ورود به محتوا

Pri la muziko de Wagner kaj Israelo.

از joselo, 29 ژوئن 2012

پست‌ها: 9

زبان: Esperanto

joselo (نمایش مشخصات) 29 ژوئن 2012،‏ 21:57:38

Karaj amikoj,

dum la lastaj tagoj mi leĝis multajn artikolojn pri la muziko de Wagner, Hitler kaj Israelo. Asocio de Israelo volas fari koncerto kun muziko de Wagner. Wagner estis la plej preferata komponisto de Hitler kaj on diras ke la muziko de Wagner estis aŭskultita en la Koncentrejoj. Pro tio ĉi tiu muziko estas malpermesita tie. Sed la prezidanto de ĉi tiu asocio, kiu ankaŭ estas israelido kaj lia patro estis je Koncentrejo diras ke la muziko de Wagner neniam esis aŭskultita je la Koncentrejoj ĉar estis neebla: la muziko de Wagner bezonas plu ol 100 muzikistoj.

Ĉu vi scias ion???? Mi estas tre interesata.

Amike,

JoSeLo

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2012،‏ 8:35:24

Nu, la logiko estas ja interesa:

- Hitler ŝatis Wagner.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, estas malbone ŝati Wagner.

Kaj krome:

- Hitler amis hundojn.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, ami hundojn estas malbone.

Ĉu ne tute logike? rido.gif

Chainy (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:15:10

joselo:...kaj lia patro estis je Koncentrejo diras ke la muziko de Wagner neniam esis aŭskultita je la Koncentrejoj ĉar estis neebla: la muziko de Wagner bezonas plu ol 100 muzikistoj.
?!

Indas legi pri fonografoj.

Chainy (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:17:44

darkweasel:Nu, la logiko estas ja interesa:

- Hitler ŝatis Wagner.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, estas malbone ŝati Wagner.

Kaj krome:

- Hitler amis hundojn.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, ami hundojn estas malbone.

Ĉu ne tute logike?
Tre bona logiko! ridulo.gif

Kompreneble, se iu devis aŭskulti certan muzikon en malbonaj kondiĉoj, tiam estas evidente, ke tiu poste ne ŝatas tiun muzikon, sed tio povas koncerni ajnan muzikon.

Sunjo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:34:43

Mi supozas ke estis ebla aŭskultigi la muzikon de Wagner en la koncentrejoj. Aŭ per muzikludilo aŭ per muzikistoj (eble en malpli pompa versio). Ili ne priskribas detale kiel tio okazis sed diversaj fontoj konfirmas ke la muziko de Wagner estis aŭskultita en la koncentrejoj, ankaŭ dum la mortigoj. La diskuto pri la demando ĉu oni faru koncerton kun muziko de Wagner en Israelo okazas ĉar ankoraŭ vivas travivantoj kiuj rememoras tion. Oni respektu iliajn sentojn. Tamen oni ne tute malpermesas la muzikon de Wagner en Israelo.

@darkweasel: via logiko estas tro simpla en tiu ĉi kazo. Ne nur temas pri Hitler kiu ŝatis la muzikon de Wagner, sed ankaŭ pri la kialoj por tio. Se nur la muziko plaĉis al li, tio certe estus malpli granda problemo, sed Wagner mem ja estis kontraŭjudisto.

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2012،‏ 10:43:45

Sunjo:@darkweasel: via logiko estas tro simpla en tiu ĉi kazo. Ne nur temas pri Hitler kiu ŝatis la muzikon de Wagner, sed ankaŭ pri la kialoj por tio. Se nur la muziko plaĉis al li, tio certe estus malpli granda problemo, sed Wagner mem ja estis kontraŭjudisto.
Bone.

Ni tamen memoru - sen voli iel ajn pravigi tion - ke "antaŭ Hitler" kontraŭjudismo estis sufiĉe disvastiĝinta, kutima kaj socie akceptata sinteno, kio ĝi hodiaŭ ne plu estas.

Ĉion kontraŭjudisman antaŭ Hitler oni vidu do el la tiama perspektivo, ne el la hodiaŭa.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2012،‏ 21:46:16

Sed tio estas paradoksa: hodiaŭ oni povas nur vidi la aferojn de la hodiaŭa perspektivo. Eĉ kiam oni ne volas fari tion, kaj provas vidi de alia, fakte oni vidas nur laŭ tio, kio ni hodiaŭ kredas esti la tiama perspektivo: senfina malvirta rondo!

Kaj la hodiaŭa perspektivo estas kredi, ke ni nun tenas la veron. Sed en ĉiuj epokoj oni kredis tion...

Eble iutage homoj estos sufiĉe saĝaj por akcepti la ideon, ke ili povas erari. Sed ni devos longe atendadi.

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2012،‏ 0:44:18

Sed mi ne kredas ke iu ajn en Israelo volis devigi iun aŭskulti la muzikon de Wagner. Por mi estas iomete kiel la debato ĉe ni kontraŭ certa muziko el Jamaiko ĉar kelkaj inter la kantistoj rekomendis la mortigon de gegejuloj en siaj kantoj. Mi estas geja ulo sed mi simple ne iras al la koncertoj de tiuj kantistoj. Ĉar estas tiom da homoj kiel mi, ili nun ne plu kantas por mortigi gegejulojn kaj ili petis pardonon (ĉar finfine ili volas gajno monon kaj sen aŭkultantoj ili ne povas vendi koncertbiletojn).

Paulinho (نمایش مشخصات) 6 ژوئیهٔ 2012،‏ 21:33:35

Mi (tre) ŝatas Wagner.
Mi ŝatas hundojn.

Mi ne ŝatas kian ajn formon de premo: dekstra, maldekstra, religia, ktp.

بازگشت به بالا