İçerik Görüntüleme

Verbigitaj adjektivoj

başlangıç wabe, 2 Haziran 2012

Mesajlar: 2

Dil: Esperanto

wabe (Profili görüntüle) 2 Haziran 2012 10:16:11

Ĉu ĝustas uzi ĉiuj adjektivoj en verbigita formo?
Ĉu ekzemple ĝustas la sekvaj frazoj?
- Kiom altas tiu domo?
- La muziko belas.
- La ponto longas kvindek metrojn.
- Kiom grandas la povumo de via automobilo?
- Kiom altas la nivelo kiun atingas aviadiloj?

tommjames (Profili görüntüle) 2 Haziran 2012 10:24:23

Tio ja eblas, sed notu ke la signifo de verbigita adjektivo X ne ĉiam estas tute sama kiel "esti X-a", kiel multaj missupozas. PMEG havas informojn ĉi tie.

Başa geri dön