Ĉu estas iuj konservativuloj ĉi tie?
door quieta, 24 juni 2012
Berichten: 24
Taal: Esperanto
rusto (Profiel tonen) 25 juni 2012 19:40:24
quieta:Malgxusta aferoj? Kiel estas homaj rajtoj malgxusta? Car vi tiel diris? Cxu vi pensas ke estas moralajxo se vi diras homojn ke ilia amo estas ne gxusta? Vi forneus iliajn felicxojn? Kial?
Sur la forumoj mi vidas diversajn homojn kiu laŭdas la malĝustajn aferojn.
robbkvasnak (Profiel tonen) 25 juni 2012 19:54:58
Fenris_kcf:Estas usonanoj kiuj ne kredas pri la tutmonda varmiĝo, jes - ili ĉiuj estas en la respublikana partio kaj subtenas malaltajn impostojn por la riĉeguloj kaj la firmaegoj. Mi kredas ke la plej multo ĉe ni kredas pri tutmonda varmiĝo - nur tiuj kiuj ne kredas pri ĝi havas pli grandajn buŝojn kaj krias pli pri tio - aparte kiam ni volas paroli pri utilaj paŝoj en la politiko. Nia nuna registaro komprenas nun ke la futuro estas en renovigeblaj energioj.quieta:Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo.Jes, mi aŭdis, ke multe da Usonanoj ne kredas je la klimat-ŝanĝo aŭ la ozon-truo ĉar ili kredas, ke Dio neniam permesus tian aŭ ĉar ne eblas, ke la plej bonega lando de la mondo kaŭzas ion ajn malbonan ... .
RiotNrrd (Profiel tonen) 26 juni 2012 04:20:18
Sed, en Esperantujo, kiel ie ajn, ju pli vi moviĝas dekstren, des pli vi trovos al via maldekstro.
cellus (Profiel tonen) 26 juni 2012 06:12:23
Tiel same ŝajnas esti pri liberaluloj kaj konservativuloj. Se mi rakontos al Kvieta ke mi konas svedajn konunistojn kiuj vizitadis preĝejojn, li certe mirus!
Estas eble nur en anglalingvaj landoj ke oni pripensas la eblecojn ke entreprenoj okupiĝu pri malliberejoj (prizonoj)! Persone mi opinias ke oni estu pragmatika kaj vidi kia sistemo plej bone funkcias, kaj se io ne funkcias, oni provu ion alian.
Ŝajnas esti vero ke okazas tutmonda varmiĝo. Se tiun kaŭzas homoj eble estas demando pri grado. Laŭ mia tute nescienca kompreno mi ne povas observi ian varmiĝon. La lastaj vintroj en mia parto de la mondo estis pli malvarmaj ol antaŭaj. Ankaŭ dum la 30-aj jaroj estis tre mildaj vintroj en Eŭropo, kaj same en suda Groenlando estis mildaj vintroj dum la 30-aj jaroj, kaj je kioma grado tion dependas de homoj aŭ ne, mi lasas al la sciencistoj decidi. Sendube la trovaĵoj de la sciencistoj devos havi efikon al la estonttempa politiko. Oni devos ekzemple pensi pri kiel oni konstruas domojn, kie oni metas ilin kaj cetere.
Rilate samseksaj geedzecoj, lasu la samseksulojn mem decidi pri tio. Vi ne devas zorig pri tio, se vi ne volas. Cetere estas tre eble ke samseksuloj estis pozitivaj por la homa evoluo, ĉar samseksuloj ne produktis infanojn kaj povis tial kunhelpi en la edukado de la infanoj en la komunumo de homoj kie ili vivis. En mia sveda konteksto mi scias pri tiuj parencoj kiuj ne havis infanojn kaj tial ankaŭ povis funkcii kiel aldonan gepatron, helpante al la gepatroj de la infanoj.
quieta (Profiel tonen) 27 juni 2012 11:57:27
Dankon pro viaj respondoj. Vi lernigis al mi multajn vortojn kaj esprimojn.
Kaj mi ankaŭ amas vin, same kiel vi amas min. Ĝis.
RiotNrrd (Profiel tonen) 28 juni 2012 02:40:31
sudanglo (Profiel tonen) 28 juni 2012 10:14:08
Sed ju pli la lingvo vaste akceptiĝos, eble des pli oni trovos pli normalan mikson de tendencoj.
Tamen, oni devas noti ke sen ia ne-pragmatika idealismo estas dubinde ke Esperanto estus ekvivinta.
quieta (Profiel tonen) 28 juni 2012 12:42:10
Mi venis al la Lernu retejo por lerni pri la Esperanta lingvo. Mi certe ne venis ĉi tien por lerni pri la tutmonda varmiĝa movado aŭ pri la geja-geedzeca movado aŭ pri la Esperanta movado aŭ aliaj sensensaĵaj movadoj. Mi ne deziras aŭdi pri tiun ĉi aferojn. Sed mi devas aŭskulti dum aliajn personojn sur la forumoj diskutas tiujn ĉi samajn ideojn.
Mi malkonsentas kun tiuj ĉi temoj kaj vere ne volas aŭdi ion ajn pri ili. Mi spektas la novaĵojn. Mi legas librojn kaj ĵurnalojn. Mi scias tion, kion okazas en la mondo. Mi koleras kontraŭ liberaluloj tial ke ili agas kiel infanoj -- kiel nematuraj bubaĉoj. Mi tute ne ŝatas tiujn ĉi okazaĵojn kaj mi plendas. Kial vi plendas? Vi bezonas plenaĝiĝi.
cxevino (Profiel tonen) 28 juni 2012 13:09:19
quieta:Mi estas konservativulo, t.e., mi estas konservativa en miaj kutimoj kaj kredoj. Plue mi tute ne hontas pri tio. Sed mi ŝajnas aparteni al la malplimulto. Mi vere esperas, ke ne. Mi esperas, ke Esperanto estas ilo por komuniko, ne ludilo por la liberala movado. Sed iafoje mi ne estas certa pri tio.Quieta, por ni, neanglolingvuloj, liberala estas dekstrema, kaj konservativemo ankaŭ aperas ĉe komunismaj aŭ islamistaj reĝimoj (inkludante Saŭdia Arabio) , ja tute ne "liberalaj" ...
Sur la forumoj mi vidas diversajn homojn kiu laŭdas la malĝustajn aferojn. Ekzemple mi kredas, ke geedzeco estas inter viro kaj virino. Kelkaj homoj malkonsentas. Ili rajtas opinii tion se ili volas, sed mi ankaŭ rajtas miajn opiniojn. Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.
Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo. Refoje iaj homoj kredas, ke ĝi estas reala. Kio estas la vero? Miaopinie, tro multe da scienculoj jam iĝis politikistoj. Jen interesa retpaĝo: http://www.torontosun.com/2012/06/22/green-drivel
Kaj kio estas Esperanto -- movado aŭ lingvo. Esperanto kiel lingvo tre interesas min sed la movado tute ne interesas min. Mi devas diri, ke Esperanto emas esti tro idealisma por mi. Ĝi bezonas esti pli praktica por kreski kaj atingi pli multe da parolantoj.
Ŝajnas al mi, ke se la pli liberalaj anoj provas venki la pli konservativaj anoj, ili nur kreos rankoron. Ni ĉiuj perdos.
Cetere, seksumado inter viro kaj virino estu onidire "naturala" (= plejofta) sed geedziĝo ne... ĝi estas religia, kaj religio mensogema kaj subpremema... Tio ne signifas ke gepatroj (biologiaj aŭ ne) kune bredu, eduku kaj protektu "siajn" infanojn...
Rilate la varmiĝado, vi rajtas (sed ĉu pravas?) kritiki surbaze de sciencaj argumentoj sed ne de materialaj interesoj. Je tiu afero pligravas kaj trudiĝas si(n)gardema si(n)teno...
RiotNrrd (Profiel tonen) 28 juni 2012 16:33:48
quieta:Diru al mi, ĉu vi volas "niveli la kampon" kaj diskuti tiun ĉi aferon angle?Ne bezono. Mi komprenas vian pozicion. (Ankaŭ, ni ne estas permesita fari tion en la anglalingva forumo.)
Vi volas ke la mondo ordigu sin laŭ viaj kredoj.
Al tio, mi nur povas diri: bonŝancon!
Ĉu vi vere deziras ne aŭdi pri la Esperanta movado? Ĉi tie? En Esperantujo? Bonŝancon! Ne necesas ke vi konsentas kun ĝi. Mi ne konsentas kun ĝi. Multaj ne konsentas kun ĝi. Sed, homoj ankoraŭ povas libere diskuti ĝin. Kial ne?
Memoru, la mondo ne estas kampara usona urbeto. En la internacia sfero, vi trovos ĉiajn homojn kaj ĉiajn ideojn. Se vi ne deziras legi pri iom da ili, tiam vi devu ne legi pri ili. Sed, vi ne rajtas diri al aliuloj ke ili ne devu skribi pri tiaj aferoj, sole ĉar vi ne ŝatas tiujn ideojn.
Se vi ne povas ignori tiujn fadenojn, kiujn vi malŝatas, vi ne feliĉos ĉi tie. Ĉi tiu ideo ne rilatas sole al Lernu aŭ Esperanto; ĉi tiu ideo veras ĉie interrete.