Skip to the content

Etimologiaj vidindaĵoj

by fajrkapo, June 10, 2012

Messages: 26

Language: Esperanto

cellus (User's profile) June 14, 2012, 5:33:17 PM

darkweasel:
cellus:"who's" = kies.
Whose, fakte.
Ĉĉĉĉ! Fakte. Dankon por la korektigo!

fajrkapo (User's profile) June 15, 2012, 3:36:20 PM

Roboto kaj jogurto estas du vortoj el la ĉeĥa robota kaj la turka yoĝurt. Ŝajnas tre same en ĉiuj lingvoj, nu, mi ne scias ekzemple ĉu ĉinianoj aŭ japonianoj havas tiujn vortojn kun samaj sonoj.

darkweasel (User's profile) June 15, 2012, 5:18:55 PM

fajrkapo:Roboto kaj jogurto estas du vortoj el la ĉeĥa robota kaj la turka yoĝurt. Ŝajnas tre same en ĉiuj lingvoj, nu, mi ne scias ekzemple ĉu ĉinianoj aŭ japonianoj havas tiujn vortojn kun samaj sonoj.
Ŝajne en la japana "roboto" estas robotto kaj "jogurto" estas yōguruto (laŭ Vikipedio + katakana-tradukilo).

Hyperboreus (User's profile) June 15, 2012, 6:15:41 PM

Forigite

nikko (User's profile) June 16, 2012, 5:54:27 AM

http://miresperanto.narod.ru/esperantologio/elemen...

LA ELEMENTOJ DE ESPERANTO
CHU ARBITRE ELPENSITAJ *

De Atanas D. Atanasov

(La artikolo aperis en: A.D.A.: La Hngva esenco de Esperartto. Rotter-dam: UEA 1983, p. 83-88.)

fajrkapo (User's profile) June 23, 2012, 10:28:46 AM

Bona artikolo Nikko

Snoba estas anglaĵo (el la vorto snob) per kiu oni nomigas homon kiu imitas la kielojn, opiniojn, ktp, de tiuj kiujn konsideras distingataj aŭ de alta socia klaso por ŝajni esti same kiel ili. Deziderante aparteni al elito, snobaj emas ripeti la konduton de socia kaj intelekta klaso, kiun ili konsideras superan. Samtempe ili traktas malestime tiujn kiujn ili konsideras malsuperajn.

La vorto estas angla dialekta deveno, kun la signifo de " aĉaĵa ripara ŝuisto" adapto el gaela-skotiano snab, kaj generale, malalta aŭ humila socia klaso.
Dum epoko estis kutime konsideri ke la deveno de la angla vorto snob estis mallongigo de la latina frazo -sine nobilitate- (‘sen nobeleco’), kiu ne estas pruvita.
Ortega kaj Gasset donas etan eksplikon pri la vortuzo snoba kiel mallongigo de -sine nobilitate- eksplikante ke: "En britujo la najbarlistoj montris apud ĉiu nomo la laboron kaj homrango. Tial, apud la nomo de la simplaj burĝoj aperis la mallongigon s. nob., tio estas, sen nobeleco.

Back to the top