eŭropo lasis hispanion en la manoj de la faŝistoj antaŭ la dua mondmilito
de Paquillo, 2012-junio-04
Mesaĝoj: 39
Lingvo: Esperanto
cellus (Montri la profilon) 2012-junio-07 05:32:46
Ĉar la internacia komunumo volis esti neŭtrala kaj oni havis malpermeson de sendado de armoj al la partioj en la enlanda milito, neniu oficiala helpo estis donita.
El Svedujo venis 200 volontuloj. On ha diskutite ĉu ili vere helpis speciale al la respubliko. La respondo povas iom dependi de la opinio de la respondinto. De multaj aliaj landoj ankaŭ venis volontuloj.
Mia impreso estas ke certa parto de la volontuloj estis seniluziigitaj.
Faktoro kiu probable tre malfortigis la respublikan flankon estis la bataloj inter la diversaj maldekstraj organizoj. Okazis eĉ procesoj kontrabu flenkenirintoj laŭ la modelo de la politikaj procedoj en Moskvo 1937/38.
Ĉu estas eble ke la respubliko mem provokis la internan militon realizante tro radikalajn reformojn tro rapide? Mi legis menciojn kiuj sugestas tian interpretadon.
cellus (Montri la profilon) 2012-junio-07 05:53:52
cxevino:Plibone ol la konsekvencojn, oni atentu la kaŭzojn: la burĝaro ĉiulanda (inkluzive de Judoj) portis al siaj registaroj la faŝistojn, frankistoj, salazaristojn, naziistojn, k. c., por eviti bolŝevikajn revoluciojn...La burĝularo en la okcidento tre timis ke la socialisma revolucio ankaŭ okazos en iliaj landoj, kaj esperis ke la nazioj finigos Sovetunion. Same en Sovetunio oni vidis la germanajn atakojn al la okcidentaj landoj kiel la lasta redistribua milito inter la kapitalismaj landoj, ĉio laŭ Marx.
Tio denove okazas en la estanteco, sed la faŝistoj estis anstataŭitaj de teroristoj, la burĝaro, de petrolreĝoj, kaj bolŝevismo de naciistaj registaroj, kiuj oponas la "novamondordon".
Estas ankaŭ notinde ke la fido pri demokratio estis tre malalta en la intermilita Germanujo. Ne nur estis la nazioj kiu sopiris pri forta gvidanto.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-junio-07 09:13:16
Denisov:Mi kalkulas ĉiujn viktimojn, ne nur rekte mortigitajn pro Stalinaj ordonoj, ankaŭ tiujn, kiuj mortis pro la persekutado, translokiĝo al Siberio, antaŭ kaj post la Dua Mondmilito. Viaj nombroj estas tute fantastaj - 20.000 en Pollando? Ha ha ha. Eble Stalin estis kara patro por ĉiuj nacioj de la mondo, tre agrabla kaj bonkonduta homo.hebda999:Vikipedio ne estas oficiala, sed fidinda. Historion de mia lando mi scias tre bone. De kie vi prenis tiom fantastan ciferon? Ĝi estas tute mensoga
Vikipedio ne estas oficiala fonto de historiaj eventoj. Stalin murdis ĉirkaŭ 60.000.000 homojn.
La fontoj:
* Paul Johnson Historia świata od roku 1917 do lat 90., Puls publications Ltd., Londyn, 1992, ISBN 0-907587-79-8
* Roj A. Miedwiediew Ludzie Stalina, Instytut Wydawniczy Związków Zawodowych, Warszawa, 1989, ISBN 83-202-0785-1
* Simon Montefiore Stalin. Dwór czerwonego cara, Wydawnictwo Magnum, Warszawa, 2004, ISBN 83-89656-06-X
* Arno Lustiger Czerwona Księga. Stalin i Żydzi, Wydawnictwo W.A.B, Warszawa, 2004, ISBN 83-7414-028-3
* Norman Davies Europa. Rozprawa historyka z historią, Wydawnictwo ZNAK, Kraków, 1999, ISBN 83-7006-883-9
* Wiktor Suworow Lodołamacz, Editions Spotkania, Warszawa, 1992, ISBN 83-85195-54-8
* Vojtech Mastny Stalin i zimna wojna, Wydawnictwo Trio, Warszawa, 2006, ISBN 83-7436-106-4
Denisov (Montri la profilon) 2012-junio-07 12:37:47
hebda999:Ankaŭ mi ilin kalkulas. Se temas pri USSR - 7oo ooo mortpafitaj, kaj 1 500 000 mortis in malliberejoj. Tio estis tre multe, kaj tio estis neforgesebla krimo. Sed kompari kun fiagoj de Hitler ne licas. Ne forgesu,ke ankaŭ pola armeo sturmis Berlinon man-ĉe mane kun Sovetia armeo.
Mi kalkulas ĉiujn viktimojn, ne nur rekte mortigitajn pro Stalinaj ordonoj, ankaŭ tiujn, kiuj mortis pro la persekutado, translokiĝo al Siberio, antaŭ kaj post la Dua Mondmilito. Viaj nombroj estas tute fantastaj - 20.000 en Pollando? Ha ha ha. Eble Stalin estis kara patro por ĉiuj nacioj de la mondo, tre agrabla kaj bonkonduta homo.
auxro (Montri la profilon) 2012-junio-07 13:05:00
Denisov:Vi forgesas 10.000.000 da malsateg-mortigitaj nur en Ukrajnio dum 1932-1933 far de Stalina politiko.hebda999:Ankaŭ mi ilin kalkulas. Se temas pri USSR - 7oo ooo mortpafitaj, kaj 1 500 000 mortis in malliberejoj. Tio estis tre multe, kaj tio estis neforgesebla krimo. Sed kompari kun fiagoj de Hitler ne licas. Ne forgesu,ke ankaŭ pola armeo sturmis Berlinon man-ĉe mane kun Sovetia armeo.
Mi kalkulas ĉiujn viktimojn, ne nur rekte mortigitajn pro Stalinaj ordonoj, ankaŭ tiujn, kiuj mortis pro la persekutado, translokiĝo al Siberio, antaŭ kaj post la Dua Mondmilito. Viaj nombroj estas tute fantastaj - 20.000 en Pollando? Ha ha ha. Eble Stalin estis kara patro por ĉiuj nacioj de la mondo, tre agrabla kaj bonkonduta homo.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-junio-07 14:00:14
auxro:Li forgesas pri multege da aliaj viktimoj, rusaj, polaj, litovaj, finaj, germanaj kaj eĉ tutmondaj! Tial liaj nombroj estas nur 1/30 de la fakta! Evidente miaj fontoj estas mirege diversaj ol la liaj!Ankaŭ mi ilin kalkulas. Se temas pri USSR - 7oo ooo mortpafitaj, kaj 1 500 000 mortis in malliberejoj. Tio estis tre multe, kaj tio estis neforgesebla krimo. Sed kompari kun fiagoj de Hitler ne licas. Ne forgesu,ke ankaŭ pola armeo sturmis Berlinon man-ĉe mane kun Sovetia armeo.Vi forgesas 10.000.000 da malsateg-mortigitaj nur en Ukrajnio dum 1932-1933 far de Stalina politiko.
Kaj pola armeo ne sturmis Berlinon. Pola armeo batalis en la Okcidento (Sikorski, Maczek, Anders) kaj poste polaj soldatoj ne povis reveni hejmen kaj multe de ili mortis en alilandoj, ĉar rusoj kaptadis ilin kaj mortopafadis amase. Polaj soldatoj batalis, ja, kontraŭ rusoj kaj komunistoj - Armia Krajowa (Ŝtata Armeo) kaj tre bedaŭrinde ke ili ne povis venki - Pollando estus tute alia. Kaj tiel ni devis vivi dum 40 jaroj sub la rusa okupado kiel sklavoj.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-07 14:25:48
cellus:On ha diskutitenu por TIO ni bezonas novan terminon! ĉu esperan~oc,ais? (mi ne povas tajpi specialajn signojn poŝtelefone.)
Denisov (Montri la profilon) 2012-junio-07 14:34:13
hebda999:Ha, mi komprenis, vi studis historion laŭ televido! Kiu scias, eble tiel estas oportune. Prosperon!
Kaj pola armeo ne sturmis Berlinon.
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-junio-07 14:36:12
darkweasel:Estas laŭ lingvo Interlingvao.cellus:On ha diskutitenu por TIO ni bezonas novan terminon! ĉu esperan~oc,ais? (mi ne povas tajpi specialajn signojn poŝtelefone.)
hebda999 (Montri la profilon) 2012-junio-07 16:20:08
Denisov:Kaj vi studis koministan historion.hebda999:Ha, mi komprenis, vi studis historion laŭ televido! Kiu scias, eble tiel estas oportune. Prosperon!
Kaj pola armeo ne sturmis Berlinon.
Ludowe Wojsko Polskie (Pola Popola Militistaro) estis sovjeta kreitaĵo, tute subordinigita al Sovjetujo. Tiu ĉi armeo, ja, batalis kune kun Sovjetoj, kaj poste kontraŭ polaj patriotoj.
Urząd Bezpieczeństwa (Ofico de Sekureco) - estis kopio de sovjeta NKVD.
Polska Zjednoczona Partia Robotnicza (PZPR - Pola unuigita partio laborista) - pola registraro tute kontrolita de sovjetoj.
Ĉu vi pri tio parolas? Ĉio tio estis katenoj por la pola popolo farita de Stalin.
Mi ne studis historion en televido, sed evidente vi tion faris. Mi vivis en tiu ĉi sistemo, miaj familianoj vivis en tiu ĉi sistemo, mia familio estis persekutata, mia avo estis malliberigata en Sovjetujo dum la milito - nur tial ke li ne estis oficiro, sed kutima soldato, li povis reveni hejmen kaj li rakontis kiel bone vivis la rusa popolo - eĉ Pollando sub la germana okupado estis pli bona! Do ne instruu min pri historio de mia propra lando.