目次へ

Etimologiaj vidindaĵoj

fajrkapo,2012年6月10日の

メッセージ: 27

言語: Esperanto

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年6月11日 17:05:07

Hyperboreus:
Iomete fore de temo: La du vortoj el la greka kiuj al mi kaŭzas la plej grandan amuzon estas:
  • "gimnasto" el "gimnós", kiu signifas "nuda"
  • "pornografio" el "pórne" + "grafeĩn", kiuj signifas "prostituitino" + "skribi"
Nu, estas tute en la temo.
Antaŭ, gimnastoj iris nudaj en la gimnastejo por tiel esti pli komfortaj kaj montri pli bone la muskolojn.
kial la prostituitinoj skribis estas ĉio mistero...)

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年6月11日 17:49:57

Forigite

cellus (プロフィールを表示) 2012年6月13日 7:51:52

fajrkapo:Saluton, ĉu iu scias de kie venas la korelativfinaĵoj, surtute -am, -el, -om, -es, kaj -al. Eble mi ne trovos tion en iu ajn vortaro, eble ili ne havas etimologian devenon, sed tute arbitra, kaj Z decidis fari ilin tiel. Nu, se iu scias, plaĉus al mi scii tion.
Dankon.
-al havas neklaran originon. Unu ebla estas la latina "*causALis" sed tio estas spekulacio.

-am estis origine (en la Unua Libro) -an, sed de Wahl, la estonta kreanto de Occidental, proponis -am, por ke ĝi ne miksiĝu kun la akuzativo de "kia".

-es en "kies" estas la genitiva -'s en la angla kaj la -s en la skandinavaj lingvoj. Komparu angla "who" = kiu, "who's" = kies. Ekzemplo el skandinaviaj lingvoj estus la sveda "vem" = kiu kaj "vems" = kies.

Mi prenis tiujn informojn el Etimologia vortaro de esperanto de Ebbe Vilborg.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年6月13日 8:31:43

Dankon Cellus.
Alkoholo ekzemple devenas el la araba (al)kuhl, kaj en la etimologia vortaro ne raportas tion. Ankaŭ kotono el la araba qutn, aŭ sukero el la araba sukkar kaj tiu ĉi el la persa sakar.
Kafo el la turka kahve kaj kahve el la araba qahwah. Tabako el la araba tubbaq.
Pri tio nenion diras la vortaro...

TatuLe (プロフィールを表示) 2012年6月13日 21:16:03

fajrkapo:Dankon Cellus.
Alkoholo ekzemple devenas el la araba (al)kuhl, kaj en la etimologia vortaro ne raportas tion. Ankaŭ kotono el la araba qutn, aŭ sukero el la araba sukkar kaj tiu ĉi el la persa sakar.
Kafo el la turka kahve kaj kahve el la araba qahwah. Tabako el la araba tubbaq.
Pri tio nenion diras la vortaro...
Mi ne certe scias, sed mi supozas ke tiu vortaro nur listas la fontolingvojn el kiuj Esperanto prenis tiujn vortojn, kaj ne la pli forajn originojn de la vortoj. Ekzemple la vorton "alkoholo" Esperanto prenis de la eŭropaj lingvoj, kiujn listas la vortaro, kaj tiuj lingvoj antaŭlonge prenis ĝin el la araba. Do la vortaro montras nur la plej rektan originon de la esperantaj vortoj.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年6月13日 23:50:31

TatuLe: Mi ne certe scias, sed mi supozas ke tiu vortaro nur listas la fontolingvojn el kiuj Esperanto prenis tiujn vortojn, kaj ne la pli forajn originojn de la vortoj. Ekzemple la vorton "alkoholo" Esperanto prenis de la eŭropaj lingvoj, kiujn listas la vortaro, kaj tiuj lingvoj antaŭlonge prenis ĝin el la araba. Do la vortaro montras nur la plej rektan originon de la esperantaj vortoj.
Jes, sed oni devas raporti la unuan devenon, ne la postajn ŝanĝojn. Ekzemple, mi ne povas diri ke antropologio estas prenita de la franciana antropologie, kaj aliaj okcidentaj eŭroplingvoj, sed de la grekiana antropo-logos, ĉar tiu estas la origino.
Alio, tomato ne devenas de la hispaniana tomate, aŭ angliana tomato, sed de la praamerikana tomatl. Oni devas iri al la vera kaj unua deveno konata, kaj ne al la postaj ŝanĝoj.

PS krome ĉefe Esperanto, kiel universala lingvo

TatuLe (プロフィールを表示) 2012年6月14日 3:52:48

fajrkapo:

Nu, ankaŭ ĉi tia "malprofunda" etimologia vortaro povas utili, kiam oni bezonas eltrovi la rektajn fontojn de esperantaj vortoj - tiel oni povas esplori kiel kreiĝis Esperanto, kaj kiajn decidojn oni faris dum oni pruntis vortojn al Esperanto. Eble ĝi do havas iom malsaman celon ol aliaj etimologiaj vortaroj.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年6月14日 11:06:59

TatuLe: Nu, ankaŭ ĉi tia "malprofunda" etimologia vortaro povas utili, kiam oni bezonas eltrovi la rektajn fontojn de esperantaj vortoj - tiel oni povas esplori kiel kreiĝis Esperanto, kaj kiajn decidojn oni faris dum oni pruntis vortojn al Esperanto. Eble ĝi do havas iom malsaman celon ol aliaj etimologiaj vortaroj.
Jes, eble ĝi celas vidigi kiel estas vorto en la ĉefaj fontlingvoj, la similoj inter ili, sed estus interese raporti ankaŭ la originon kiel kultura informo almenaŭ.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年6月14日 15:55:37

cellus:"who's" = kies.
Whose, fakte.

cellus (プロフィールを表示) 2012年6月14日 17:30:17

fajrkapo:Dankon Cellus.
Alkoholo ekzemple devenas el la araba (al)kuhl, kaj en la etimologia vortaro ne raportas tion. Ankaŭ kotono el la araba qutn, aŭ sukero el la araba sukkar kaj tiu ĉi el la persa sakar.
Kafo el la turka kahve kaj kahve el la araba qahwah. Tabako el la araba tubbaq.
Pri tio nenion diras la vortaro...
Evidente ni legas diversajn librojn, ĉar en mia libro ekzistas mencio pri la araba deveno de la vorto, la saman mi konstatis pri kafo kaj certe ankaŭ la aliaj vortoj.

Esta indiko pri la vortoj en aliaj helplingvoj ankaŭ. Pri la deveno de la vorttoj oni povas legi en aliaj libroj, se oni hazarde ne scius.

先頭にもどる