Skip to the content

falsi

by cellus, June 17, 2012

Messages: 16

Language: Esperanto

cellus (User's profile) June 17, 2012, 8:50:53 AM

Kial oni motivigas la verbon "falsi" anstataŭ "falsigi", kiu ja estas analoga en la uzo kun vorotj kiel "feliĉa" aŭ "ĝoja". Zamenhof ja ankaŭ uzas "falsigi". Kiu estas do la motivigo por "falsi"?

darkweasel (User's profile) June 17, 2012, 9:50:09 AM

Ondo (User's profile) June 17, 2012, 12:39:56 PM

cellus:Kial oni motivigas la verbon "falsi" anstataŭ "falsigi", kiu ja estas analoga en la uzo kun vorotj kiel "feliĉa" aŭ "ĝoja". Zamenhof ja ankaŭ uzas "falsigi". Kiu estas do la motivigo por "falsi"?
Oni ne bezonas aparte motivi la verbon falsi. Tutsimple, ĝia signifo estas tia: fari ion malveran, malaŭtentikan (por trompi, por profiti). Oni povas falsi monbiletojn, falsi ies subskribon, falsi historiajn faktojn ktp.

La demando do ne estas, kiel motivi la verbon, sed iuj ja demandas, kiel motivi la derivitan adjektivon falsa = perfide malaŭtentika. Ĝi estas komparebla kun, ekzemple, korekta, konfuza, kaŝa. Oni vidas ofte aplombajn asertojn, ke tiaj vortoj estas eraraj, precipe pri korekta. Ankaŭ ĉi tie en la forumoj de Lernu oni vidas kondamnojn pri tia korekta. Tion oni ne faru, se oni ne aldonas, ke temas pri persona opinio de la skribanto. Oni ja rajtas opinii tiajn vortojn eraraj, sed ne proklami tion kiel universalan veron, precipe ne en Lernu, kie tio nur konfuzas lernantojn de la lingvo.

Darkweasel donis unu bonan referencon pri la afero.

Ondo (User's profile) June 17, 2012, 12:49:21 PM

cellus:Zamenhof ja ankaŭ uzas "falsigi".
En la Tekstaro de Esperanto troveblas unu Z-ekzemplo pri falsigi. Ĝi estas

Tia estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino...

Z tradukis la verkon La batalo de l' vivo de Dickens el la Germana, ne el la Angla originalo. La Germana teksto estas (mi ne estas absolute certa ĉu estas la sama versio kiun uzis Z):

Dies war die äußere Erscheinung und Kleidung von Clemency Newcome, die man im Verdacht hatte, selbst, obzwar unschuldig daran, eine Verfälschung ihres Taufnamens Klementine veranlaßt zu haben

La Angla originalo estas

Such, in outward form and garb, was Clemency Newcome; who was supposed to have unconsciously originated a corruption of her own Christian name, from Clementina...

Ambaŭ fontotekstoj montras, ke la traduko falsigi estas ĝusta. CN igis (iun alian, eble oficiston de iu registrejo) falsi sian nomon.

Se vi trovis aliajn Z-ekzemplojn pri falsigi, bonvolu prezenti ilin.

cellus (User's profile) June 18, 2012, 4:23:50 PM

Ondo:

Mi ne trovis. Mi ĉiam kredis ke la vorto devus esti "falsigi". Io estas falsa, kio signifas ke iu falsigis ĝin.Mi devas akcepti la fakton, sed mi tutsimple ne komprenas kiel oni pensis kiam oni volas uzas tiun formon. Mia tuta lingvosento protestas! Eble estas mia gepatra lingvo kiu ĝenas min. Mi preferas akcepti ion kion mi komprenas.

darkweasel (User's profile) June 18, 2012, 5:22:24 PM

cellus:
Mi ne trovis. Mi ĉiam kredis ke la vorto devus esti "falsigi". Io estas falsa, kio signifas ke iu falsigis ĝin.Mi devas akcepti la fakton, sed mi tutsimple ne komprenas kiel oni pensis kiam oni volas uzas tiun formon. Mia tuta lingvosento protestas! Eble estas mia gepatra lingvo kiu ĝenas min. Mi preferas akcepti ion kion mi komprenas.
Via eraro kuŝas en tio, ke vi pensas, ke falsa estas la baza formo. La baza formo tamen estas falsi, kaj nur de tie venas falsa - vidu mian ligilon.

cellus (User's profile) June 19, 2012, 6:35:07 AM

darkweasel:
cellus:
Mi ne trovis. Mi ĉiam kredis ke la vorto devus esti "falsigi". Io estas falsa, kio signifas ke iu falsigis ĝin.Mi devas akcepti la fakton, sed mi tutsimple ne komprenas kiel oni pensis kiam oni volas uzas tiun formon. Mia tuta lingvosento protestas! Eble estas mia gepatra lingvo kiu ĝenas min. Mi preferas akcepti ion kion mi komprenas.
Via eraro kuŝas en tio, ke vi pensas, ke falsa estas la baza formo. La baza formo tamen estas falsi, kaj nur de tie venas falsa - vidu mian ligilon.
Mi legis la teksteron en PMEG kun granda intereso kaj provis kompreni ĝin. Mi trovas ke ĝi estas tro detalema.

En mia lingvosento estas diversa "falsa" en "falsa" homo kaj "falsigita mono". Mi sentas diferencon inter "tiu ĉi teksto estas korekta" kaj "tiu ĉi teksto estas korektigita".

Komparu ankaŭ la formon kiun havas "falsi" en aliaj lingvoj: falsify, verfälschen, förfalska (ne "falska"!

Alivorte: Kiu decidis ke la verbo estas falsi? Ĉu iu povas trovi ekzemplon kie Zamenhof uzas "falsi" anstataŭ "falsigi"?

Hieraŭ mi provis guglumi "falsi" sen speciale bona rezulto!

"falsigi" tamen donis iom da rezultoj. Ŝajne pluraj esperantistoj jam kredas ke ili devas diri "falsigi"!

Tjeri (User's profile) June 19, 2012, 7:24:17 AM

Ĉu iu povas trovi ekzemplon kie Zamenhof uzas "falsi" anstataŭ "falsigi"?
...oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.

cellus (User's profile) June 19, 2012, 8:05:17 AM

Tjeri:
Ĉu iu povas trovi ekzemplon kie Zamenhof uzas "falsi" anstataŭ "falsigi"?
...oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.
Bone! Ĉu ekzistas pluraj?

ĉu povas esti ke falsi estas pli moderna formo ol falsigi?

darkweasel (User's profile) June 19, 2012, 8:36:38 AM

Mi trovas du Zamenhofajn okazojn de falsi per Tekstaro:

Ĉu Dio falsas la juĝon?
kaj
Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
ambaŭ el la Malnova Testamento.

Male de falsigi estas nur la ekzemplo jam donita, en kiu ĝi ĝustas.

Eble helpas vin, se mi diras, ke falsi kaj falsa uziĝas same kiel korekti kaj korekta.

Eble estas ja Esperantistoj, kiuj erare uzas falsigi anstataŭ falsi, sed tio ne igas ĝin ĝusta.

Back to the top