본문으로

Syriza au barbareco

글쓴이: Victor_Gelu, 2012년 6월 17일

글: 19

언어: Esperanto

cellus (프로필 보기) 2012년 6월 19일 오전 5:44:39

cxevino:Venkis la Barbaroj (en la greka signifo de fremduloj...)
Kiel ĉiam estas la fremduloj kiuj kulpas pro la malbona politiko de la lando! Kiam ni aŭdis tion lastfoje?

cxevino (프로필 보기) 2012년 6월 19일 오후 12:28:51

cellus:
cxevino:Venkis la Barbaroj (en la greka signifo de fremduloj...)
Kiel ĉiam estas la fremduloj kiuj kulpas pro la malbona politiko de la lando! Kiam ni aŭdis tion lastfoje?
La plej granda malamiko de imperiismo estas naciismo. La civitanoj obeu la ŝatojn kaj la popoloj la internaciajn organizaĵojn. Kaj ili nomas tion demokratio... Ni ĉiuj vivas sub la terorismo de la ŝuldo aŭ la minaco de militara interveno...

Victor_Gelu (프로필 보기) 2012년 6월 20일 오전 11:17:36

Altebrilas:Barbareco: 1 - Syriza: 0
Certe,Bedaŭrinde la Barbareco gajnas.

La greka popolo devos daŭre pagi la ŝuldo kiu estas neebla por pagi, pli mizero, pli malsato.

Tio estas la progreson kiu proponas kapitalismo, hodiau ni estas mizere, morgaŭ eble vin.

¿Kiu diris ke la historio finiĝis?

--------------------------------------------------------
Pardonu min pro mia Katarante (miksaĵo da esperanto kaj kataluna lingvo) mi estas komencanto...

cellus (프로필 보기) 2012년 6월 21일 오전 5:15:12

Eble Grekujo estas klara ekzemplo de tio ke la avanta§go por la unuopa civitano ne nepre devas esti bona por la tuta ŝtato. En Grekujo, se oni kredu la amaskomunikilojn, la unuopa civitano povis rifuzi pagi impostojn. Fama estas la domimposto, kiu signifis ke vi ne devis pagi imposton por domo se ĝi ne estis finkonstruita. Divenu ĉu multaj domoj ne estis finitaj? Turistoj povas atesti pri duonkonstruitaj dooj. Do, la neebla ekvacio estis ke la politistoj ebligis ŝtatajn laborojn por tiuj kiuj apogis ilin, dum kiam la ŝtato ne ricevis sufiĉe da mono por pagi ĉion! Similan problemon certe havas multaj landoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 6월 21일 오후 5:12:33

Kial UE ne klarigas kiel ĝi atendas ke la Grekoj pagu siajn ŝuldojn (laŭleĝe kaj respektante la homrajtojn)? La riĉuloj ne volas pagi, kaj la malriĉuloj ne povas.

Eŭropo ne devas diri "elturniĝu", sed klarigi kiel.

Alikaze, ĝi estos taksata kiel arbitra kaj diktatoreca.

Koracio (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오후 6:11:43

La fremduloj puŝas la ŝparadon, kaj ne volas vidi, ke per tiŭ faras nur
senlaborecon kaj mizeron, kaj ne zorgas pri la ekonomion, kiu farus la monon
pro pagi la ŝuldon. Ne, la fremduloj volas, ke la grekoj ŝparu, ŝparu kaj ŝparu pro
la euro. Sed tiŭ ne povas esti daura. Se la fremduloj ne apogos la grekan ekonomion,
Grekio bankrotos.

Se Syriza venkus, li forprenus ĉion disde la bankoj kaj la eklesio. Li forlasus la
euron, kaj gvidus la landon al bankroto. En tiu kazo la eklezio ne povus helpi,
ĉar ĝi havus nenion.
Tiu estas senelira situacio. Tie ne estas demokratio, ĉar neniu elektis la bankistojn,
kiuj la veran potencon havas.

Fuŝa Vindoso.

Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오후 6:53:51

Victor_Gelu:¿¿ĉu iu kredas ke ni ekstere el la krizo donante pli da mono al la privataj bankoj??
En Esperanto ne ekzistas la ¿¿-oj. La demandoj estas tiel: Kion vi fartas ?

Victor_Gelu (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오후 7:13:40

Koracio:La fremduloj puŝas la ŝparadon, kaj ne volas vidi, ke per tiŭ faras nur
senlaborecon kaj mizeron, kaj ne zorgas pri la ekonomion, kiu farus la monon
pro pagi la ŝuldon. Ne, la fremduloj volas, ke la grekoj ŝparu, ŝparu kaj ŝparu pro
la euro. Sed tiŭ ne povas esti daura. Se la fremduloj ne apogos la grekan ekonomion,
Grekio bankrotos.

Se Syriza venkus, li forprenus ĉion disde la bankoj kaj la eklesio. Li forlasus la
euron, kaj gvidus la landon al bankroto. En tiu kazo la eklezio ne povus helpi,
ĉar ĝi havus nenion.
Tiu estas senelira situacio. Tie ne estas demokratio, ĉar neniu elektis la bankistojn,
kiuj la veran potencon havas.

Fuŝa Vindoso.
La lando estas jam en bankaroto kaj unu el la ĉefaj kaŭzoj estas ene de la eŭro sistemo kaj ne povas kontroli lian propran ekonomion. Novliberala ekonomia teorioj kondukas ĉiujn landojn kie aplikebla al mizero.

Mi ne povas imagi kiel la eklezio povas helpi iu, estante institucio kiu prenas 2.000 jaroj faras ĝuste la malon de kion Jesuo diris.

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오후 7:42:06

Mi jam legis kelkajn fojojn ke se la riĉuloj en Grekio pagus nur onon de siaj impostoj, la sistemo saniĝus. La sama afero okazas ĉi-tie en Usono - la riĉuloj, kiuj povis gajni sian monon uzante la stratojn, akvosistemon, ktp por kioj ni ĉiuj pagis, pagas malpli da impostoj ol tiuj kiuj laboras por ili!Bona ekzemplo ĉe ni estas Mitt Romney.
La Eŭropa Unio devus sendi komitaton al Grekio por helpi kolekti la ne pagitajn impostojn de la riĉaj grekoj.

다시 위로