Към съдържанието

Humuro de diversaj landoj

от RUSTICUSVULGARIS, 25 юни 2012

Съобщения: 14

Език: Esperanto

RUSTICUSVULGARIS (Покажи профила) 25 юни 2012, 10:29:55

Kia estas angla, franca aŭ rusa humuro?

Humuro de usonanoj por mi ofte ŝajnas tro banala. Kaj humuro de rusoj por mi estas pli akceptinda.

Hyperboreus (Покажи профила) 25 юни 2012, 14:51:11

Forigite

dobri (Покажи профила) 25 юни 2012, 15:15:38

La plej bonaj ŝercoj estadas la vulgaraj (pri reproduktaj organoj kaj agoj). Simpla humuro ofte uzata en usonaj filmoj (kiam unu homo ekbatas la duan), ne estas konsiderata kiel bona.

Danielo_stranga (Покажи профила) 25 юни 2012, 15:37:20

Nu, tiel, ekzemple, oni ŝercas en la rusa:

"Hundo Barbos kaj la neordinara kroso"
estas klasiko de sovetia komedio.

Kaj kiel oni ŝercas en via lando?

Altebrilas (Покажи профила) 09 юли 2012, 22:49:44

Hyperboreus:... kaj inverse io ajn pri reproduktaj organoj aŭ agoj aŭtomate estas ŝerco...
Ĉu tio validas ankaŭ pri floroj?

robbkvasnak (Покажи профила) 09 юли 2012, 23:16:11

Usono havas pli ol 300 milionoj da loĝantoj el la plej diversaj etnoj - do mi ne kredas ke ekzistas "usona humuro" kiel unuopa aĵo. Kie mi loĝas oni plej ofte estas dulingva (angla kaj hispana) kaj multaj ŝercoj temas pri miskompreno inter tiuj du lingvoj. Jes, ekzistas komerca humuro de la televidprogramoj kaj en filmoj. Kaj tie la humuro ofte banalas ĉar oni ne volas sperti ĵuran atakon. Sed finfine mi vidis en Eŭropo kie mi vizitis dum 3 semajnoj multajn usonajn desegnofilojn en la televido, kiel Simpson, ktp.

fajrkapo (Покажи профила) 09 юли 2012, 23:19:37

Altebrilas:
Hyperboreus:... kaj inverse io ajn pri reproduktaj organoj aŭ agoj aŭtomate estas ŝerco...
Ĉu tio validas ankaŭ pri floroj?
Kaj ĉu tio validas ankaŭ pri zombioj?

Hyperboreus (Покажи профила) 10 юли 2012, 01:05:50

Forigite

Altebrilas (Покажи профила) 11 юли 2012, 22:16:07

Certe validas pri reproduktantaj zombioj aŭ reproduktorganformaj floroj...
floroj jam havas la formon de reproduktorganoj, ĉar ili FAKTE estas reproduktorganoj... okulumo.gif

fajrkapo (Покажи профила) 11 юли 2012, 23:24:09

Altebrilas:
Certe validas pri reproduktantaj zombioj aŭ reproduktorganformaj floroj...
floroj jam havas la formon de reproduktorganoj, ĉar ili FAKTE estas reproduktorganoj... okulumo.gif
Sed povas ekzisti zombia, hermafrodita, kaj fraŭla aŭ nepatrinonta floro...en Amazonio estas ankoraŭ kovritaj specoj (ne malkovritaj). )
(kaj kiel ĝi estas zombia, ĝi ne mortas)

Обратно нагоре