Messaggi: 6
Lingua: Esperanto
werechick (Mostra il profilo) 22 giugno 2012 15:42:40
Bonvolu helpi min.
Epovikipedio (Mostra il profilo) 22 giugno 2012 17:52:18
La kebeki-franca lingvo ne estas lingvo, sed regiona vario de la franca lingvo. Jes, la Kebekianoj ne uzas la saman vorttrezoron ol la Francianoj. Sciu ke la franca lingvo restas francan lingvon en ĉiuj franclingvaj regionoj/landoj de la mondo, kaj ke multe da vortoj estas uzataj de ĉiuj franclingvanoj (kun la sama signifo) !
werechick (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 06:56:54
Epovikipedio:Changer le mot de passe de (programme).Mi scias ke Kebekianoj kaj Francianoj ambaŭ parolas la francan lingvon, sed mi ankaŭ scias ke ili parolas ĝin malsame. Mi konas kebekian kinfilmon kiun, kiam oni vidas en Francio, havas subtitlojn. Mi aŭdas ke la uzo de la lingvo estas ofte tro malsama por facila kompreneco. La malsameco de la dialektoj estas granda. Ĉu ne?
La kebeki-franca lingvo ne estas lingvo, sed regiona vario de la franca lingvo. Jes, la Kebekianoj ne uzas la saman vorttrezoron ol la Francianoj. Sciu ke la franca lingvo restas francan lingvon en ĉiuj franclingvaj regionoj/landoj de la mondo, kaj ke multe da vortoj estas uzataj de ĉiuj franclingvanoj (kun la sama signifo) !
Tjeri (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 10:01:32
Iun tagon mi diskutis, kun kamparano en sudokcidenta francio, mia tiam okjara filo, denaska parizano, aŭskultis. Post la konversacio, li demandis al mi: "Paĉjo, kion diris la viro? Mi nenion komprenis".
Do, subtitoloj helpas, kiam vortoj, idiotismoj kaj akĉento tro malsimilas al la "oficiala" lingvo, kiu, cetere, estas ĉie la sama, kaj tipaj lokaj vortoj troviĝas en niaj vortaroj. (Ekzemple, Char: (Québec) Automobile, Poche: (Region. Ouest) Sac, (Suisse): Louche.)
Mi certas, ke tiaj aferoj ankaŭ okazas inter Teksaso kaj Skotlando, ĉu ne?
darkweasel (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 11:50:03
Tjeri:Min surprizas, ke eĉ ene de Francujo estas tiaj grandaj diferencoj! Mi ĝis nun ĉiam pensis, ke la franca estas almenaŭ en Francujo relative unueca. Sed ŝajne mi min trompis.
Iun tagon mi diskutis, kun kamparano en sudokcidenta francio, mia tiam okjara filo, denaska parizano, aŭskultis. Post la konversacio, li demandis al mi: "Paĉjo, kion diris la viro? Mi nenion komprenis".
Epovikipedio (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 12:27:38
werechick:La malsameco de la dialektoj estas granda. Ĉu ne?La Kebeki-franca lingvo estas nek dialekto, nek lingvo. Sed mi konsentas ke estas multe da malsamoj inter la franca lingvo parolata en Kebekio kaj tiu de Francio.