Till sidans innehåll

Projekto "Miliardo por Esperanto" dauras

av n1954, 20 september 2007

Meddelanden: 7

Språk: Esperanto

n1954 (Visa profilen) 20 september 2007 02:39:05

Unuaj 57 realaj familnomoj por la Lingvo Internacia!
Pervye 57 realnyh famili za mexdunarodny qzyk!
~~~~~~~~~~
http://mi.anihost.ru/billion.php
http://mi.anihost.ru/miliardo.php
http://mi.anihost.ru + knopka v levom verhnem uglu

Milliard za Esperanto
Billion for Esperanto
Miliardo por Esperanto

Podpisej/signatures/subskriboj: 57, prosmotrov/views/vizitoj: 654, prosmotrov
arhiva/archive views/vizitoj en arkivo: 437

Posmotretj arhiv. Look at the archive. Rigardu la arkivon.
Perejti na glavnu. Go to the main page. Iru al la chefa pagho.
~~~~~~~~~~~~~~
Deklaratsia:

Oznakomivwysj s mexdunarodnym qzykom Esperanto, q podtverxdaju, cto
on prigoden dla rewenia lubyh zadac mexdunarodnoj kommunikatsii
i predlagaet gromadnu ekonomiu vremeni, sil i pamqti vsem ludqm Zemli.

Q obewjaju vyucitj mexdunarodny qzyk Esperanto, esli milliard drugih ludej
dadut takoe xe obqzatelstvo.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
The Declaration:

After familiarizing myself with the international language Esperanto I
confirm that it's suitable for any and all tasks in international
communication and offers enormous savings of time, efforts and memory
to all people of the Earth.

I promise to learn international language Esperanto
if one billion other people will give the same promise.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
La Deklaracio:

Post mia konigho kun internacia lingvo Esperanto, mi asertas, ke ghi estas
tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas grandegan ekonomion
de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la Tero.

Mi nepre ellernos internacian lingvon Esperanton, se miliardo da aliaj
personoj donos la saman promeson.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Estimataj esperantistoj!

Mi insiste petas vin subskribi la Deklaracion, favore al Esperanto.
Ties IDEO apartenas al Ludoviko Zamengof, bv. legi la Unuan Libron (1887 j.)
Mi adaptis la ideon al modernaj kondichoj de nia malica, fripona kaj monavida
mondo, kie homo al homo lupo est(as).

Vidu, nek via ghusta adreso, nek via e-mail estas bezonata, des pli ne temas
pli monkontoj. Plene sufichos indiki realan familnomon kaj realan nomon. Aliaj
punktoj estas nur por dezirantoj, por bravaj homoj.

La Deklaracio havas du alineojn. La unua asertas taugecon de E-to
por internacia komunikado kaj evidente ne embarasos la verajn esperantistojn.
La duan alineon necesas klarigi. Subskribanto donas promeson ellerni E-ton,
se miliardo da aliuloj promesos la samon.

Esperantistoj povas neglekti tion, char ili jam scipovas E-ton. Vi
povas ech substrekti, ke vi en alta grado konas la LI, uzante la konvenan
punkton de via subskribo. La dua alineo celas kuraghigi simpatiantojn de E-to,
kiuj fakte ne havas tempon por lernado, ili do donu _kondichan_ promeson.

"Miliardo" estas _kondicha_ granda nombro, kaj _neniu devas_ atendi ghis kiam
aperos la miliardo da subskriboj. Ni kune kolektu almenau unu milon kaj jam
tio estos bona instigilo por hezitantoj komenci lernadon de nia lingvo.

Humile mi petas vin kompreni, ke ne eblas verki la Deklacion tiel, ke
ajna vorto en ghi plachus al chiuj. Iu kompromiso estas neivitebla.
Subskribinte la Deklaracion per via reala familnomo, Vi montros sian favoron
al LI kaj indikos veran vojon al neesperantistoj.

Speciale mi turnighas al maljunuloj, kiuj dum jardekoj subtenis
Esperanto-kulturon. Via subskribo daurigos vian laboron dum sekvaj jardekoj.
Nun la listo funkcias automate - subskribu kaj tuj vidu sian nomon
en ghenerala listo. Sed la prizorgo estas bezonata ech por automato.
Mi promesas ne lasi klopodojn, kaj post mia morto alia persono prizorgos
la arkivon de subskriboj. Kontroli la proceson povas iu ajn - konservu la
kopion de la listo en sia komputilo.

Mi kore dankas la bravulojn, kiuj unuaj subskribis la Deklaracion. Historio
viajn nomojn ne forgesos. Helpu konvinki malpli bravajn samideanojn! Rakontu
pri la Deklaracio en diversaj forumoj.

Lasta punkto: eventualaj shangoj en E-to che fina akcepto far de la mondo.
Tiun eblecon antauvidis ankau Ludoviko Zamengof. Se lau via opinio
chapelitaj literoj estas belaj kaj devas resti por eterno, do skribu "neniujn"
(shangojn necesas fari neniam). Sed komprenu, se iu proponas iujn shanghojn
che fina akcepto, do ne temas pri la reformo en nuna tempo. Nenia reforma
eblas, ghis kiam estos kolektitaj centoj da miliardoj da USD por reala
enigo de komuna lingvo sur la tuta Tero.

Mi dankas sinjoron Viktoro Himenko, kiu lau mia peto skribis php-dosieron
kaj instaligis la Deklaracion sur sia servero.

Samideane
Nikolao Mihajlenko

n1954 (Visa profilen) 13 oktober 2007 03:04:39

http://mi.anihost.ru/miliardo.php
Lastaj informoj:
Subskribis: 84
Tralegis: 900

#60 Renato Corsetti !!

Kaj vi ankorau pridubas?

Samideane
Nikolao Mihajlenko

Terurĉjo (Visa profilen) 13 oktober 2007 22:52:36

Mi faris relative simplajn kalkulojn:
84-57=27 personoj subskribis la deklaracion dum:
La 13 de oktobro - la 20 de septembro = 23 tagoj. Plus-minus unu tago ne estas tro granda eraro.
365/23=X/27 -> X=(365/23)x27=428,5 personoj po-jare subskribos la deklaracion.
1.000.000.000:428,5=2.333.840,69 jarojn daŭros la subskribado por atingi la bezonatan kvanton da subskribintoj.
2007+2.333.840=2.335.847 - la jaro de la fina venko.

Esperantistoj, memorfiksu, ke la fina venko videblas jam ĉe horizonto, al kiu ni kune marŝas, kaj Renato Corsetti nin antaŭas. Ĝia dato estas la jaro 2.335.847 post la naskiĝo de nia Jesuo.

Jev (Visa profilen) 20 oktober 2007 09:43:43

Terurĉjo:Esperantistoj, memorfiksu, ke la fina venko videblas jam ĉe horizonto, al kiu ni kune marŝas, kaj Renato Corsetti nin antaŭas. Ĝia dato estas la jaro 2.335.847 post la naskiĝo de nia Jesuo.
rideto.gif rideto.gif rideto.gif Ĝis tiam ĉiuj promes-donintoj jam mortos kaj ne povos lerni Esperanton, do necesos re-komenci la tuton denove.

n1954 (Visa profilen) 25 oktober 2007 04:18:12

Pli ol 1000 homoj tralegis
la Deklaracion favore al Esperanto.

Kiu estos la CENTA subskribinto?
Jam tempo venas por Vi enighu
en la Historio kiel centa.

http://mi.anihost.ru/miliardo.php

lagwagon555 (Visa profilen) 25 oktober 2007 09:22:49

1,000,000,000?

shoko.gif

Terurĉjo (Visa profilen) 25 oktober 2007 23:10:57

lagwagon555:1,000,000,000?

shoko.gif
Estimata, vi ne eraris. La aŭtoro proponas subskribi la Deklaracion al 1.000.000.000 (unu miliardo) da personoj, por ke nur post la subskribado ĉiuj eklernu Esperanton.
Ridinde!
Mi tamen subskribis la Deklaracion, kvankam mi iomete scias la lingvon.

Tillbaka till toppen