Messaggi: 7
Lingua: Esperanto
fajrkapo (Mostra il profilo) 22 giugno 2012 21:53:29
Ankaŭ ne homoj tre recikligas la rubon, ĉar multaj pensas ke ĝi ne valoras, aŭ ke por kio?, se neniu faras ĝin, aŭ ke la rubo fine estos denove miksita, la recikligebla aŭ reuzebla, kun tiu ne-reuzebla.
Ankaŭ homoj prenas la aŭton tre ofte, por fari etajn vojojn, sen pensi la polucion kiun ili kreas ĉiufoje ke ili prenas la aŭton.
Homoj pensas ke tiu planedo povas toleri ĉion, aŭ eble ke kiam ili jam estos maljunaj, tiu ne gravos jam por ili, sed ili eĉ ne pensas ke iliaj infanoj restos ĉi tie, kaj iliaj nepoj, ktp, sed homo estas tiom egoisma ke eĉ al li ne gravas siajn proprajn idojn, aŭ io tiel.
Homo, ĝenerale, nur reale prizorgas pro sia domo kaj sia ekonomio, kiel se ene de sia domo ĉiuj ĉi tiuj problemoj jam ne ekzistus.
Homoj pensas ke neniu pagas ĉion ĉi, aŭ ke ĉar ĝi estas publika, aŭ natura, ĝi ne havas finon, aŭ ne valoras prizorgi pro io kio estas nenies. Ne estas absolute, penso pri komuneco kaj ĉies propreco, sed penso pri onia propreco kaj tuja estanto, sen multe rigardi al estonto, kvankam aliflanke, homo neniam volas pensi pri morto, kredante ke li estas eterna, alivorte, eterna estonto...imagu kiel, aŭ kie.
La plej malbona estas ke mi ne vidas la novajn generaciojn agante alikiele, ŝajnas ke la edukado por la naturo kaj la ekologio-ekonomio apenaŭ havas efekton.
Tiel mi vidas mian landon nun, antaŭ homoj povis permesi tion, almenaŭ ekomomie, kvankam neniam ekologie, sed nun eĉ ne ekonomie, kaj homoj ne estas pretaj por ŝanĝi ĝin aŭ ŝanĝiĝi.
Ĉu vi havas similajn problemojn en via lando?
cellus (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 05:33:05
En ĉiuj landoj estas tiel ke la civitanoj volas ke la ŝtato helpu ilin, kreu laborejojn kaj tiel plu, sed ili volas pagi minume da impostoj. Kaj je certa grado tio estas sana reago!
Ekzemple gazono. Se ĉiuj iras sur la gazono baldaŭ ne estos gazono! Estos peco da dura tero! Sed por mi estas praktike fari pli mallongan vojon, pasante rekte trans la gazonon! Mi ne faras padon, sed se mi iras ĉiutage, kaj se ankaŭ miaj amikoj iras tie, kaj se iuj eĉ biciklos tie, baldaŭ estos vundo en la gazono!
Tio eble ilustras la problemon.
fajrkapo (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 07:18:10
En Hispanio antaŭ unu jaron aŭ du, oni devas pagi la plastan mansakojn por tiel polucii malpli, sed mi opinias ke tio nur profitas al la plasta industrioj, kaj homoj probable ne zorgas tiom pri polucio, sed pri sia mono. Sed estas ekzemplo ke por ke homo bone kondutu, li devas pagi por ĉio, se oni ne tuŝas la poŝon, homo ne bone agas.
La ruboreuzo ne dependas tiom de mono, sed de bona volo de la loĝantaro. En Hispanio estas multe da reuzeblaj rubejoj, sed homoj ne tre uzas ilin, kaj mi kredas ke estas fundamenta reuzi rubon, krom ĝi ne supozas grandan strebon, ĉar la nereuzeblaj rubejoj estas apud la reuzeblaj.
Maljunaj homoj ĉiufoje vivas pli, 80, 90, ĉirkaŭ 100 ĉiufoje pli da homoj, kaj la loĝantaro estas pli kaj pli nombra, estas ĉiufoje pli kaj pli da rubo, plasta maroj kaj oceanoj, poluciita aero, malpli da arbaroj, grandegaj problemoj pri akvo, ktp.
Estas gravega problemo, sed la moderna homo ŝajnas ne loĝi en ĉi planedo, nur li zorgas pri grandegaj malgravaj stultaĵoj. Fine homo estos kiel en la filmo Wall-e, la tuta planedo rubplena, kaj homo pli kaj pli pigra kaj stulta.
PS: Ve, mi rigardis vortare polucion, kaj tute ne estas same kiel poluo...Kie mi diris polucion mi volis diri poluon...
dobri (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 19:10:55
Kompreneble ne ĉiuj homoj kondutas tiamaniere, sed plimulto jes. Do vi vivas ankoraŭ en socialisma sistemo (aŭ tre simila).
cellus (Mostra il profilo) 23 giugno 2012 20:11:07
dobri: Hodiaŭ ni ŝparas energion, selektas la rubon (en la stratoj troviĝas rubujoj speciale por papero, por plastoj aŭ por vitro).Ĉeĥa konato kiu vivas en Upsalo diris al mi jam en la 80-aj jaroj ke Svedio estas la plej socialisma lando en la tuta mondo! Nun ni havas nesocialisman registaron (burĝan iuj dirus) sed eble ni ankoraŭ estas socialismaj, se tio signifas ke ĉio koncernas la tutan socion!
Kompreneble ne ĉiuj homoj kondutas tiamaniere, sed plimulto jes. Do vi vivas ankoraŭ en socialisma sistemo (aŭ tre simila).
dobri (Mostra il profilo) 24 giugno 2012 20:58:42
cellus (Mostra il profilo) 26 giugno 2012 08:09:02
dobri:Eble mi ne diris tion precize. Mi emis klarigi, ke ne plu eblas konduti al vivmedio indiferente, necesas gardi nian planedon por niaj idoj.Mi konsentas.
Ke io povas aspekti alimanere ol oni atendus aŭ imagus, ne signifas ke ni ne devas pensi pri la tero kiun ni postlasos al niaj nepoj. Tio estas realaĵo, senkoncerne pri kiu socia sistemo ni pensas.