Till sidans innehåll

Ĉu oni legeblus ĉiuj literaturoj, ke skribis Esperante?

av xdzt, 4 juni 2012

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

xdzt (Visa profilen) 4 juni 2012 13:43:09

Tantaligas min, ke eble la tuta literaturaro de Esperanto estas sufiĉe eta, ke oni legeblus ĉiom dum unu vivtempo.

Do, mi demandas al vi: Ĝuste kiom literaturo skribis Esperante?

[Ĉiam mi bedaŭras mian komencantan Esperanton, kaj bonvolu korekti miajn erarojn.]

Ĉar mia lingva lerteco estas malĝusta, ĉi tie estas angla traduko:

Title:
Could one read all the literature which has been written in Esperanto?
Post:
It is tantalizing that the entire body of Esperanto literature is perhaps small enough for a person to read it all in a single lifetime.

So, my question to you (all): Exactly how much literature has been written in Esperanto?

[As always, I apologise for my beginner Esperanto, and welcome any corrections to my errors.]

fajrkapo (Visa profilen) 4 juni 2012 13:52:41

xdzt:Tantaligas min, ke eble la tuta literaturaro de Esperanto estas sufiĉe eta, ke oni legeblus ĉiom en unu vivtempo.

Do, mia demandas al vi: Ĝuste kiom literaturo skribis Esperante?

[Ĉiam mi bedaŭras mian komencantan Esperanton, kaj bonvolu korekti miajn erarojn.]
Nu, mi eĉ ne povus legi nek duon-Biblion...amen

Fenris_kcf (Visa profilen) 4 juni 2012 14:03:09

xdzt:[Ĉiam mi bedaŭras mian komencantan Esperanton, kaj bonvolu korekti miajn erarojn.]
Mi volas, sed ne povas, ĉar mi ne komprenas, kion vi volas esprimi.
Bonvolu skribi Angle!

xdzt (Visa profilen) 4 juni 2012 14:08:58

Fenris_kcf:Bonvolu skribi Angle!
Certe. What I was trying to say:

Title: Could one read all the literature which has been written in Esperanto?
Post: It is tantalizing that the entire body of Esperanto literature is perhaps small enough for a person to read it all in a single lifetime.

So, my question to you (all): Exactly how much literature has been written in Esperanto?

[As always, I apologise for my beginner Esperanto, and welcome any corrections to my errors.]

hebda999 (Visa profilen) 4 juni 2012 15:25:16

Esperante ekzistas ĉirkaŭ 50 mil libroj. Se vi legus unu libron en unu tago, tiam tiu ĉi tasko postulus de vi 50.000 tagojn = 137 jarojn. Komencu legi aŭ vi neniel finos ĝustatempe!

xdzt (Visa profilen) 4 juni 2012 15:37:30

hebda999:Esperante ekzistas ĉirkaŭ 50 mil libroj. Se vi legus unu libron en unu tago, tiam tiu ĉi tasko postulus de vi 50.000 tagojn = 137 jarojn. Komencu legi aŭ vi neniel finos ĝustatempe!
50 mil libroj! Ĉu vere? Estas multe pli libroj ol mi supozis. Eble legas nur tiujn librojn, ke unue skribis Esparente. Tiom certe estas malpli sumo, ĉu ne?

Fenris_kcf (Visa profilen) 4 juni 2012 16:05:27

Mia traduko de via mesaĝo:
Ĉu oni povus legi la tutan literaturon, kiu estis skribita en Esperanto?

Estas interesa, ke eble ekzistas nur tiel malmulta da Esperanta literaturo, ke sola persono povas legi ĉiom dum nur una vivo.

Do mia demando al ni ĉiuj: Kiom da literaturo ekzistas ekzakte, kiu estis skribita en Esperanto?

fajrkapo (Visa profilen) 4 juni 2012 16:05:58

xdzt: 50 mil libroj! Ĉu vere? Estas multe pli libroj ol mi supozis. Eble legas nur tiujn librojn, ke unue skribis Esparente. Tiom certe estas malpli sumo, ĉu ne?
Sed antaŭ esti tiom legema, estu pli lernema, ĉar vi komprenos neniom. Legu bone kaj diligente ridulo.gifPlena Manlibro de Esperanta Gramatiko-n, PMEG, kaj la Tuta Esperanto-n, ambaŭ interrete.
ĝis la legado...

Tjeri (Visa profilen) 4 juni 2012 18:14:11

Laŭ statistiko de La Ondo de Esperanto, de 1991 ĝis 2010 aperis 4020 libroj.
Do ĉirkaŭ po 200 jare. Post 125 jaroj, tio estus nur 25 000 kaj 68 jaroj sufiĉus por ĉion legi. ridego.gif
Tamen, estas direnda, ke grava parto de tiuj libroj estas lernolibroj, kaj literaturo estas nur parteto de la tutaĵo. (1330/4020 dum la lastaj dek jaroj)

russ (Visa profilen) 18 juni 2012 11:48:17

Mi dubegas, ĉu realisme oni povus legi ĉiujn literaturajn librojn en Esperanto. Krom la fakto, ke ja ekzistas miloj da ili, ankaŭ restas la praktika problemo, ke multaj estas malnovaj kaj eldonitaj malgrandkvante, do estus malfacile trovi kaj akiri ilin...

Tillbaka till toppen