לתוכן העניינים

2012

של klnptrs78, 1 ביוני 2012

הודעות: 21

שפה: Esperanto

jchthys (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 15:02:59

Dekdue, la 21-a de junio en 2012 estas la 19;a de junua, 11B8;.
Sed mi preferus nomi la unuan tagon de la monato 0, do se ni tiam uzus okan numersistemon, ni havus x24 junio x3734.

Aŭ per sekundoj post la UNIX-a epoko, deksese: 0x4FE26400.

cxevino (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 16:57:00

La 21-an de junio de 2012 ne estos la 21-an de junio de 2012 sed de 2011 ĉar ne estis la jaro 0...

Se vi pensas pri la Maja kalendaro, la fino de la mondo okazos ne en la 21-a de junio sed en la 21-a de decembro. Se la kalkulintoj ripetis la eraron de la jaro O, ni havas ankoraŭ unu jaron kaj duonon...

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 17:11:24

cxevino:La 21-an de junio de 2012 ne estos la 21-an de junio de 2012 sed de 2011 ĉar ne estis la jaro 0...
En ISO 8601 ekzistas jaro 0, sed kutime oni nomas tiun jaron la jaro 1 antaŭ Kristo. Do la ISO-8601-a jaro -1 estas 2 antaŭ Kristo, ktp.
cxevino:Se la kalkulintoj ripetis la eraron de la jaro O, ni havas ankoraŭ unu jaron kaj duonon...
Tion mi ne komprenas - tiu dato ja ne estis kalkulita laŭ la gregoria, sed laŭ la majaa kalendaro.

cxevino (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 17:24:57

Mi sugestis ke oni eble eraris kiam oni konvertis de la majaa al la gregoria...

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 17:28:33

cxevino:Mi sugestis ke oni eble eraris kiam oni konvertis de la majaa al la gregoria...
Nu eble, sed kiel verŝajna estas tio? Ja certe tion faris homo, kiu scias pri sia fako.

dobri (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 18:16:45

Laŭ la majaa kalendaro ĉidecembre finos plua majaa ciklo, sed tute ne okazos la mondofino.

cxevino (הצגת פרופיל) 2 ביוני 2012, 19:39:32

Vi pravas. La mondfino povas okazi plifrue...

Fakte ne temas nur pri fino de ciklo sed pri perturbo de la magneta kampo de nia planedo post liniiĝo al la galaksia akso (kio regule okazas)...

En Islamio oni diras "post kiam la homo pashos sur la luno" por diri "neniam" (Alaho ne avertis al ili ke la homo estus ironta al la luno...). En Esperantio oni povus diri ke la mondo finiĝos post kiam Esperanto finvenkos (tial ni estos pli paciencaj)...

Honeste, mi konfesas ke mi estas el tiuj, kiuj ne kredas ke la homo (americensis) iris al la luno, sed ke temas pri insida senhonta blefo de usonanoj por preterpasi la rusojn... (kiuj kapablas blefi pri amasdetruiloj cele al ataki, forrabi kaj findetrui landon sendefendan, tiuj kapablas ĉion ajn...)

Kiam diktatoro apogas la dolaron, tiam Usono apogas lin, sed kiam li akceptas nur eŭrojn kontraŭ petrolo, ili mortigas la ulon (Saddam Hussein, Ghadafi... Chavez ?)

Merdo! Mi denove parolas pri politikaĉo...

darkweasel (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2012, 16:02:07

Ĝamadio:En la jaro 2012 spontane kreiĝis strangaj kreolaj lingvoj el Esperanto, la franca, la hispana kaj la portugala... ridulo.gif
Nu, fakte la termino Esperañol unuafoje uziĝis jam en 2009. Kaj ankaŭ jam pli frue ĉi-jare.

cxevino (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2012, 16:44:02

Mancas mia Elefanto (Lingua Franca Nova + Esperanto) ci serte es un de la plu interesantai e belai en sea categorio.

http://lfn.wikia.com/wiki/Elefanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2012, 18:02:34

cxevino:Mancas mia Elefanto (Lingua Franca Nova + Esperanto) ci serte es un de la plu interesantai e belai en sea categorio.

http://lfn.wikia.com/wiki/Elefanto
Ĉu Senegaùlo?

לראש הדף