Al la enhavo

Oficiala Esperanto

de fajrkapo, 2012-junio-22

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-22 16:53:57

Ĉu vi opinias ke Esperanto estos iufoje oficiala en iu lando?, Kiu?
Mi opinias ke la oficialeco estas tre grava, por havi la popolan, monan, kaj registaran subtenon, kaj iu ajn lingvo necesas tiun oficialecon.
Mi kredas ke probable estus iu lando de OrientEŭropo, kvankam mi ne scias kiun. Eble Pollando, ĉar estis la gepatra lando de Zamenhof, sed mi ne certas, ĉar probable ne estas la estendaj polaj esperantistoj.
Estas multaj esperantistoj en Ĉinio kaj Brazilo, sed mi pensas ke neniu de ambaŭ estos, ĉar ili jam havas gravajn lingvojn (nombraj).
Francio estus bona opcio, ĉar en la estinto malpermesis Esperanton kiel internacian lingvon, eble en proksima estonto farus ĉion male.
Svislando ankaŭ estus bona loko ĉar ili jam parolas la francan, la germanan kaj la italan, do estas tre facile se oni jam parolas tiujn lingvojn, sed mi opinias ke ne estas sufiĉaj esperantistoj tie.
Resume, mi opinias ke eble estos malgranda lando kun nacia lingvo ne tre nombra, kiel Ĉeĥio.
Kion vi opinias?, kaj ĉu vi kredas ke iam iu lando ĝin faros oficiala?, kial?, kial ne?

xdzt (Montri la profilon) 2012-junio-22 18:07:18

Mi opinias ke Esperanto neniam estos oficiala lingvo de iu lando. Tamen ĝi estas amuza kaj ŝatebla ideo.

Eble Usona landero povus deklari Esperanton kiel oficiala lingvo. Usono ne havas oficialan lingvon, sed iom da landeroj (mi ne scias vorton por angla 'state' ) jam havas anglan lingvon kaj alian lingvon kiel oficialaj lingvoj. Se sufiĉe kvanto da la popolo parolus Esperante, tiam eble la Usona landero konstatas Esperanton kiel oficiala lingvo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-junio-22 19:17:40

xdzt:Mi opinias ke Esperanto neniam estos oficiala lingvo de iu lando. Tamen ĝi estas amuza kaj ŝatebla ideo.

Eble Usona landero povus deklari Esperanton kiel oficiala lingvo. Usono ne havas oficialan lingvon, sed iom da landeroj (mi ne scias vorton por angla 'state' ) jam havas anglan lingvon kaj alian lingvon kiel oficialaj lingvoj. Se sufiĉe kvanto da la popolo parolus Esperante, tiam eble la Usona landero konstatas Esperanton kiel oficiala lingvo.
Landero estas tre bona esprimo. Oni ankaŭ havas la vorton "Ŝtato".
Esperanto eble estus bona "kromlingvo" en lando kiel Belgio kiu havas tri oficialajn lingvojn. Estus neŭtrala solvo de la tiea lingvoproblemo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-22 20:32:32

robbkvasnak:Landero estas tre bona esprimo. Oni ankaŭ havas la vorton "Ŝtato".
Esperanto eble estus bona "kromlingvo" en lando kiel Belgio kiu havas tri oficialajn lingvojn. Estus neŭtrala solvo de la tiea lingvoproblemo.
Jes, krome ĝi estus ankaŭ tre faĉila por ili, ĉar ili parolas latinan kaj germanan lingvojn, kaj Belgio estas en strategia eŭropa loko. Mi neniam pensis pri Belgio, sed ja estus tre bona solvo por la lando.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-23 00:02:44

Adelson Sobrinho:Mi opinias ke, se iam iu lando oficialigos Esperanton,ĝi perdos sian celon. Oni devas atenti ke
ESPERANTO ESTAS ĈIES KAJ NENIES.
Nu, imagu ke en Brazilo ĝi fariĝas oficiala, la registaro subtenas la lingvon, kaj ĉio estas nun en la portugala kaj en Esperanto. For de la lando(kaj ene), neniu dirus ke Esperanto estas unu lingvo de Brazilo, sed ke oni parolas Esperanton en Brazilo, en la tuta lando (oficiala). La celo ne ŝanĝas, kaj tiu tre helpus Esperanton por esti vere ĈIES lingvo.
Same okazus en iu ajn lando, kaj tio grava estas ke en tiu ajn lando, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj, lernus Esperanton almenaŭ kiel helpa lingvo.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-junio-23 04:20:16

Mi pensas ke pli ol ajna ŝtato, Esperanto estos oficiala en regionaj organoj kiel Eŭropa Unio kaj Unasur, kaj el tie, al lia anaj landoj.

Danielo_stranga (Montri la profilon) 2012-junio-23 04:25:47

Teorie, Esperanto ne povas esti oficiala lingvo en iu lando, ĉar civitanoj de tiu lando estus pli "supera raso", ja al ili ne devas lerni Esperanton por internacia komunikado okulumo.gif

Tamen, iam ĉi-ideo venas en iu lando. Ekzemple, en Ukrainio iam oni proponis farigi Esperanton oficiala lingvo por ne lerni la rusa kaj por solvi la konflikton inter rusa kaj ukraina popolo. Sed tiu ĉi propono estis tre subita kaj ne estis idoptita sufiĉe serioze malgajo.gif

Mi opinias, ke frue aŭ malfrue Esperanto estos oficiala lingvo en iu lando, kaj la lando estos (ne grave kie) malgranda kaj loĝata de du-tri pli-malpli konfliktemaj inter si nacioj.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-23 08:04:16

Sahaquiel:Mi pensas ke pli ol ajna ŝtato, Esperanto estos oficiala en regionaj organoj kiel Eŭropa Unio kaj Unasur, kaj el tie, al lia anaj landoj.
Eble jes, unue Eo devos esti organlingvo por montri ke ĝi vere funkcias, sed poste ĝi povus esti oficila en iu ajn lando, kaj poste alia lando, kaj tiel plu, ĉio dependus de la parolantnombro.
Ankaŭ mi konsentas kun Danielo stranga, pri iu lando kiel Ukrainio.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-junio-26 16:28:54

Laŭ mi Esperanto ne estos oficiala lingvo de iu lando. Inter 1815 kaj 1920 en limo de Germanio
kaj Belgio kaj Nederlando estis malgranda lando Moresnet, kie Esperanto estis unu oficiala
lingvo. Bedaŭrinde Moresnet ne plu estas, se lando estus ankoraŭ tie povus esti Esperanto
oficiala lingvo sed nur "ceremonie" kaj fakte homoj parolus kaj uzus la francan kaj la
germanan. Esperanto estas nur lingvo de geesperantistoj, verŝajne ankaŭ en estonto. Se
geesperantistoj aĉetus la insulon. Ĉu vi scias ke en antarktio estas insulo, kiu nomiĝas
Esperanto? Nature tie loĝas neniu sed Esperanto povus esti tie oficiala lingvo. ridego.gif

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-26 17:12:34

Tumppi1991:Laŭ mi Esperanto ne estos oficiala lingvo de iu lando. Inter 1815 kaj 1920 en limo de Germanio kaj Belgio kaj Nederlando estis malgranda lando Moresnet, kie Esperanto estis unu oficiala
lingvo. Bedaŭrinde Moresnet ne plu estas, se lando estus ankoraŭ tie povus esti Esperanto
oficiala lingvo sed nur "ceremonie" kaj fakte homoj parolus kaj uzus la francan kaj la
germanan. Esperanto estas nur lingvo de geesperantistoj, verŝajne ankaŭ en estonto. Se
geesperantistoj aĉetus la insulon. Ĉu vi scias ke en antarktio estas insulo, kiu nomiĝas
Esperanto? Nature tie loĝas neniu sed Esperanto povus esti tie oficiala lingvo. ridego.gif
Dankon Tumppi, mi ne sciis pri tio, ankaŭ ne pri tio:
Insulo "Esperanto" estas insulo de ĉ. 180 hektaroj en Danubo, kiun la ĉedanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka Esperanto-Grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon "Esperanto".
La insulo, kiun nur mallarĝa akvobrako disigas de la bulgara danuba bordo, estas neloĝata kaj kovrita de arbaro. Ĝi longas ĉirkaŭ 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. Ĝiaj koordinatoj estas 43°43′N 24°2′E.

Sed ŝajnas ke neniam iu faris ion tie rilate al Esperanto, ĉu.
Ankaŭ ĉi tie mi metas interesan artikolon pri Moresneto Via teksto...

Reen al la supro