La plej bonaj amikoj de Esperanto estas tiuj kiuj volas uzi la anglan
ca, kivuye
Ubutumwa 54
ururimi: Esperanto
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruheshi 2012 18:48:00
cellus:Nu jes, kaj tio ĉi montras, ke homoj fakte volas komunikiĝi per neŭtrala lingvo. La angla certe estas neŭtrala lingvo, kiam mi aŭstro uzas ĝin en Italujo.
Unu aferon kiun mi renkontis estas ankaŭ ke se vi provas paroli iun lingvon kaj faras tion malbone, oni preferos paroli angle, eĉ se la persono – laŭ via takso – parolas pli malbone la anglan ol vi lian gepatran lingvon.
fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruheshi 2012 20:41:21
darkweasel:Nu, ne tiom rapide, la angla tute ne estas neŭtrala kie ajn vi uzos ĝin. Nur estas la plej studata nuntempe pro monkialoj klare, kaj tiel, vi supozas ke iu ajn en Italio almenaŭ komprenos ion, ĉefe se estas junulo.cellus:Nu jes, kaj tio ĉi montras, ke homoj fakte volas komunikiĝi per neŭtrala lingvo. La angla certe estas neŭtrala lingvo, kiam mi aŭstro uzas ĝin en Italujo.
Unu aferon kiun mi renkontis estas ankaŭ ke se vi provas paroli iun lingvon kaj faras tion malbone, oni preferos paroli angle, eĉ se la persono – laŭ via takso – parolas pli malbone la anglan ol vi lian gepatran lingvon.
Neniu nacia lingvo estos iam neŭtrala...Se vi estus angla vi probable ne parolus la germanan ie ajn en Italio, ĉar neniu komprenus vin, kaj kvankam ĉiuj komprenus, ankaŭ ne la germana estus iam neŭtrala, ĉar ĝi estus la germana, la lingvo de Germanio unue, kaj probable de pli da gravaj aŭ/ kaj grandaj landoj.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 09:22:54
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 09:43:59
cellus:En intervjuoj en la sveda radio kaj televido multaj finlandaj sciencistoj parolas la anglan kaj ne la duan lingvonn de la lando, la svedan.Malfeliĉe, la angla, lingvo malpli taŭga por esti internacia lingvo, trudiĝis en ĉiuj sociaj tavoloj, tiamaniere ke ĝi forlokigis aliajn lingvojn kiuj, en aliaj cirkonstancoj, estus lernitaj anstataŭ la anglan.
Amike.
hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 09:47:42
cellus:En intervjuoj en la sveda radio kaj televido multaj finlandaj sciencistoj parolas la anglan kaj ne la duan lingvonn de la lando, la svedan. Tio estas tute komprenebla laŭ la maniero kiel aspektas la lingvolernado en la eduka sistemo.Do la sveda estas dua lingvo de Svedujo, ne la unua - terure. Svedoj jam estas konkeritaj - pripensu la ŝanĝon de via ŝtatnomo - eble Anglsvedio.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 09:56:14
fajrkapo:Kiam germanlingvano uzas la anglan parolante al italalingvano, tio estas ja sufiĉe neŭtrala komunikado. Ambaŭ devis peni lerni la lingvon de komunikado.darkweasel:Nu, ne tiom rapide, la angla tute ne estas neŭtrala kie ajn vi uzos ĝin. Nur estas la plej studata nuntempe pro monkialoj klare, kaj tiel, vi supozas ke iu ajn en Italio almenaŭ komprenos ion, ĉefe se estas junulo.cellus:Nu jes, kaj tio ĉi montras, ke homoj fakte volas komunikiĝi per neŭtrala lingvo. La angla certe estas neŭtrala lingvo, kiam mi aŭstro uzas ĝin en Italujo.
Unu aferon kiun mi renkontis estas ankaŭ ke se vi provas paroli iun lingvon kaj faras tion malbone, oni preferos paroli angle, eĉ se la persono – laŭ via takso – parolas pli malbone la anglan ol vi lian gepatran lingvon.
Neniu nacia lingvo estos iam neŭtrala...Se vi estus angla vi probable ne parolus la germanan ie ajn en Italio, ĉar neniu komprenus vin, kaj kvankam ĉiuj komprenus, ankaŭ ne la germana estus iam neŭtrala, ĉar ĝi estus la germana, la lingvo de Germanio unue, kaj probable de pli da gravaj aŭ/ kaj grandaj landoj.
Estas alie, se anglalingvano uzas la anglan en Italujo.
Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 10:10:56
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 10:14:10
hebda999:Ne, Hebda, ne. Temas pri finlandanoj kiuj prefere lernas la anglan, anstataŭ la svedan, kiu estas la dua lingvo de Finnlando.cellus:En intervjuoj en la sveda radio kaj televido multaj finlandaj sciencistoj parolas la anglan kaj ne la duan lingvonn de la lando, la svedan. Tio estas tute komprenebla laŭ la maniero kiel aspektas la lingvolernado en la eduka sistemo.Do la sveda estas dua lingvo de Svedujo, ne la unua - terure. Svedoj jam estas konkeritaj - pripensu la ŝanĝon de via ŝtatnomo - eble Anglsvedio.
Amike.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 10:16:39
Fenris_kcf:Sed la Angla estas Ĝermana lingvo - kiel la Germana. La Itala estas Romana lingvo. Se vi parolas la Finan aŭ la Ĉinan, tiam vi uzas sufiĉan neŭtralan lingvon por tio situacio.Eble, sed, se oni tiel argumentas, ankaŭ Esperanto estas neneŭtrala lingvo, kiam mi uzas ĝin al ĉinlingvano.
Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2012 10:23:49