Til indholdet

Ĉu vi apartenas al via landa E-asocio?

af Riano, 11. jun. 2012

Meddelelser: 21

Sprog: Esperanto

Altebrilas (Vise profilen) 12. jun. 2012 21.30.15

Se nur 30% de la esperantistoj apartenas al landa asocio (rezultoj de tiu sondado), kaj se la landaj asocioj arigas 40000 membrojn, estus verŝajne 133000 esperantistoj en la mondo.

samueldora (Vise profilen) 12. jun. 2012 21.30.37

Mi kaj mia familio estas membroj de la GEA, ĉar mi pensas, ke spite la interreto la laboro de la Esperanto-asocioj est gravega por la Esperanto-movado.

cxevino (Vise profilen) 15. jun. 2012 19.15.13

Estas proksimume
- 1000 homoj kies gepatra lingvo estas esperanto
- 10 000 kiuj scipovas la lingvon tiel bone kiel sian gepatran
- 100 000 kiuj laŭokaze kapablas plimalplibone komuniki en esperanto
- 1 000 000 da kiuj jam partoprenis esperantokurson

(Mi forgesis pri la fonto)

quieta (Vise profilen) 16. jun. 2012 01.26.20

Jes, mi jam apartenis al la landa asocio en usono por multaj jaroj. De tempo al tempo mi aĉetas librojn el la libro-servo kaj mi ĝuas ricevi kaj legi la dumonata bulteno. Tamen mi neniam ĉeestis iaj kunvenoj.

lagtendisto (Vise profilen) 16. jun. 2012 11.25.26

Riano:Se jes, kial? Se ne, kial? Mi ne estas ano ĉar mi estas malelspezema, sed mi nun pripensas aliĝi al ĝi ĉar la mono subtenas Esperanton, kaj ankaŭ mi ricevos revuon (mi kredas), kaj eble povos interkontaktiĝi kun E-istoj en mia areo kaj eble povus starigi Esperanto-klubon aŭ ion.
Mi ne estas ano de iu E-asocio. Fikspartoprenu en iu ekzklusiva, ferma elitoklubo de Esperanto-internaciismo. Tiu ne donas iu de intereso al mi. La fascino de internaciismo bonservas la multaj renkontiĝiloj en Interreto. Ankaŭ. En Interreto. Tie mi povas salti rapide kaj libere inter diversaj interesgrupoj. Ankaŭ inkluzivas surlokaj interesgrupoj. Por akiru la Intereto. Mi pagas mian monon al interetserva firmao. Aŭ mi pagas monon por partoprenu ĉe interesserĉretoj ekzemple Friendscout24 aŭ LinkedIn. Pri tiu. Mi ne trovis iun de kialo membrigu en iu E-asocio. Ankaŭ teruras min iomete. Ŝajnas. La aldolta E-asocioj ne taksas korekte la nuntempa situacio. La tradicia movadokariero (Tejo->UEA) ne plu ekzistas. Kio tiu signifas. Ĉu estas tuta pesimismo? Oni meme decidu.

Sahaquiel (Vise profilen) 16. jun. 2012 22.57.46

Jes mi estas la vicprezidento, kial? ĉar ĉu mi ne faras ion, neniu faros ĝin.

Riano (Vise profilen) 17. jun. 2012 00.02.52

Sahaquiel:Jes mi estas la vicprezidento, kial? ĉar ĉu mi ne faras ion, neniu faros ĝin.
Interese! Kion vi faras, kiel vicprezidento? Ĉu vi aranĝas la landan kongreson, se via asocio havas iun?

Sahaquiel (Vise profilen) 17. jun. 2012 01.59.40

Riano:
Sahaquiel:Jes mi estas la vicprezidento, kial? ĉar ĉu mi ne faras ion, neniu faros ĝin.
Interese! Kion vi faras, kiel vicprezidento? Ĉu vi aranĝas la landan kongreson, se via asocio havas iun?
Jes, fakte nun mi faras tion xD. Kaj ĉar la prezidento nun flosas meze de la brazila maro seneblo eniri la reton, mi anstataŭas lin. Ĉefe estas aranĝi la Kolombia Kongreso de Esperanto okazonta je la 3-4-5 de novembro kaj instrui Esperanton en publika lernejo.
Ankaŭ mi kunvenigas la alian kaj parolas kun samlandanoj por ke ili kreu E-grupojn ĉe iliaj urboj.

Sahaquiel (Vise profilen) 17. jun. 2012 02.16.07

Riano:
Mi ne estas ano ĉar mi estas malelspezema
Tial ni decidis ke por anigi al Kolombia Esperanto-Ligo oni ne bezonas pagi, tamen, ne atendu rabatojn, membro-kartojn nek fizikan revuon. Ni eldonas nur retan revueton. Do, anigendas al ni lango.gif

robbkvasnak:
ĉar por mi malmulte kostus vojaĝi al Dominika Respubliko aŭ al Meksiko, eĉ al Venezuelo kaj Kolombio.
Venu ĉe ni ^^ 3-4-5 novembre en Kalio.

erinja:
Kelkaj personoj volas havi neniun rilaton kun ajna asocio.
Ekzemple mi, sed... Ho ve! Mi estas la vicprezidanto de mia landa asocio. Kial? Ĉar kiel mi jam diris, ĉu mi ne laboras, neniu anstataŭe mi disvastigos Esperanton.

Mi pensas ke la graveco de ajna Esperanto-Asocio estas disvastigi Esperanton, ĉar ni unuope ne ĉiam faras tion, kaj ne ĉiam serioze kaj videble. Ankaŭ kunigi la landanojn ĉar ni ne loĝas kune kaj la komunikado kelkfoje malfacilas. Tiuj du aferoj estas laŭ mi la graveco de Landa Asocio, disvastigi-kunigi

lagtendisto (Vise profilen) 17. jun. 2012 09.46.57

Sahaquiel:Jes mi estas la vicprezidento, kial? ĉar ĉu mi ne faras ion, neniu faros ĝin.
Pardonu. Mi ne volis malentuziasmigi vin. Sed ĝenerale mi opinas. Tiel oni entuziasmiĝas. De aliaj personoj. Oni ne rajtas atendi la saman vastan idealismon.

Tilbage til start