去目錄頁

Etimologiaj vidindaĵoj

fajrkapo, 2012年6月10日

讯息: 27

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月10日下午10:33:46

Saluton, ĉu iu scias de kie venas la korelativfinaĵoj, surtute -am, -el, -om, -es, kaj -al. Eble mi ne trovos tion en iu ajn vortaro, eble ili ne havas etimologian devenon, sed tute arbitra, kaj Z decidis fari ilin tiel. Nu, se iu scias, plaĉus al mi scii tion.
Dankon.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年6月11日上午7:55:48

Neniu el la lingvoj, kiujn mi spertis, havas similajn finaĵojn.
Mi pensas ke Z decidis pri ili tute arbitre, nur por ke ili ja estas malsamaj kaj ke oni povas facile distingi ilin el aliaj finaĵoj (verbaj finaĵoj, sufiksoj, akusativo...).

darkweasel (显示个人资料) 2012年6月11日上午8:05:13

-es sufiĉe certe venas de ĝermanaj lingvoj (la germana, la angla), kiuj markas genitivon per -s.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月11日上午8:39:48

Bone, dankon, kaj ĉu pri prepozicioj -al, el, ĝis, pri-, ĉu vi scias ion? . En la germana ĝis estas bis, ne tute sama sed simila, sed mi ne trovas pri la aliaj.

darkweasel (显示个人资料) 2012年6月11日上午8:59:44

Ĝis eble rilatas al la franclingva jusque. La etimologia vortaro havas greklingvan originon por pri. Tamen ĉu ne ankaŭ en slavaj lingvoj ekzistas prepozicio pri = "ĉe" ...?

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年6月11日上午9:20:23

Via skribo iritas min, ĉu nun celas la prepoziciojn al, el, pri, ĝis aŭ la tabelvortojn finaĵojn -el, -al, -am, -om?

La prepozicioj al kaj el kompreneble venas el latin(id)aj ad 'ĉe, al' resp. ex 'el' + artikolo, pri el la helena perì 'ĉirkaŭ', kiun oni uzas ankaŭ en la senco de "pri", kaj ĝis estas miksformo de franca jusqu'à kaj germana bis 'ĝis'.

Por la tabelvortaj finaĵoj la Etmimologia vortaro de Vilborg donas:

-al: nekonata etimologio, simple pro belsono?
-am, origine (1887) -an: el la franca (k.a.) quand 'kiam', eble ankaŭ laŭ germana dann 'tiam', wann 'kiam'; posta ŝanĝo por distingi ki/an de ki/a'n
-e: de la adverbo (kun malvastigita senco), apogo de rusa gde 'kie' k.a. slavaj formoj
-el: modifo de adverba -e (vd. supere), eble laŭ la modelo de -al; ebla apogo de franca tellement 'tiamaniere'
-es: el la ĝermanaj lingvoj
-om: neklara, jam en Praesperanto, kiu enhavis multe da ŝanĝitaj kaj inventitaj formoj; ebla apogo en franca combien 'kiom da' kaj angla some 'iom'

HaleBopp (显示个人资料) 2012年6月11日上午10:08:14

Per tiom eta simileco (unu vokalo aŭ unu konsonanto) oni povas malfacile scii ĉu temas pri etimologio aŭ nur koincido.

fajrkapo:surtute -am, -el, -om, -es, kaj -al.
Mi ne vidis unue! PIV : "surtut/o = Longa vira vesto kun longa basko tute ĉirkaŭanta la korpon" ridego.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月11日下午1:08:52

Kirilo81:Via skribo iritas min, ĉu nun celas la prepoziciojn al, el, pri, ĝis aŭ la tabelvortojn finaĵojn -el, -al, -am, -om?
Nu, ne estu tiom iritata, estas somerkiamo baldaŭ...Oni devu esti feliĉa por lukti kontraŭ varmego, kaj ĉi fadeno temas PRI etimologiaj aferoj, ĉiuj kiuj oni volos aŭ pensos, kaj paroli pri ili okulumo.gif
Nu, dank´ al ĉiuj, jam mi rimarkis ke -am, -om, -el, ne estis tute strangaj por mi, ĉar mi vidadis ion familian, jam konitan, sed mi ne sciadis kion. Ankaŭ -pri-, se devenas de Peri, estas familia, klare.
Mi havas alian : ĝi...
BONE, JAM MI VIDIS en etimologia vortaro, de la litoviana ji, dankon DW

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月11日下午1:37:29

Ĉiel mi opinias ke tiu vortaro ne estas tre bona, ĉar vortoj kiel antropologio, aristokrato, arkeologio, aritmetiko, arkitekto (nur en la A), gimnastiko, matematiko, metro, kaj tiel plu, devenas el la greka, kaj la vortaro ne raportas tiun gravegan devenon. Por kaj-kai, el la greka, jes konkrete raportas.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年6月11日下午4:37:12

Forigite

回到上端