본문으로

Traduka Helpo: Kebekio kaj la Franca Lingvo

글쓴이: werechick, 2012년 6월 22일

글: 6

언어: Esperanto

werechick (프로필 보기) 2012년 6월 22일 오후 3:42:40

Por mia laboro, mi bezonas scii kiel oni diras "ŝangi passvorton de (programo)" kebekia france. (En komputila programo)

Bonvolu helpi min. ridulo.gif

Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 6월 22일 오후 5:52:18

Changer le mot de passe de (programme).

La kebeki-franca lingvo ne estas lingvo, sed regiona vario de la franca lingvo. Jes, la Kebekianoj ne uzas la saman vorttrezoron ol la Francianoj. Sciu ke la franca lingvo restas francan lingvon en ĉiuj franclingvaj regionoj/landoj de la mondo, kaj ke multe da vortoj estas uzataj de ĉiuj franclingvanoj (kun la sama signifo) !

werechick (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오전 6:56:54

Epovikipedio:Changer le mot de passe de (programme).

La kebeki-franca lingvo ne estas lingvo, sed regiona vario de la franca lingvo. Jes, la Kebekianoj ne uzas la saman vorttrezoron ol la Francianoj. Sciu ke la franca lingvo restas francan lingvon en ĉiuj franclingvaj regionoj/landoj de la mondo, kaj ke multe da vortoj estas uzataj de ĉiuj franclingvanoj (kun la sama signifo) !
Mi scias ke Kebekianoj kaj Francianoj ambaŭ parolas la francan lingvon, sed mi ankaŭ scias ke ili parolas ĝin malsame. Mi konas kebekian kinfilmon kiun, kiam oni vidas en Francio, havas subtitlojn. Mi aŭdas ke la uzo de la lingvo estas ofte tro malsama por facila kompreneco. La malsameco de la dialektoj estas granda. Ĉu ne?

Tjeri (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오전 10:01:32

Iu lingvo ne estas unuforma (eĉ esperanto).
Iun tagon mi diskutis, kun kamparano en sudokcidenta francio, mia tiam okjara filo, denaska parizano, aŭskultis. Post la konversacio, li demandis al mi: "Paĉjo, kion diris la viro? Mi nenion komprenis".
Do, subtitoloj helpas, kiam vortoj, idiotismoj kaj akĉento tro malsimilas al la "oficiala" lingvo, kiu, cetere, estas ĉie la sama, kaj tipaj lokaj vortoj troviĝas en niaj vortaroj. (Ekzemple, Char: (Québec) Automobile, Poche: (Region. Ouest) Sac, (Suisse): Louche.)
Mi certas, ke tiaj aferoj ankaŭ okazas inter Teksaso kaj Skotlando, ĉu ne?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오전 11:50:03

Tjeri:
Iun tagon mi diskutis, kun kamparano en sudokcidenta francio, mia tiam okjara filo, denaska parizano, aŭskultis. Post la konversacio, li demandis al mi: "Paĉjo, kion diris la viro? Mi nenion komprenis".
Min surprizas, ke eĉ ene de Francujo estas tiaj grandaj diferencoj! Mi ĝis nun ĉiam pensis, ke la franca estas almenaŭ en Francujo relative unueca. Sed ŝajne mi min trompis.

Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 6월 23일 오후 12:27:38

werechick:La malsameco de la dialektoj estas granda. Ĉu ne?
La Kebeki-franca lingvo estas nek dialekto, nek lingvo. Sed mi konsentas ke estas multe da malsamoj inter la franca lingvo parolata en Kebekio kaj tiu de Francio.

다시 위로