĉu ne?

sudanglo (Mostra el perfil) 1 de juny de 2012 14.43.35

Kial akuzativigi la adverbo? Tiu indikas la pozicio pli ol la direkto. Do mi dirus back to front - la dorson antaŭe.

Eble oni diras por 'hands up' ĉielen la manojn' sed en tiu kazo temas pri movo.

Surmeti ion reverse estas surmeti ion 'inside out', mi supozas. Sed eble foje back to front?

'Dors-fronte' certe estus kun la dorso ĉe la fronto.

Chainy (Mostra el perfil) 1 de juny de 2012 15.25.00

sudanglo:Kial akuzativigi la adverbo? Tiu indikas la pozicio pli ol la direkto. Do mi dirus back to front - la dorson antaŭe.

Eble oni diras por 'hands up' ĉielen la manojn' sed en tiu kazo temas pri movo.
Kiam temas pri surmetado de vestaĵo, do ja temas pri movado, sed vi pravas, ke kiam oni parolas pri la rezulto, tiam oni povus tion diri sen la n-finaĵo:

"Vi surhavas vian T-ĉemizon dorson antaŭe."

- Via sugesto ankaŭ ŝajnas bona (dors-fronte). Ĉu estus diferenco inter tio kaj 'dors-antaŭe'? Eble ambaŭ estas ĝustaj.

sudanglo:Surmeti ion reverse estas surmeti ion 'inside out', mi supozas. Sed eble foje back to front?
Jes, tio estas alia interesa demando. 'inside out' (= наизнанку, t.e oni vidas la enan flankon de vestaĵo ekstere post kiam oni surmetis ĝin) Por tio, Kondratjev sugestas 'reverse aŭ inverse' (sed li aldonis demandosignon koncerne tion!). Kaj oni povus eble kompreni ambaŭ formojn kvazaŭ ili havas la signifon 'dorson antaŭe'!

Laŭ ReVo:

inversa = Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia.
reverso = Dorsflanko de plata objekto.

Laŭ Vortaro.net:

reverso = La interna, posta, dorsa flanko de objekto.
inversa = Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia.

Tamen, mi pensas, ke se iu dirus al mi: "Inversigu tiun T-ĉemizon", mi plej verŝajne komprenus tion, ke mi metu la internan flankon eksteren.

Chainy (Mostra el perfil) 4 de juny de 2012 9.39.29

La esprimo 'antaŭo posten' troveblas en "La Faraono" de Kabe. Min interesas, kial li elektis diri tion tiamaniere kaj ne 'dorso antaŭen'. Ĉu la pola lingvo influis lin? Aŭ ĉu li preferis eviti figuran uzon de 'dorso' ĉi-rilate?

Min ankaŭ interesas, kiel oni tion diras en aliaj lingvoj. En la germana, ŝajne 'verkehrt/falsch herum' povas rilati al 'antaŭo posten' (back to front), kaj ankaŭ "inverse" / "ena flanko ekstere" (inside out), depende de la kunteksto. Sed ankaŭ estas alia esprimo "auf links" por "inside out".

darkweasel (Mostra el perfil) 4 de juny de 2012 10.04.30

Chainy:Sed ankaŭ estas alia esprimo "auf links" por "inside out".
Tiun esprimon mi ĝis nun neniam aŭdis. Eble ĝi estas uzata nur en certaj regionoj.

fajrkapo (Mostra el perfil) 4 de juny de 2012 11.06.26

Chainy: Min ankaŭ interesas, kiel oni tion diras en aliaj lingvoj. En la germana, ŝajne 'verkehrt/falsch herum' povas rilati al 'antaŭo posten' (back to front), kaj ankaŭ "inverse" / "ena flanko ekstere" (inside out), depende de la kunteksto. Sed ankaŭ estas alia esprimo "auf links" por "inside out".
Kutime hispane oni diras: "lleva la camisa al revés", li portas la ĉemizon inverse, por esprimi dorson antaŭe-n AŬ ANKAŬ inverson eksteren...MI REDAKTIS MIN
Ankaŭ sed malpli kutime, "lleva lo de atrás (para)delante", lo de atras: postaĵo, delante: antaŭe: li portas postaĵon antaŭe, "para", esprimus direkton, kiel -n, hispane oni povas diri Para aŭ ne.
Kvankam ankaŭ, oni povus diri: "lo de delante (para)atrás": li portas antaŭaĵon poste, dependas de la vidpunktoj, sed ambaŭ estas korektaj.
Ankaŭ oni povus porti la ĉemizon kun postaĵo (aŭ la ĉemizon postaĵe) antaŭe-n ,kaj krom inverse, kio estus: kun la poŝo al la brusto aŭ al la dorso, kun inverso eksteren, signifus duoble inverse...
((aŭ li portas la (ĉemiz)postaĵon antaŭe- (n)...)
Eble en Eo ne necesas -ajo, sed ankaŭ oni povas uzi ĝin , cu?
BKM, kion pensas aliaj hispanparolantoj, surtute el Ameriko? Dankon

PD, MI ANKORAŬ NE VESTIS MIN INVERSE EN ESPERANTO, DO, NE HAVAS SPERTON...ridulo.gif

fizikisto (Mostra el perfil) 4 de juny de 2012 12.28.40

darkweasel:
Chainy:Sed ankaŭ estas alia esprimo "auf links" por "inside out".
Tiun esprimon mi ĝis nun neniam aŭdis. Eble ĝi estas uzata nur en certaj regionoj.
Ĉe ni ĉirkaŭ Frankfurto en Germanujo ni ja uzas la esprimon "linksherum" por "internaĵo ekstere".

zan (Mostra el perfil) 5 de juny de 2012 8.20.40

Bonvolu konsili al mi.

surmeti la robon la dorson antaŭen
La elegantulo havis la perukon antaŭo posten(La Faraono)

Kial "dorson" havas N-finaĵon, sed "antaŭo" ne havas?
La N-finaĵo de "dorson" estas pozicia -N.
Sed kial ne estas tiel en "antaŭo" ?
Ĉu ĝi estas perverba priskribo?

fajrkapo (Mostra el perfil) 5 de juny de 2012 8.45.18

zan:Bonvolu konsili al mi.

surmeti la robon la dorson antaŭen
La elegantulo havis la perukon antaŭo posten(La Faraono)

Kial "dorson" havas N-finaĵon, sed "antaŭo" ne havas?
La N-finaĵo de "dorson" estas pozicia -N.
Sed kial ne estas tiel en "antaŭo" ?
Ĉu ĝi estas perverba priskribo?
Mi estus dirinta: la elegantulo havis la perukantaŭoN poste(-n), kaj surmeti la robdorson antaŭe(-n)...
Ankaŭ, surmeti la robon kun/per la dorso antaŭe (N) (aŭ surmeti la robon havante la dorson antaŭe)... ankaŭ mi ne tre bone komprenas tiujn frazojn...

darkweasel (Mostra el perfil) 5 de juny de 2012 9.06.55

zan:Bonvolu konsili al mi.

surmeti la robon la dorson antaŭen
La elegantulo havis la perukon antaŭo posten(La Faraono)

Kial "dorson" havas N-finaĵon, sed "antaŭo" ne havas?
La N-finaĵo de "dorson" estas pozicia -N.
Sed kial ne estas tiel en "antaŭo" ?
Ĉu ĝi estas perverba priskribo?
Via dubo estas prava, ankaŭ mi trovas la mankon de -n en tiu dua frazo stranga.

Tornar a dalt