前往目錄

memstara vortaro por androido

貼文者: lalernanto, 2012年6月24日

訊息: 5

語言: Esperanto

lalernanto (顯示個人資料) 2012年6月24日下午5:52:55

Cxu iu konas kie mi povas trovi app-on por androido de e-vortaro kiu ne bezonas interreton por funkcii?

Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年6月26日下午10:34:42

Remus:Ja! ĝi nomiĝas "Vortaro", kaj estas bazita sur la vortaro de lernu, sed fakte malfunkcias tro ofte, almanaŭ en la tradukado al kaj el la hispana.

Vi povas alŝuti ĝin tie ĉi:Vortaro ĉe androido
Ĉu vi ne faras vortaron por Androido nun? Kia ĝi nun statas?

sergejm (顯示個人資料) 2012年6月27日上午7:45:25

Kompatinde, mi ne povas elŝuti ĉi tiun vortaron - Google postulas ke mi havu Androidan telefonon kaj elŝutu per ĝia Andriod Market, sed mia SIM-kardo ne havas eblecon uzi interreton (male, la telefono memstare elŝutus kion ĝi volas, kaj se vi ne havas senliman interreton tio estus multekoste).
Tial al mi malplaĉas Android Market.
Mi provis fari propran vortaron por Android.
Dekomence estas necesa klavaro por ĉapelitaj literoj.
Mi elŝutis esperantan klavaron (krom el Android Market, oni povas elŝuti ĝin el aliaj lokoj).
Klavaro jam enhavas vortoliston por faciligi enkonduki vortojn.
Do estus bone integri vortaron en klavaron kaj vi povus uzi la vortaron ĉie ajn.
Sed denove, pro sekureco tio estas malfaciligita - simila programo povus ŝteli sekretajn vortojn kaj sendi ien en interreton.
Se mi ŝanĝos klavaran programon, Android vidos ke aŭtoroj de esperanta klavaro ne estas sama kiel tiu de angla kaj rusa klavaroj kaj ne permesos ilin labori kune kaj mallaŭdos uzadon de mia programo, ĉar ne certas ke la programo estas bona.
Tial al mi malplaĉas ankaŭ Android mem.

sinjoro (顯示個人資料) 2012年6月27日上午9:08:06

Mi uzas en Android Color Dict kun datumbazo de Reta Vortaro kiu por funkcii ne bezonas retkonekton

sergejm (顯示個人資料) 2012年7月2日上午9:59:27

Kiel vi aldonis Retan Vortaron al Color Dict?
Mi ne scipovis fari ĉi tion.

回到上端