去目錄頁

Ĉu maltrankviligas vin la informo pri vi kiu povas ĉirkaŭi en interreto?

fajrkapo, 2012年6月25日

讯息: 9

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月25日下午12:16:18

Kelkfoje mi pensas pri tio, kaj ne plaĉas al mi ke estas fotoj, informoj, datumoj, ktp, pri mi en interreto, kiuj mi volonte ne metis. Mi pensas ke povas esti danĝere por oni mem, kaj ke oni jam estas en eta vilaĝo sen intimo.
Mi tre ŝatas la reton, sed ne plaĉas al mi tiun aferon. Oni devas esti tre singarda se oni ne volas tiun informon ĉirkaŭante, sed la problemo estas ke eble ne estas mi kiu metas bildojn aŭ informoj en la reto, sed alia amiko mia povas alŝuti ilin, do oni volas aŭ ne, ĉiam estas informo aŭ bildojn pri oni en la reto...

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月26日上午8:13:32

vidas vandenis:'... eta vilaĝo sen intimo.' Ĉu oni devas kompreni 'intimo = ino + timo'?
Klare, sen in-timo, ĉar jam inoj scias ĉion pri viroj tra la reto....

MoutOp (显示个人资料) 2012年6月26日上午10:41:27

Mi estas de opinio vin ! Estas pro tio ke mi ne estas sur Facebook aŭ ĉi speco de TTT-ejo... sed pro tio, mi ne povas kontroli, ĉar mi ne vidas ĝin ! Estas problemo kiu mordas ŝia propra vosto. Kiel li estas malsolva, mi provas ne pensi tio.

[pardonu por la eraroj, mi eklernas]

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月26日下午1:21:05

MoutOp:Mi estas de (opinio vin)MI ESTAS DE VIA OPINIO, AŬ MI ESTAS SAMOPINIA! Estas (pro tio)PLI BONE :ESTAS TIAL ke mi, AŬ TIAL MI ne estas (sur) EN AŬ ĈE Facebook aŭ ĉi speco de TTT-ejo... sed (pro tio) TIAL, mi ne povas kontroli, ĉar mi ne vidas ĝin ! Estas problemo kiu mordas (ŝia) SIAN propraN vostoN. Kiel (li) ĜI estas malsolva, mi provas ne pensi PRI tio.

[pardonu por la eraroj, mi eklernas]
Jes, la nura konsolo estas ke estas ĉies problemo, sed "ĉies malbono, stultulaj konsolo". (mi pripensis pri: multes malbono, stultulaj konsolo. Malbono de multaj kiel multes malbono, sed tre eble ĝi ne eblas...)
Antaŭ oni povis malaperi aŭ kaŝi, por aŭ el la socio, se oni volis, sed nun ĝi ne eblas.
"Se iu ajn vin fotos, vi certe retloĝos", estas diro de niaj prauloj, ridulo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2012年6月30日下午2:02:42

Kompreneble, interreto estas maltrankviliga, ĉar ne estas klara divido inter privata aŭ publika vivo. Pli ekzakte, tiu, kiu deziras ke tia apartigo estu efika devas havi kompetencojn de komputila sekurinĝeniero, kio signifas ke tio estas la kazo nur por eta malmulto de la uzantoj.

Kiam vi estas en interreto, vi povas imagi vin vojaĝante kun kolego en aviadilo, babilante libere... Sed la plej bona amikino de via edzino estas en la ĵusantaŭa seĝo kaj respondeculo de la konkurenca firmao en la malantaŭa... Vi ne scias, ke ili estas tie, sed ili ne maltrafas unu el viaj paroloj...

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月1日上午8:38:11

Profesia konsilo: Uzu pseŭdonimon.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年7月1日上午9:33:27

Tio ne sufiĉas. Frue aŭ malfrue, oni lasas spurojn kiuj ebligas interkonekti la personajn informojn. Kaj la probableco kreskas kun la tempo. Fratego spektas vin!

dobri (显示个人资料) 2012年7月13日下午5:57:06

Tamen tio estas normala en nia epoko. Kion vi precize timas?

raffadalbo (显示个人资料) 2012年7月13日下午7:31:29

dobri:Tamen tio estas normala en nia epoko. Kion vi precize timas?
Mi konsentas ke tio estas normala, sed ankaŭ danĝera.
Se oni estus certa neniam erari, neniam opinion ŝanĝi, do oni povus skribi ion ajn senprobleme.
ĉar tio neeblas, oni devas pensi duoble aŭ trioble antaŭ skribi sur interreto: oni devas pensi ke ĉio enmetita sur interreto memoriĝos dum multaj jaroj kaj ne povos facile retiriĝi.

Sed mi ne opinias ke tia memoro estas nur malbona. Foje ĝi estas bona, tre bona. Ĝi facilas la komparon de la opinioj, la amikecon inter homoj, eĉ la kreskon de la ideoj. Ĝi estas kiel multe da homaj aferoj: se farata bone, estas bona; se farata malbone, estas malbona; ĉiam estas iom riska, sed la risko estas parto de la vivo.

回到上端