Kwa maudhui

Mia ambicia celo

ya Teapot, 24 Juni 2012

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

Teapot (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2012 10:17:23 alasiri

Se vi volas babili angle aŭ esperante kaj vi komplezas paroli france, sendu al mi mesaĝon por ricevi kontaktajn informojn, mi petas. Kompreneble ĉiukaze vi povas sendi mesaĝon se vi volas babili esperante.

Mi eklernis Esperanton antaŭ jaro kaj nun mi volas lerni la francan. Se mi povos uzi la lingvon sufiĉe bone post jaro, mi studos fizikon en la lingvo ĉe universitato. Ĉiuj helpoj estas ŝatotaj!

Mi lernis la francan en lernejo kaj mi parolis bone. Sed mi forgesis preskaŭ ĉion. Mi lernas de komenco denove. Eble mi lernos kelkajn aferojn pli facile ĉar mi scipovas paroli Esperanton aŭ mi lernis la francan antaŭe, sed mi kredas ke plejparte lernado estos tiel malfacila kiel normala.

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 25 Juni 2012 4:07:35 asubuhi

Teapot:Mi lernis la francan en lernejo kaj mi parolis bone. Sed mi forgesis preskaŭ ĉion. Mi lernas de komenco denove. Eble mi lernos kelkajn aferojn pli facile ĉar mi scipovas paroli Esperanton aŭ mi lernis la francan antaŭe, sed mi kredas ke plejparte lernado estos tiel malfacila kiel normala.
Malaĉe! ridulo.gif Mi la plej bonajn ŝancon kaj studadon al vi deziras. Nefeliĉe mi malkapablas paroli la francan ĉe ia ajn komprenebla nivelo. Tamen, mia universitato kursojn franclingvajn oferas; probable mi registriĝos por ili en estonta semestro.

Oni, serioze studinte lingvon en la estinto, pasintajn lernadojn kutime ne forgesas entute, laŭ mia sperto. Sekve vi eble trovos ke via scio al vi reiros surprize flue.

Kurudi juu