去目錄頁

Organizi kurseton de esperanto en gimnazio

Kurawiri, 2012年6月12日

讯息: 5

语言: Esperanto

Kurawiri (显示个人资料) 2012年6月12日下午6:10:05

Saluton al ĉiuj !

La 22-an de junio estos "libera tago" en nia gimnazio : la instruistoj povos libere aranĝi kursetojn, ludojn, ktp por malfermigi niajn gelernantojn al aliaj kulturoj. Mi ŝatus organizi kurseton enkondukecan pri esperanto. La celo estos antaŭmeti al la gelernantoj (kaj ankaŭ al la scivolemaj samlaboranoj) la lingvon kaj ties historio. Kiamaniere mi povus tion aranĝi? Ĉu jam haveblas iaj dosieroj por enkonduki rapide la lingvon al gimnazianoj? Mi aldonu, ke niaj gelernantoj malstudemas (mi instruas en zono de prioritata edukado), ili rapidege perdas enpensiĝon, mi precipe ne enuigu ilin.
Ĉu vi havus ideojn?

Mi antaŭdankas vin.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月12日下午6:37:00

Ĉu "Malkovru Esperanton" (vidu la suban ligilon) ne estus taŭga por tiu afero?

Almenaŭ ĵetu rapidan rigardon:

http://ikso.net/broshuro/provo/MalkovruEsperanton....

Amike.

cellus (显示个人资料) 2012年6月13日上午8:02:05

Eble vi povos aranĝi mallongan lecionon pri esperanto, tiel ke la lernantoj aŭdos kaj vidos la lingvon.

sudanglo (显示个人资料) 2012年6月13日上午8:37:21

Ĉu vi konas Edukado.net? Estas tie abunda kolekto de instrumaterialoj por ĉiuj niveloj.

Kurawiri (显示个人资料) 2012年6月13日上午11:28:53

Mi dankas al vi ĉiuj pro viaj respondoj ridulo.gif

回到上端