Aller au contenu

Wubi 86 kaj Wubi 98 - Kio estas la diferenco?

de Demian, 21 juin 2012

Messages : 2

Langue: Esperanto

Demian (Voir le profil) 21 juin 2012 05:53:49

Ĉu iu bonvole povas sciigi, kiuj estas la gravaj diferencoj inter ĉinaj enigaj metodoj Wubi 86 kaj Wubi 98?

Ĉu iu, kiu jam lernis Wubi 86, povas uzi Wubi 98?

Kaj kiu metodo el ambaŭ estas pli populara?

黄鸡蛋 (Voir le profil) 23 juin 2012 07:20:49

Bedaŭrinde mi ne bone konas tiujn du tajpoprogramojn.
Tamen mi kredas ke la kerno restas la sama - Wubi estas ja fama kaj stabila. Eble oni aldonis novajn vortojn, sed oni povas tajpi tiujn vortojn po signo per la malnova versio, mi pensas.

Retour au début