Al la enhavo

Sendependa Katalunio

de fajrkapo, 2012-junio-27

Mesaĝoj: 64

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-16 22:15:04

codesito:Ŝajnas ke multaj eksterlandanoj interesiĝas pri katalunio kaj ĝia sendependeco, sed mi pensas ke ili scias nenion pri hispanio kaj ĝiaj popoloj. Pli bone estus se ili okupiĝus pri siaj propraj problemoj anstataŭ krei problemojn al la aliaj.
Ankaŭ mi pensis pri tio, kial aliaj eksterlandanoj havas tiom da intereso por ke Katalunio esti tiom sendependa?
Por mi tute ne gravas la situacio pri Belgio, Kanadio (kebekio), Kaj aliaj landoj similaj, mi tute ne havas intereson se ili fariĝas sendependajn aŭ ne, aŭ fariĝas 40 landojn anstataŭ 1. Mi tute pentas nun pri ĉi tiu fadeno, kiun mi faris. Katalunio kaj Hispanio devas solvi aŭ ne tiun aferon, ne aliaj, kaj ankaŭ nek andoranoj, nek brazilianoj, nek iu ajn. Kaj mi tute abomenas politikajn aferojn kiel ĉi tiu, kaj ĉiuj el ili.

leosur (Montri la profilon) 2012-julio-17 03:59:51

fajrkapo:

Se vi ne ŝatas la opinion de eksterlandanoj kial vi malfermis la temon? Ŝajnas ke vi esperis opiniojn favorajn al Hispanio. Mia humilia opinio, ĉio dependas de la tipo de naciismo, Katalunio serĉu la plej bonan vivkondiĉon en tolerema socio.

codesito (Montri la profilon) 2012-julio-24 13:23:53

leosur:

Pli bone okupiĝu pri via Argentino. Hispanio ekzistadis politike diversmaniere el miloj da jaroj: hispania romia, visigoda, alandalus, ktp. Ni estas sufiĉe maturaj por scii kion ni devas fari, Kaj ni ne bezonas viajn patrajn konsilojn.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-24 17:36:15

codesito:
leosur:Se vi ne ŝatas la opinion de eksterlandanoj kial vi malfermis la temon? Ŝajnas ke vi esperis opiniojn favorajn al Hispanio. Mia humilia opinio, ĉio dependas de la tipo de naciismo, Katalunio serĉu la plej bonan vivkondiĉon en tolerema socio.
Pli bone okupiĝu pri via Argentino. Hispanio ekzistadis politike diversmaniere el miloj da jaroj: hispania romia, visigoda, alandalus, ktp. Ni estas sufiĉe maturaj por scii kion ni devas fari, Kaj ni ne bezonas viajn patrajn konsilojn.
Trankvileco, trankvileco.

Se iu malfermas publikan fadenon, ĉiuj rajtas opinii pri tiu afero. Kaj eble el la diskuto povas aperi iun lumon.

Tio kio puŝis min partopreni tiufadene estas via frazo: "Ni estas sufiĉe maturaj por scii kion ni devas fari".

Mi forte dubas pri tio. Fakte, mi kredas ke ni estas absolute nematuraj.

Por komenci, neniam ni devis konsenti havi 17 malsimilajn aŭtonomajn komunumojn. Ĉu vi havas ideon pri KIOM kostas al la komuna homo subteni 17 registarojn, parlamentojn, oficialajn konstruaĵojn, funkciulojn, milojn da senutilaj politikistoj??? Ĉu vi opinias ke Hispanio estas SUFIĈE RIĈA por subteni tiun monan drenadon???

Vidu Germanion aŭ Francion. Kia ŝtat-speco ili havas? Ĉu simila al nia? Ne. Tute male. Ĉio estas direktita el Parizo aŭ el Berlino. Kaj ili ŝparas tiel milionojn da eŭroj ĉiumonate. Temas nur pri komuna saĝo.

Sufiĉe maturaj ni, hispanoj? Respekteme, ne faru min ridi.

Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-24 18:40:49

antoniomoya:
Vidu Germanion aŭ Francion. Kia ŝtat-speco ili havas? Ĉu simila al nia? Ne. Tute male. Ĉio estas direktita el Parizo aŭ el Berlino. Kaj ili ŝparas tiel milionojn da eŭroj ĉiumonate. Temas nur pri komuna saĝo.
Fakte en Germanujo la federaciaj landoj havas sufiĉe da aŭtonomio - certe ne kompareble al la centrisma sistemo de Francujo.

Ladek (Montri la profilon) 2012-julio-27 16:24:27

Riano:
Ladek:Mi pensas,ke nuna pozicio de Katalunio estas la plej bona por ĝi.Sendependo alportos al Europa nur malgrandan ŝtaton.Ĉu ni volas Eŭropo dispartigitan ekzemple kiel Jugoslavio?Ĉu aperos en futuro Lombardio,Provensalio,Bavario kaj aliaj?
Oni povus diri tion pri via lando, ankaŭ. Ĝi ankaŭ estis parto de pluraj aliaj landoj kaj nun ĝi ekhavis sian sendependecon. Kial do alia lando ne ĝoju la samajn liberecojn kiujn via lando ĝuis kiam ĝi gajnis sian sendependecon de Ĉeĥoslovakujo / la Aŭstra Imperio / Austro-Hungarujo. Kia problemo estus se Eŭropo havis pli da malgrandaj landoj?

Do evidente, mi subtenus la rajton de sendependeco por la Katalunoj.
Mi kontetas kun vi,ke Katalunoj havas rajton de sendepenco,sed kial ili volas tion?Kun Hispanio ili estas pli forta lau mi.
Sed mi ne devas ankaŭ forgesi,ke en Katalunio vivas multe da Hispanoj
Se la Austria Imperio estis demokratia kaj ne volis militon estas ebla ke Ĉeĥoslovakio ne aperiĝis.
Post dispartiĝo kun Slovakio ni estas nur malgranda lando en EU.
Jes mi pensas,ke multe malgrandaj naciaj landoj estus problemo por EU
Usono ankau batalis kontraŭ sudaj landoj....Ĉu ekzemple Teksasanoj havas rajton sendepediĝi?Kia estas statuso de Portoriko?
Sed reen,ĉu pli ol duono de Katalunoj volas sendependeco?Mi pensas,ke tio devas decidi popolo de la lando.
Mi pensas,ke Hispanio restos forta sen Katalunio,sed kun ĝi ambaŭ estos pli fortaj.

Zato (Montri la profilon) 2012-julio-28 07:03:57

Ladek:Mi kontetas kun vi,ke Katalunoj havas rajton de sendepenco,sed kial ili volas tion?Kun Hispanio ili estas pli forta lau mi.
Ĉu vere? Mi dubas pri tio. Mi pensas, ke en Hispanio katalunoj tute ne havos estontecon. Mi vidas, ke nacioj mortas sen sendependeco. Jen estas la ekzemplo: komparu finnojn kaj karelojn. Ambaŭ tiuj popoloj estis en Rusa imperio en similaj kondicoj. Dum la rusa revolucio finnoj ricevis sendependecon, kaj kareloj ne. Nun finnoj havas sian ŝtaton kaj ili vivas bone. Ĉu vi scias ion pri kareloj? Tiu popolo fakte ne ekzistas plu...

Ladek (Montri la profilon) 2012-julio-29 18:08:14

Zato:

Karelio ekzistas kaj Kareloj ankau.Ili havas ankau proprajn poŝtmarkojn.En Rusio vivas multe da nacioj,ankau tre malgrandaj.Iuj havas propran respublikon(Tatarstano,Saha,Burjatio k.a),aliaj autonoman regionon (Nencoj,Evenkoj,Ĉukcoj)
Kaj kion mi scias pri Finoj?Ne multe,bedaurinde.Tie vivas multe Svedoj kaj Saamoj(Laponcoj),ĉefa urbo estas Helsinky kaj ili bone ludas glachokejon.Punkto.
Antau semajno mi revenis el norda Italio,tie vivas Italoj,Germanoj,Ladinoj kaj Furlanoj.
Por mi tio estas interesa miksaĵo.
Katalunoj havas estontecon ĉiam,kun Hispanio aŭ sen Hispanio.
Mi pensas,ke multe ŝtatoj ne estas naciaj ŝtatoj,naciaj ŝtatoj estas preskau nur en Europo

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-julio-29 23:14:43

Zato:
Ladek:Mi kontetas kun vi,ke Katalunoj havas rajton de sendepenco,sed kial ili volas tion?Kun Hispanio ili estas pli forta lau mi.
Ĉu vere? Mi dubas pri tio. Mi pensas, ke en Hispanio katalunoj tute ne havos estontecon. Mi vidas, ke nacioj mortas sen sendependeco. Jen estas la ekzemplo: komparu finnojn kaj karelojn. Ambaŭ tiuj popoloj estis en Rusa imperio en similaj kondicoj. Dum la rusa revolucio finnoj ricevis sendependecon, kaj kareloj ne. Nun finnoj havas sian ŝtaton kaj ili vivas bone. Ĉu vi scias ion pri kareloj? Tiu popolo fakte ne ekzistas plu...
Kiel usonano mi ege ĝojus se Teksaso forlasus nian nacion. Estas unu el la plej konservemaj ŝtatoj kaj ĝi "donis" al ni Rick Perry kaj George Bush!

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-30 10:18:31

Mi opinias ke Katalunio estas saĝa, kaj ke se ili "voluntis" esti sendependaj, ili jam estus sendependaj antaŭ kelkaj jarcentoj.

Reen al la supro