본문으로

Ne-parolistoj?

글쓴이: xdzt, 2012년 6월 15일

글: 15

언어: Esperanto

sudanglo (프로필 보기) 2012년 6월 16일 오전 10:04:07

Xdzt, HaleBopp bone korektis vian mesaĝon.

Kie vi loĝas en la Unuiĝinta Regno? Ĉu en la sudo?

Vi havos okazon praktiki vian Esperanton ĉe la venonta Brita Kongreso en Ramsgate (10an-12an Majo 2013) kaj ne nur kun anglalingvanoj - mi atendas ke ĉeestos ankaŭ francoj kaj belgoj pro la proksimeco al la Kontinento.

Kompreneble estas intertempe multaj aliaj kunvenoj kaj kongresoj en kiuj povus partopreni.

Vidu la Kalendaron

xdzt (프로필 보기) 2012년 6월 16일 오후 6:40:01

Mi nuntempe ne loĝas en la Unuiĝinta Regno, sed mi baldaŭ revenos al tie. Mi loĝos en Nottingham. Mi scias, ke estas Esperanta klubo en Nottingham, tiel mi esperas, ke mi povos paroli kun klubanoj.

Dankon por ligis min al la kalendaro. Mi vidas multajn eventojn en Eŭropo.

sudanglo:Xdzt, HaleBopp bone korektis vian mesaĝon.

Kie vi loĝas en la Unuiĝinta Regno? Ĉu en la sudo?

Vi havos okazon praktiki vian Esperanton ĉe la venonta Brita Kongreso en Ramsgate (10an-12an Majo 2013) kaj ne nur kun anglalingvanoj - mi atendas ke ĉeestos ankaŭ francoj kaj belgoj pro la proksimeco al la Kontinento.

Kompreneble estas intertempe multaj aliaj kunvenoj kaj kongresoj en kiuj povus partopreni.

Vidu la Kalendaron

cellus (프로필 보기) 2012년 6월 19일 오전 7:52:05

Laŭte lego. Tio estas gimnastiko por viaj parolorganoj. Uzu la eblecojn de Skype Vi probable senkonscie tradukas de via lingvo. Mi trovis ke mi ofte subkonscie tradukas el la sveda kiam mi interparolas. Mi rimarkas tion, kiam mi senkonscie uzas svedismojn en mia esperanto, kiujn miaj ne-svedaj interparolantoj ne komprenas. Sed tiuj memorigoj estas bonaj. Mi provas paroli pli bone tiam.

Do laŭtlegu! Parolu esperanton al vi mem (la riskoestos ke aliaj hooj pensos ke vi estas frenezulo!) kaj iom post iom vi povos paroli.

dombola (프로필 보기) 2012년 6월 19일 오전 10:43:32

cellus:
Do laŭtlegu! Parolu esperanton al vi mem (la riskoestos ke aliaj hooj pensos ke vi estas frenezulo!) kaj iom post iom vi povos paroli.
Ankaŭ Cid konsilas tion inter aliaj sugestoj!

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 6월 20일 오전 7:15:30

dombola:
cellus:
Do laŭtlegu! Parolu esperanton al vi mem (la riskoestos ke aliaj hooj pensos ke vi estas frenezulo!) kaj iom post iom vi povos paroli.
Ankaŭ Cid konsilas tion inter aliaj sugestoj!
Dankon, Dombola, pro la ligilo. Aŭskultinte Emilio Cid, mi opinias ke li parolas belan Esperanton. Mi komprenis senpene ĉion kion li diras, kvankam mi ne kutime aŭskultas la lingvon. Kaj liaj konsiloj ŝajnas al mi vere sekvindaj.

Amike.

다시 위로