La plej bonaj amikoj de Esperanto estas tiuj kiuj volas uzi la anglan
viết bởi robbkvasnak, Ngày 02 tháng 6 năm 2012
Tin nhắn: 54
Nội dung: Esperanto
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 10:33:50 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
darkweasel:Kiam germanlingvano uzas la anglan parolante al italalingvano, tio estas ja sufiĉe neŭtrala komunikado. Ambaŭ devis peni lerni la lingvon de komunikado.Jes, fakte tio okazas hodiaŭ tutmonde, homoj de malsimilaj lingvoj interparolas en la angla por interkompreniĝi.
Sed tio kio pli ridindas estas ke portugalano aŭ italano parolu angle kun hispanano, kiam tute simple ĉiu parolante en sia denaska lingvo povas esti komprenita de la alia.
Amike.
vincas (Xem thông tin cá nhân) 11:06:25 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
fajrkapo:Nu, ne tiom rapide, la angla tute ne estas neŭtrala kie ajn vi uzos ĝin. NurKial ne? La angla lingvo estas oficiala lingvo en 54 ŝtatoj.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 11:33:23 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
darkweasel:Darkweasel tute pravas. Ankaŭ Esperanto kompreneble ne estas neŭtrala en la senco ke ĝi sendube estas eŭropdevena lingvo, kiu tute hazarde havas kelke da similaĵoj al ne-eŭropdevenaj lingvoj. Do, la ĉefa demando estas, ĉu ne-eŭroplingvanoj iam ajn pretos ĝin akcepti kiel kvazaŭ-neŭtralan internacian lingvon. La ĉefa argumento favore al tio estas, ke ĝis nun ne estas alia pli bona propono koncerne relativan facilecon de lernado ktp, sed eble tio ne sufiĉas...Fenris_kcf:Sed la Angla estas Ĝermana lingvo - kiel la Germana. La Itala estas Romana lingvo. Se vi parolas la Finan aŭ la Ĉinan, tiam vi uzas sufiĉan neŭtralan lingvon por tio situacio.Eble, sed, se oni tiel argumentas, ankaŭ Esperanto estas neneŭtrala lingvo, kiam mi uzas ĝin al ĉinlingvano.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:35:50 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
Fenris_kcf:Sed Esperanto ne vere apartenas al iu ajn lingvaro. Certe oni emas tasksi ĝin kiel Hindeŭropa lingvo, pro ties vortaro, sed tio ne estas ĝusta maniero por difini la lingvaron al kiu ĝi apartenas.Prave, tamen ne temas vere pri la lingvaro, sed pri la lern-facileco.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 11:57:17 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
antoniomoya:Malfeliĉe, la angla, lingvo malpli taŭga por esti internacia lingvo, trudiĝis en ĉiuj sociaj tavoloj, tiamaniere ke ĝi forlokigis aliajn lingvojn kiuj, en aliaj cirkonstancoj, estus lernitaj anstataŭ la anglan.Se Esperanto estus iam ajn tiel vaste uzata internacia lingvo kiel la angla, tiam oni havus ekzakte la samajn problemojn rilate tiun de vi nomatan 'trudiĝon'. Estas memevidente, ke ajna vere internacia lingvo havus tian influon. La solaj avantaĝoj de Esperanto estas, ke kompare kun naciaj lingvoj ĝi ja estas pli neŭtrala (sed certe ne tute, pro ĝia eŭroplingva deveno), kaj ĝi estas pli facile lernebla (sed ĝi kompreneble ĉiam restos multe pli facila al eŭroplingvanoj!).
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 12:23:03 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
Fenris_kcf:Sed Esperanto ne vere apartenas al iu ajn lingvaro. Certe oni emas tasksi ĝin kiel Hindeŭropa lingvo, pro ties vortaro, sed tio ne estas ĝusta maniero por difini la lingvaron al kiu ĝi apartenas.Claude Piron klare klasifikas Esperanton ĉi tie:
Esperanto: european or asiatic language?
Amike
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 13:53:28 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
Chainy: ... ne estas neŭtrala en la senco ke ĝi sendube estas eŭropdevena lingvo, kiu tute hazarde havas kelke da similaĵoj al ne-eŭropdevenaj lingvoj. Do, la ĉefa demando estas, ĉu ne-eŭroplingvanoj iam ajn pretos ĝin akcepti kiel kvazaŭ-neŭtralan internacian lingvon...Ankoraŭ mi ne aŭdis iun afrikanon aŭ azianon plendi pro la eŭropdeveno de Eo, nur la eŭroplingvanoj plendas pri tio.
Eble la hazardo estas la universala kielo de ĝia strukturo por kapablas ĉirkaŭi ĉiujn hompensojn.
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 15:19:13 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
Chainy:Ankaŭ Esperanto kompreneble ne estas neŭtrala en la senco ke ĝi sendube estas eŭropdevena lingvo, kiu tute hazarde havas kelke da similaĵoj al ne-eŭropdevenaj lingvoj.Unue, mi ne dirus, ke la similaĵoj estas hazardaj. Memoru, ke Zamenhof scipovis la hebrean, ŝemidan lingvon, kiu videble influis almenaŭ la artikolon (la hebrea kaj E-o havas nedeklinacieblan, antaŭmetitan, difinan artikolon, sed ne nedifinan; en la hebrea ĝi estas ha - tre simila al la, ĉu ne?).
Due, ne gravas, ĉu la ne-(hind)eŭropdevenaj trajtoj estas hazardaj ĉu intencaj, gravas nur, ke ili helpas al ĉiu pli facile ellerni la lingvon.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 22:34:54 Ngày 12 tháng 6 năm 2012
fajkapo:Mia komento ne estis plendo.chainy:... ne estas neŭtrala en la senco ke ĝi sendube estas eŭropdevena lingvo, kiu tute hazarde havas kelke da similaĵoj al ne-eŭropdevenaj lingvoj. Do, la ĉefa demando estas, ĉu ne-eŭroplingvanoj iam ajn pretos ĝin akcepti kiel kvazaŭ-neŭtralan internacian lingvon...Ankoraŭ mi ne aŭdis iun afrikanon aŭ azianon plendi pro la eŭropdeveno de Eo, nur la eŭroplingvanoj plendas pri tio.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 16:48:06 Ngày 14 tháng 6 năm 2012
Same mi pensas, ke se iu volas lerni esperanton, tio estos ebla, ju pli juna la lernanto estos des pli bone.
La eŭropaj lingvoj fakte estas parolataj sur tre granda surfaco de la mondo.