Zum Inhalt

Al Bhed

von Ryuuichi, 18. Juni 2012

Beiträge: 1

Sprache: Esperanto

Ryuuichi (Profil anzeigen) 18. Juni 2012 09:21:20

Al Bhed estas lingvo elpensita de la kreinto de la videoludo Final Fantasy X. Efektive, estas la membroj de la tribo kiu nomiĝas sammaniere, Al Bhed, kiuj parolas tiun strangan kaj, samptempe, interesan lingvon. En Esperanta vikipedio estas neniu artikolo pri tiu lingvo, sed en la hispana, ekzemple, oni povas trovi informon pri la lingvo.

Mi faras enkonduketo al ĝi. Unue, mi devas klarigi ke oni ne ĝin elparolas kiel estas skribita, sed estas speciala prononco po litero. Do, tiun ĉi lingvon oni prefere uzu skribe.

Kiel oni povas skribi Al Bhed-e? Tre simplas la afero. Vi nur devas anstataŭigi ĉiun literon el frazo. Jen tablo de korespondoj:
Laŭ angla alfabeto: A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
Anstataŭaj literoj : Y P L T A V K R E Z G C S H U B X N C D I J F Q O W

Nun, ke oni konas la anstataŭigmanieron, oni nur devas tiam fari la necesajn anstataŭigojn:
Mi havas hundon [Esperanto]
Se ryjyc rihtuh [AlBhed]

Tiu lingvo iel estas alloga pro ĝia malordinara literordo kaj ĉefesto de litero y, kiu ne aperas ofte en plejparto de naciaj lingvoj.

Nur estas problemeto pri tiu lingvo: ĉar ĝi formiĝas pro anstataŭigo de literoj, ĉiu anstataŭigas laŭ sia denaska lingvo. Observu la saman frazon multlingve:
Mi havas hundon [Esperante]
Se ryjyc rihtuh [AlBhed]
____________
Tengo un perro [Hispane]
Dahku ih bannu [AlBhed]
____________
I have a dog [Angle]
E ryja y tuk [AlBhed]

Krom tio, mi ne vidas iun ajn problemon. Ĉu vi ŝatas ĝin? lango.gif

Twitter-e mi ofte skribas en Al Bhed. Vi serĉu la temon #AlBhed

Zurück nach oben