Kwa maudhui

Ĉu Kallokaino inspiris 1984-on?

ya cellus, 20 Juni 2012

Ujumbe: 1

Lugha: Esperanto

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2012 9:41:34 asubuhi

En la jaro 1940 Karin Boye skribis publikigis la libron Kallokaino. La libro estas sciencfikcia distopio. Ĝi estas tradukita en multajn lingvojn kaj en 1947 publikiĝis la franca traduko de la libro. Estas tre probable ke George Orwell, la aŭtoro de 1984 legis la libron. Li sciis legi la francan lingvon, kaj tio povas klarigi la similaĵojn en Kallokaino kaj 1984.

En Kallokaino (La sveda originalo estas la sama minus la esperanta -o!) la êefpersono Leo Kall estas kemiisto kiu inventis veroneltrudigan drogon. En 1984 Winston Smith laboras en la propaganda ministerio por aliigi la veron. Edo Rissen en la libro de Karin Boye korespondas al O’Brien en 1984. La du libroj sugestas nesimilan daŭrigon.

Kallokaino ekzistas nun ankaŭ en esperanto. Tradukis ĝin Gunnar Gällmo kiu laboras kiel profesia tradukisto de romanoj. Gällmo jam tradukis aliajn verkojn en esperanton, i.a. Nemeza de Alfred Nobel, kiu donis sian nomon – kaj monon – al la Nobel-premoj.

La eldonejo estas Lulu. Se iu estas interesita estas la ebleco guglumi la nomon.

Kurudi juu