Ĉu estas iuj konservativuloj ĉi tie?
viết bởi quieta, Ngày 24 tháng 6 năm 2012
Tin nhắn: 24
Nội dung: Esperanto
quieta (Xem thông tin cá nhân) 21:55:27 Ngày 24 tháng 6 năm 2012
Sur la forumoj mi vidas diversajn homojn kiu laŭdas la malĝustajn aferojn. Ekzemple mi kredas, ke geedzeco estas inter viro kaj virino. Kelkaj homoj malkonsentas. Ili rajtas opinii tion se ili volas, sed mi ankaŭ rajtas miajn opiniojn. Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.
Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo. Refoje iaj homoj kredas, ke ĝi estas reala. Kio estas la vero? Miaopinie, tro multe da scienculoj jam iĝis politikistoj. Jen interesa retpaĝo: http://www.torontosun.com/2012/06/22/green-drivel
Kaj kio estas Esperanto -- movado aŭ lingvo. Esperanto kiel lingvo tre interesas min sed la movado tute ne interesas min. Mi devas diri, ke Esperanto emas esti tro idealisma por mi. Ĝi bezonas esti pli praktica por kreski kaj atingi pli multe da parolantoj.
Ŝajnas al mi, ke se la pli liberalaj anoj provas venki la pli konservativaj anoj, ili nur kreos rankoron. Ni ĉiuj perdos.
Interretano (Xem thông tin cá nhân) 22:27:55 Ngày 24 tháng 6 năm 2012
quieta (Xem thông tin cá nhân) 23:04:51 Ngày 24 tháng 6 năm 2012
Ni atendu. Mi sciis, ke tiu vortgrupo ĉagrenus kelkajn homojn. Tamen, mi opinias, ke mi pravas. La liberala tendenco en Esperanto ofte malkaŝas sin.
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 23:22:58 Ngày 24 tháng 6 năm 2012
quieta:Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo.Jes, mi aŭdis, ke multe da Usonanoj ne kredas je la klimat-ŝanĝo aŭ la ozon-truo ĉar ili kredas, ke Dio neniam permesus tian aŭ ĉar ne eblas, ke la plej bonega lando de la mondo kaŭzas ion ajn malbonan ... Sed la resto de la mondo (kaj verŝajne ankaŭ la Usonanoj mem) scias, ke tio nur estas artifiko por pravigi siajn kontraŭsocian viv-manieron.
(Pardonu al la Usonanj, kiuj pensas diference!)
Pardonu, quieta, sed ŝajne vi estas unu de tiuj personoj, kiuj kontribuas al la malbona imago pri Usono en la resto de la mondo.
PS: Por klarigo: Laŭ mi ne nur kelkaj homoj en Usono, sed homoj en multaj landoj (ekzemple en mia patrolando Germanio) ankaŭ havas kontraŭsocian viv-manieron.
TatuLe (Xem thông tin cá nhân) 03:48:45 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
Tial mi pensas ke, se vi serĉas usontipajn koservativulojn, povos esti malfacile trovi tiajn ekster Usono. Sed tio ne signifas, ke Esperantujo estas liberala - ja ekzistas pli da ideologioj ol usontipa liberalismo kaj usontipa konservativismo.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 10:18:45 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
quieta:Mi estas konservativulo, t.e., mi estas konservativa en miaj kutimoj kaj kredoj. Plue mi tute ne hontas pri tio.Vi rajtas esti kion vi volas. Vi havas libervolon (kiel ĉiuj aliaj homoj) kaj vi povas kredi aŭ konduti vin kiel vi plej bone estimos, ĉiam kondiĉe ke vi respektu la aliajn.
quieta:Mi esperas, ke Esperanto estas ilo por komuniko, ne ludilo por la liberala movado.Esperanto estas pontolingvo, ideala duonfacila ilo por kompreniĝi inter malsamlingvanoj. Sed ĉiu esperantisto havas siajn proprajn personajn ideojn kaj kredojn pri la vivo, la socio, la universo, la kutimoj, la religio, ktp.
quieta:Ekzemple mi kredas, ke geedzeco estas inter viro kaj virino. Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.Eble vi pravas tiurilate. Sed oni ne povas kondamni la alipensulojn aŭ alisentulojn al soleca vivo. Ili perfekte rajtas trovi amon, viv-akompananton, kaj vivi plaĉe kaj feliĉe paran vivon.
quieta:Kaj kio estas Esperanto -- movado aŭ lingvo. Esperanto kiel lingvo tre interesas min sed la movado tute ne interesas min. Mi devas diri, ke Esperanto emas esti tro idealisma por mi.La sola trajto kiu diferencigas por ĉiam Esperanton el aliaj lingvoj estas, precize, sian internan ideon aŭ idealon. Neniu lingvo ĉi-monda havas tiun unikan karakterizaĵon.
Aliparte, la esperanto-movado, se celas la interkompreniĝo inter la homoj, laŭ mi estas bona. Ĉio kio helpos al la frateco kaj la paco estas ege bona, sendepende ĉu oni partoprenas tiuafere aŭ ne.
Amike.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 10:33:23 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
quieta: Mi esperas, ke Esperanto estas ilo por komuniko, ne ludilo por la liberala movado.Esperanto ankaŭ perfekte povas esti ludilo, kaj ĉefe tiukiele estas la plej bona lernokielo.
quieta:Kaj kio estas Esperanto -- movado aŭ lingvo. Esperanto kiel lingvo tre interesas min sed la movado tute ne interesas min.Se al vi tute ne interesas ĉi movadon, por kion vi volas scii ĉu estas konservativuloj ĉi tie??? Nur lernu la lingvon jam.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:07:00 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
quieta:Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.Ah ja, mi do supozas ke tio signifas ke ankaŭ maljunaj homoj ne rajtu geedziĝi? Kaj aliflanke tio supozeble signifas ke vi pensas ke gejoj ne povas eduki kaj protekti infanojn?
quieta:Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo.Do, en via opinio 'konservativismo' egalas al ignorado de faktoj? Interese, sed mi efektive esperus ke ne tro da konservativuloj aperas en esperantujo, sed aliflanke mi konstatis ke ne tiel estas. Do vi ne tro zorgu.
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 18:48:40 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
quieta: Ekzemple mi kredas, ke geedzeco estas inter viro kaj virino. Kelkaj homoj malkonsentas. Ili rajtas opinii tion se ili volas, sed mi ankaŭ rajtas miajn opiniojn. Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.Edzeco temas ĉefe pri sociaj reguloj. Ni edziĝis en Brazilo, kie mi nun estas la heredanto de mia edzo. Ĉi-tie en Usono, oni ne respektas nian union. Do mi ne povas meti lin en mian sanasekuron, kio kostus $200 po monato - anstatŭe li devas pagi propran sanasekuron, kio kostas al ni $350 po monato. Li estas brazilano. Por dokumentigi lin en Usono ni pagis pli ol $25000! Kiel geedza paro, ni estus pagintaj $75! La diferenco NE estas en nia emeritaĵo. Estas mono kion ni PERDIS!Ankaŭ por havi la saman protekton kion havas geedzaj paroj, ni pagis pli ol $1.000 al ĵuristo! Ni estas kune ekde 18 jaroj kaj ni amas unu la alian. Ne temas pri liberalismo aŭ konservatismo - temas pri egaleco kaj egalaj rajtoj. Vi, quieta, fakte diras al ni ke ni ne estas sur la sama nivelo kiel vi. Vi ne volas doni al ni la samajn rajtojn en mono kaj protekto kiel havas vi. Bedaŭrinde ne nur temas pri filozofa demando - temas pri leĝoj kiuj pagigas nin pli ol vin.
Ni nun pripensas translokiĝi al Brazilo ĉar estas pli justa lando ol Usono.
xdzt (Xem thông tin cá nhân) 19:20:56 Ngày 25 tháng 6 năm 2012
quieta:Mi estas konservativulo, t.e., mi estas konservativa en miaj kutimoj kaj kredoj. Plue mi tute ne hontas pri tio. Sed mi ŝajnas aparteni al la malplimulto. Mi vere esperas, ke ne. Mi esperas, ke Esperanto estas ilo por komuniko, ne ludilo por la liberala movado. Sed iafoje mi ne estas certa pri tio.Eĉ usona liberalulo estas pli konservativa ol plejparto da aliaj popoloj. Esperanto estas internacia lingvo do viaj vidpunktoj verŝajne estas pli dekstra ol la vidpunktoj de mezuma Esperantisto.
Ne estas iu monda 'liberal movado' -- estas nur homoj kiuj kredas diversajn aferojn. Tristigas min, ke vi pensas propran politikon esti tre grava -- ŝajne pli grava ol personeco al vi!
quieta:diversajn homojn kiu laŭdas la malĝustajn aferojn.Kiel fermita estas via menso! Malkonsentulo estas malprava al vi...
quieta:Ekzemple mi kredas, ke geedzeco estas inter viro kaj virino. Kelkaj homoj malkonsentas. Ili rajtas opinii tion se ili volas, sed mi ankaŭ rajtas miajn opiniojn. Miaopinie la ĉefa celo de geedzeco estas bredi, eduki kaj protekti infanojn.Mi devas rimarkigi al vi ke samseksuloj povas eduki kaj protekti infanojn.
quieta:Ankaŭ mi ne kredas je tutmonda varmiĝo. Refoje iaj homoj kredas, ke ĝi estas reala. Kio estas la vero? Miaopinie, tro multe da scienculoj jam iĝis politikistoj. Jen interesa retpaĝo: http://www.torontosun.com/2012/06/22/green-drivelGoogle Scholar Search for 'Global Warming'
Centmiloj da scienzaj artikoloj venkas eta gazeta artikolo pri unu malnovulo.
quieta:Kaj kio estas Esperanto -- movado aŭ lingvo. Esperanto kiel lingvo tre interesas min sed la movado tute ne interesas min. Mi devas diri, ke Esperanto emas esti tro idealisma por mi. Ĝi bezonas esti pli praktica por kreski kaj atingi pli multe da parolantoj.Mi konsentas pri ĉi tio.