Skip to the content

"bona porcio"

by Junpe, June 14, 2012

Messages: 7

Language: Esperanto

Junpe (User's profile) June 14, 2012, 3:14:17 PM

"La patro donis al li bonan porcion da batoj."

Cxu gxi [strike]eblas[/strike] povas simple signifi, ke la patro lin batis multe?
Aux cxu gxi signifas, ke la batado suficxis, kaj tio kontentigas la parolanton?

Tjeri (User's profile) June 14, 2012, 3:54:34 PM

Kial ne ambaŭ?

darkweasel (User's profile) June 14, 2012, 3:56:14 PM

Ankaŭ al mi ŝajnas, ke depende de la kunteksto ambaŭ signifoj eblas.

Junpe (User's profile) June 14, 2012, 4:16:05 PM

Dankon!

fajrkapo (User's profile) June 14, 2012, 5:53:01 PM

vidas vandenis: Male kiel en okcidento, kie homo al homo estas (pardonu)
eĉ ne lupo sed porko..
Bonvolu ne ofendi porkojn...

darkweasel (User's profile) June 14, 2012, 5:57:25 PM

vidas vandenis:Estimata Junpe!
Mi pensas, ke en oriento, ankaŭ en Japonio, la gepatroj respektas geinfanojn kaj la
geinfanoj respektas gepatrojn. Male kiel en okcidento, kie homo al homo estas (pardonu)
eĉ ne lupo sed porko..
Tiel ,laŭ mi, via demando estas iom belarta...
La rilato al la temo estas iom duba.

Junpe (User's profile) June 15, 2012, 12:46:44 AM

Blanka Meduzo tradukas ekzemplajn frazojn de ĉiutaga retleteroj de "lernu!" nun en forumo en la japana, kaj la frazo estas unu el ili.
(http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...)

Mi simple scivolis, kion la vorto "bona" signifas.

Oni probable povas diri, ke en Japanio, kie konfuceismo havas influon, geinfanoj respektas gepatrojn, sed mi dubas, ke estas vera, ke gepatroj respektas geinfanojn.

Tre ofte nun en Japanio okazas krimoj, ke gepatroj batas kaj mortigas siajn gefiletojn, aŭ ege vundas ilin.

Back to the top