去目錄頁

Ne-parolistoj?

xdzt, 2012年6月15日

讯息: 15

语言: Esperanto

xdzt (显示个人资料) 2012年6月15日下午5:00:53

Mi scivolas ĉu ekzistas Esperantistoj kiuj povas legi kaj skribi Esperante, sed oni ne povas paroli Esperante. Mi zorgas, ke mi fariĝos tian personon, ĉar mi daŭre tradukas mense al angla lingvo. Mi supozas, ke mi tradukas tro malrapide por paroli.

Ĉu iu, kiu apartenas tion kategorion? Kion oni povas fari eviti tian rezulton?

[Mi estas komencanto. Mi bedaŭras mian malbonan Esperanton. Bonvolu montru al mi miajn erarojn.]

darkweasel (显示个人资料) 2012年6月15日下午5:15:50

Mi estas mem persono, kiu ĝis nun simple havis malmultajn okazojn por paroli Esperanton.

Tamen en la malmultaj okazoj, kiam mi tion ja faris, mi ne havis grandajn problemojn. Eble indas retbabili en Esperanto, ankaŭ tio helpas al povo spontanee esprimi sin.

cxevino (显示个人资料) 2012年6月15日下午6:39:35

Bedaŭrinde multaj tiel nomiĝintaj esperantistoj zorgas plie pri vendi la ideon de ol uzi la lingvon. Multfoje ili taksas esperanton dua lingvo por ĉiuj (kio estas utopio), daŭre privilegiante sian gepatran lingvon en sia menso kaj en komunikado. Sed por flue paroli esperanton samkiel iun ajn alian lingvon, oni nepre kapablu eliri sian propran... Estas esperantistoj kiuj plibone scipovas esperanton ol sian gepatran. Nur ili povas esti konsiderataj esperantistoj kaj nur ili kapablas garantii estontecon por la lingvo ĉar la finvenko de esperanto estos kiam ĉiuj homoj havos ĝin kia ĉefa kaj poste sola, tutmonda lingvo. Sed tio okazos nur tra praktikado ĝis kiam la neesperantistoj deziros imiti nin...

(Tiu koncepto, fore de kiu la internacia lingvo estas nur kretena hobio, nomiĝas sennaciismo.)

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月15日下午8:05:09

xdzt:Mi scivolas (ĉu) ke ekzistas Esperantistoj kiuj povas legi kaj skribi Esperante, sed ILI (AŬ NENIO) ne povas paroli Esperante. Mi zorgas, ke mi fariĝos tian personon, ĉar mi daŭre tradukas mense al angla lingvo. Mi supozas, ke mi tradukas tro malrapide por paroli.

Ĉu iu, kiu apartenas tion kategorion? Kion oni povas fari por eviti tian rezulton?

[Mi estas komencanto. Mi bedaŭras mian malbonan Esperanton. Bonvolu b]MONTRI[/b] al mi miajn erarojn.]
Nu, kiam vi legos, vi devus ne nur rigardi vortojn, sed legi laŭtvoĉe, aŭ en via menso diri kaj bone elparoli la tutajn vortojn kaj literojn. Tiel, la sonoj estas pli kaj pli familiaj por vi kaj vi povos paroli pli kaj pli rapide. Kiel ĉiuj lingvoj nur praktiko kaj praktiko faros pli facilan la lingvon kiam vi devos vere paroli kun iu, sed tial ĉi, la mempraktiko ĉiam ke vi povas, gravas. Same ol parolataj ekzamenoj dum studtempoj.
Mi ĉiam memoras la kursgvidantistinon de Pasporto al la tuta mondo, nu evidente, la kurso ne havas tre bonan kvaliton, ĉiuj ŝajnas frenezaj, sed tiu ino vere perfekte paroladis ĉiam, kaj vi povas elpreni el ĝi, kiel el alia plia, bonajn aferojn por via lernado.

PS : la fadentitolo estus pli bona tiel Ĉu ne-parolantoj?

mschmitt (显示个人资料) 2012年6月15日下午8:20:11

Mi ne pensas ke ekzistas esperantistoj kun funkciaj aŭdpovo kaj parolpovo kiuj flue legas kaj skribas sed tute ne scipovus paroli esperanton. Sed ja ekzistas isolataj esperantistoj kiuj ne havas kontaktojn kun aliaj esperantistoj. Mi unue parolis esperanton duonan jaron post mi komencis lerni. Mi nun ĉiumonate vizitas esperantlingvan (kaj bonŝance senkrokodilan) rondtablon kaj kvankam mi ne estas tro parolema homo, mi tre bone interrilatas kun la spertaj ĉeestantoj tie.

erinja (显示个人资料) 2012年6月15日下午8:24:03

Mi skribis Esperanton dum longa tempo antaŭ ol mi voĉe parolis ĝin. En mia unua renkonto kun parolita Esperanto, ne estis facile, sed mi sukcesis iom kompreni kaj iom paroli.

La afero fariĝis ĉiam pli facila. Se vi praktikos paroladon, vi fariĝos sperta parolanto. Se vi neniam praktikos paroladon, vi neniam fariĝos bona parolanto - sed estos via propra kulpo, ĉar vi ne parolis! Vi ne lernis la lingvon sen legi kaj skribi en Esperanto, ĉu ne? Oni lernas legadon per legado; oni lernas skribadon per skribado; kaj oni lernas paroladon per parolado.

Mi rekomendas skajpon, kiel oni jam menciis.

Kaj vi loĝas en Britujo, ĉu ne? Ĉu tute maleblas por vi viziti Esperanto-klubon? Eĉ se vi vizitas alian urbon kiel turisto, aŭ eble se vi vizitas familianojn en alia urbo, vi certe povas kontakti la lokan klubon, kaj demandi, ĉu ili renkontiĝus kun vi. Mi multfoje faris tion.

Se vi loĝas en malgranda vilaĝo kaj vi neniam lasas ĝin, eble tio estos por vi problemo. Sed estas Esperanto-parolantoj en multaj urboj kaj regionoj en Britujo.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年6月15日下午9:54:06

fajrkapo:
xdzt:Mi scivolas (ĉu) ke (Ne! "ĉu" estas ĝusta, sed ne "ke" ) ekzistas Esperantistoj kiuj povas legi kaj skribi Esperante, sed kiuj ne povas paroli Esperante. Mi zorgas, ke mi fariĝos tia persono, ĉar mi daŭre tradukas mense al angla lingvo. Mi supozas, ke mi tradukas tro malrapide por paroli.

Ĉu estas iu, kiu apartenas al tiu kategorio? Kion oni povas fari por eviti tian rezulton? (iafoje la rolmontrilo "por" ne estas bezonata antaŭ i-verboj sed ĉi tie estas pli klare kun ĝi)

[Mi estas komencanto. Mi bedaŭras mian malbonan Esperanton. Bonvolu b]MONTRI[/b] al mi miajn erarojn.]
Mi lernis esperanton sola interrete dum preskaŭ unu jaro antaŭ ol mi parolis unuafoje kun alia esperantisto. Ankaŭ nuntempe, mi klopodas legi esperante iomete ĉiutage, sed mi malofte povas paroli aŭ aŭdi aliajn esperantistoj. Do mi sufiĉe bone skribas kaj legas, sed mi estas tre malrapida, kaj kiam mi volas paroli esperante mi sentas min terure mallerta! Mi pensas ke mi kapablas trapasi skriban ekzamenon, sed mi ne aŭdacus aperi antaŭ parola testo.
Mi imagas, ke per trejniĝo kaj tempo mi parolos flue unu tagon (eble! ridego.gif ).

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年6月16日上午4:08:00

Mi multe parolas esperante, kiam mi parolas mi ne pensas unue hispane, mi ĉiam pensas kaj diras preskaŭ ĉion esperante, malmultegaj okazoj mi unue devas pensi hispane.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年6月16日上午5:33:58

Sahaquiel:Mi multe parolas esperante, kiam mi parolas mi ne pensas unue hispane, mi ĉiam pensas kaj diras preskaŭ ĉion esperante, malmultegaj okazoj mi unue devas pensi hispane.
Tio certe okazas al vi ĉar vi jam havas grandan kutimon pensi rekte en Esperanto.
Tion mi povas fari en la franca, sed post multegaj jaroj da praktikado.
Sed permesu ke mi scivolu: Kun kiu(j) vi havas la ŝancon multe paroli esperante?
Mi ankoraŭ neniam parolis tiulingve kun aliulo. Sed mi pensas (eble malprave) ke kiam tio okazos, mi kapablos kompreni mian kunparolanton kaj samtempe povos esprimi al li miajn pensojn.

Amike.

nikko (显示个人资料) 2012年6月16日上午5:38:52

xdzt:Mi scivolas ĉu ekzistas Esperantistoj kiuj povas legi kaj skribi Esperante, sed oni ne povas paroli Esperante. Mi zorgas, ke mi fariĝos tian personon, ĉar mi daŭre tradukas mense al angla lingvo. Mi supozas, ke mi tradukas tro malrapide por paroli.

Ĉu iu, kiu apartenas tion kategorion? Kion oni povas fari eviti tian rezulton?

[Mi estas komencanto. Mi bedaŭras mian malbonan Esperanton. Bonvolu montru al mi miajn erarojn.]
Bona parolado en la lingvo ne dependas de tradukado en menso, ĝi okazas aŭtomatike kaj senpere.

回到上端