Přejít k obsahu

Ĉu vi konis la Praestonton?

od uživatele fajrkapo ze dne 14. června 2012

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

Altebrilas (Ukázat profil) 5. července 2012 14:44:57

Ĝenerale la estont-fikciaj aŭtoroj estas tro entuziasmaj pri la progresoj kiuj profitas al la homaro, kaj iom timemaj pri la progresoj de la armilaro, ekzemple.

Mi memoras, ke mi legis libron de Robida, skribita ĉ la jaro 1900. Li priskribis la mondon en 1950. Ĉiuj havis vid-telefonoj kaj personaj aviadiloj kiuj veturis homojn al iliaj aerdomoj.

Aliflanke, estis militoj inter du armeoj kiuj alfrontis sin per longaj pikiloj, rajdante biciklojn... kelkajn jarojn post la dato de Ĥiroŝimo...

fajrkapo (Ukázat profil) 8. července 2012 18:41:26

La Jetsonoj (kies origina titolo The Jetsons, hispane Los Supersónicos) estas desegna serio kreita de William Hanna kaj Joseph Barbera en 1962. La Jetsonoj estas en la jaro 2062 kie, laŭ la serio, ni loĝos en pendaj aerdomoj per egaj subteniloj kaj ni transportiĝos per aeraŭtoj.

La patro laboras tri horojn tage, tri tagojn semajne en Radoj Jupitero kaj lia estro Sinjoro Jupitero faras lian vivon neebla ĉiam ke li povas. La jetsonoj reprezentas la klasikan familion de meza-alta usona klaso, ili veturas per "Navaŭto" kaj ferias en "Las Venuso".

La Jetsonoj estas unu el la lastaj programoj kiuj vidas la estonton pozitive kaj progresisme. La petrolkrizoj de 1973 kaj la apero de la ekologiaj problemoj ŝanĝos tiun vidadon en la programoj de la venonta jardeko.

fajrkapo (Ukázat profil) 10. července 2012 21:07:25

La "ŝufono" estis tipa invento de la praestonto, la ŝua telefono, (hispane zapatófono) en iuj televidserioj, kutime komikaj. Sed la unuaj poŝtelefonoj estis tiel grandaj kiel ŝuo, en Hispanio ni nomis ilin "brikoj", kaj vere, oni povis mortigi iun per tiuj brikoj, sed bonŝance neniam ni atingis uzi ŝufonojn...

fajrkapo (Ukázat profil) 22. listopadu 2013 12:50:56

Saluton denove al ĉiuj!

Mi reakiras ĉi tiun fadenon el forgeso, por ĉiuj tiuj, kiuj ne vidis aŭ ne legis ĝin (ĝi estis jam en la 19a paĝo de -pri ĉio cetera!)

Estas filmo nomita -Fora lando- (angle: Outland) de Sean Connery, kie oni vidas denove tiun imagitan praestontecon kiu neniam estis...Ŝajnas ke realo gajnas al fikcio, ĉar la teknologio uzata en la filmo estas tre antikva, aŭ eble tiu, kiu ekzistis en 1981, jaro de la filmo (ili ne rompiĝis la kapon).

Ĝis

Zpět na začátek