Skip to the content

Ĉu estas iuj konservativuloj ĉi tie?

by quieta, June 24, 2012

Messages: 24

Language: Esperanto

johmue (User's profile) June 28, 2012, 7:43:06 PM

quieta:RiotNrrd, mi ne povas sufiĉe esprimi min ĉi tie ĉar mia esperanta nivelo ne estas egala al via esperanta nivelo. Vi havas la avantaĝon sur tiu ĉi situo. Sed mi certe povas esprimi min en la angla se vi deziras movi al la "en angla" forumo. Diru al mi, ĉu vi volas "niveli la kampon" kaj diskuti tiun ĉi aferon angle?

Mi venis al la Lernu retejo por lerni pri la Esperanta lingvo. Mi certe ne venis ĉi tien por lerni pri la tutmonda varmiĝa movado aŭ pri la geja-geedzeca movado aŭ pri la Esperanta movado aŭ aliaj sensensaĵaj movadoj. Mi ne deziras aŭdi pri tiun ĉi aferojn. Sed mi devas aŭskulti dum aliajn personojn sur la forumoj diskutas tiujn ĉi samajn ideojn.

Mi malkonsentas kun tiuj ĉi temoj kaj vere ne volas aŭdi ion ajn pri ili. Mi spektas la novaĵojn. Mi legas librojn kaj ĵurnalojn. Mi scias tion, kion okazas en la mondo. Mi koleras kontraŭ liberaluloj tial ke ili agas kiel infanoj -- kiel nematuraj bubaĉoj. Mi tute ne ŝatas tiujn ĉi okazaĵojn kaj mi plendas. Kial vi plendas? Vi bezonas plenaĝiĝi.
Laŭ mia sperto en Esperantujo estas loko por ĉiaj opinioj krom maltoleremaj. Tio certe signifas ke, se oni volas esti aktiva en Esperantujo, oni devas iel kapabli toleri malsamajn opiniojn. Plej avantaĝe estus, se oni ŝatus malsamajn opiniojn kaj diversecon.

Tia diverseco en Esperantujo validas kaj por la homoj kaj por la temoj, pri kiuj la esperantistoj interesiĝas. Do se vi ne volas aŭdi pri kelkaj temoj, vi certe havos malfacilaĵojn en Esperantujo. La plejmulto de la Esperantistoj -- almenaŭ laŭ mia sperto -- fakte ŝatas tian diversecon. Mi persone konas konservismulojn kiuj aktivas en Esperantujo, kiuj tute bone kaj volonte toleras kaj eĉ priĝojas malsamajn opiniojn.

Persone mi estas pli liberema ol konservisma. Tamen mi havas bonajn amikojn, kiujn mi konsideras konservismuloj.

Do mallonge: Ekzistas konservismaj Esperantistoj, estas loko por konservismuloj en Esperantujo. Esperantujo tamen estas malfacila loko por homoj, kiuj ne toleras aŭ ne volas "aŭdi pri" aliaj opinioj, ĉu konservismaj ĉu liberemaj ĉu ajnaj.

bartlett22183 (User's profile) June 28, 2012, 8:03:20 PM

johmue:
Laŭ mia sperto en Esperantujo estas loko por ĉiaj opinioj krom maltoleremaj. Tio certe signifas ke, se oni volas esti aktiva en Esperantujo, oni devas iel kapabli toleri malsamajn opiniojn. Plej avantaĝe estus, se oni ŝatus malsamajn opiniojn kaj diversecon.
...

Do mallonge: Ekzistas konservismaj Esperantistoj, estas loko por konservismuloj en Esperantujo. Esperantujo tamen estas malfacila loko por homoj, kiuj ne toleras aŭ ne volas "aŭdi pri" aliaj opinioj, ĉu konservismaj ĉu liberemaj ĉu ajnaj.
BONEGE!!! Esperanto estas lingvo, ne ideologio. Devas esti akcepto el *ĉiaj* vidpunktoj, ĉu dekstraj ĉu maldekstraj. Se oni klopodas fari esperanton esti veturilo de la maldekstro aŭ la dekstro, ĝi -- esperanto -- malsukcesos.

Paŭlo

mihxil (User's profile) June 28, 2012, 9:50:56 PM

quieta: Mi venis al la Lernu retejo por lerni pri la Esperanta lingvo. Mi certe ne venis ĉi tien por lerni pri la tutmonda varmiĝa movado aŭ pri la geja-geedzeca movado aŭ pri la Esperanta movado aŭ aliaj sensensaĵaj movadoj. Mi ne deziras aŭdi pri tiun ĉi aferojn. Sed mi devas aŭskulti dum aliajn personojn sur la forumoj diskutas tiujn ĉi samajn ideojn.

Mi malkonsentas kun tiuj ĉi temoj kaj vere ne volas aŭdi ion ajn pri ili.
'Tutmonda varmiĝo' ne estas afero de malkonsento aŭ konsento. Ĝi simple estas fakto. Ĝin nei estas stulte kaj ignoreme, kaj nenio alia. Diri ke tio estas 'konservativa' starpunkto al mi simple ligas 'konservatismon' al malsaĝo. Mi pardonpetas, sed tiel estas.

Geja-geedzeco eble iusence ja estas afero de 'opinio', sed laŭ mi estas klare ke oni ne vere povas kun racio esti kontraŭ tio. Malebligi samseksan edziĝon finfine simple estas maljusta malegaleco, kiu ne vere defendeblas.

Altebrilas (User's profile) June 30, 2012, 2:27:24 PM

Tio debato estas interesa, kaj estus multo por diri.

ĉefe, la celo de esperanto estas interkompreno. Ni devas do akcepti kontraŭdirojn, kaj esti toleremaj pri aliies opinioj. Pluraj prave rimarkigis, ke la vortoj ne havas la saman signifon laŭ la landoj - kio povas ŝajni stranga kiam temas pri esperantaj vortoj.

Ni devus krei politikan terminaron por eviti konfuzon uzante tiajn vortojn. En Usono "liberal"= maldekstrulo; en Francio "liberal"= dekstrulo; kio signifas "liberala" en esperanto? Oni ne povas doni aŭtomate al esperantaj vortoj la signifon de similaj vortoj en la naciaj lingvoj: tiel oni kreus "falsajn amikojn".

Mi mem sentas min maldekstrulo. Mi deziras kompreni kial aliaj pensas alimaniere; ekz. kial ili taksas tolerebla, ke en riĉa lando kaj en normala situacio, homoj (kaj ilia familio) povas malsati aŭ dormi surstrate, pretekste ke ili ne estis sufiĉe lertaj por allogi eblan dunganton.

Back to the top